La ekoregiono etendiĝas tra 82 103 kvadrataj kilometroj en la vulkanaj Tibestiaj Montaroj de Ĉado kaj Libio kaj la vulkana pinto de Ĝabal-Uvajnato apud la limo de Egiptujo, Libio kaj Sudano. La klimato estas arida kaj subtropika. La altaĵoj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato ĝuas pli altan, pli regulan precipitaĵon kaj pli malvarmetan temperaturojn ol la ĉirkaŭanta Saharo. Tial ili gastigas duonarbarojn kaj arbustarojn de arekacoj, akacioj, mirtoj, oleandroj, tamarikoj, kaj pluraj maloftaj kaj endemiajplantoj[1].
Referencoj
↑angle WWF Scientific Report "Tibesti-Jebel Uweinat montane xeric woodlands"