Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo
La mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo estas nordafrika ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranea regionon. Biome ĝi apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono okupas landinternajn altebenaĵojn kaj montoĉenojn de la Magrebo. Ĝenerale ĝi situas inter la marbordaj mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj norden, kaj Saharo suden.
Priskribo
La mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo kovras areon de 291 700 kvadrataj kilometroj en Maroko, Alĝerio, Tunizio, Libio kaj Egiptujo. La plimulto de la ekoregiono etendiĝas ekde la sudaj deklivoj de Alta Atlaso en orienta Maroko tra Alĝerio kaj Tunizio, kie ĝi tuŝas la mediteranean marbordon ĉe la Golfo de Gabeso. En Alĝerio, ĝi troviĝas sude de la marborda Tell-Atlaso, kovranta la altebenaĵon kaj Saharan Atlason. Pli fore orienten, pluraj enklavoj de la ekoregiono apudas la marbordon. En okcidenta Tripolitanio ĝi troviĝas laŭlonge de la Mediteraneo, kaj en la duoninsulo de Cyrenaica ĝi konstituas zonon inter la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, kaj la Saharo. La plej orienta parto de la ekoregiono estas mallarĝa marborda enklavo kiu situas ĵus okcidente de la Nildelto en Egiptujo, apud la urbo de Aleksandrio.
Flaŭro
La flaŭro de la ekoregiono precipe konsistas el ĝenerale disvastiĝintaj specioj, kvankam ekzistas iu ekoregiona endemiismo, kaj iuj gravaj lokaj centroj de endemiismo ene de la ekoregiono. Oni konsideras ke multo de la regiono antaŭe estis kovrata de arbaroj. Partetoj de tiuj ĉi, precipe konsistante el Halepa pino ( Pinus halepensis ), Fenica junipero (Juniperus phoenicea ) kaj anzino (Quercus ilex), ankoraŭ ekzistas, precipe en la montaro [1]. Nuntempe plejmulto de la pejzaĝo estas superregata de mozaiko de stepo kiu preskaŭ entute konsistas el alfo (Stipa tenacissima) aŭ esparta ligeo (Lygeum spartum), alternante kun fragmentoj de vegetaĵaro el blanka artemizio (Artemisia herba alba). Sur Verda Monto (Al Ĝabal Al Aĥdar) en Libio, estas grava enklavo de proksimume 100 endemiaj plantospecioj, inkluzive de libia arbuto (Arbutus pavarii), Crocus boulosii, kaj Cyclamen rohlfsianum [2].
Vidu ankaŭ
Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
|
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj |
Bulgario, Grekio, Nord-Makedonio, Turkio
|
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj |
Turkio
|
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj |
Hispanio
|
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj |
Francio
|
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj |
Grekio
|
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj |
Kipro
|
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj |
Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkio
|
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj |
Hispanio, Portugalio
|
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj |
Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Grekio, Italio, Slovenio
|
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj |
Francio, Italio
|
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio |
Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio), Maroko
|
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo |
Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio
|
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj |
Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio, Hispanio
|
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj |
Francio, Hispanio
|
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj |
Albanio, Grekio, Nord-Makedonio, Serbio
|
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj |
Israelo, Libano, Sirio, Turkio
|
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj |
Francio, Italio, Kroatio
|
Palearktisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco |
---|
Eŭropa-siberia ekoprovinco |
|
---|
Mediteranea ekoprovinco |
|
---|
Dezertega ekoprovinco |
|
---|
Okcident- kaj centrazia ekoprovinco |
|
---|
Orient-azia ekoprovinco |
|
---|
Vidu ankaŭ Palearktiso, ekozono, ekoprovinco kaj ekoregiono |
|
Referencoj
- ↑ White, F. 1983
- ↑ White F. 1983
Bibliografio
- angle De Smet, K.J.M. 1989 : Distribution and habitat choice of larger mammals in Algeria, with special reference to nature protection. Ph.D. thesis, Gent State Univ., Belgium. Monda Konserveja Observa Centro, Kembriĝo.
- angle Le Houérou, H.N. 1991 : Outline of a biological history of the Sahara. In : J.A. McNeely and V.M. Neronov, editors. Mammals in the Palaearctic Desert: status and trends in the Sahara-Gobian region. The Russian Academy of Sciences, and the Russian Committee for the UNESCO programme on Man and the Biosphere (MAB), 146-174.
- angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa: a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO vegetation map of Africa. UNESCO, Paris, France.
Eksteraj ligiloj
|
|