Pluvombro

Ekzemplo de pluvombro.

Pluvombro estas seka areo sur la lofa flanko de montoj. La montoj blokas la trairon de pluv-produktantaj veterosistemoj, ĵetante "ombron" de sekeco malantaŭ si. Kiel montrite per la diagramo dekstren, la varma humida aero estas "tirita" per la dominantaj ventoj super monto. Tiam ĝi densigas kaj faligas precipitaĵon kaj la seka aero movas antaŭen postlasante pluvombron malantaŭ la monto.

Priskribo

Varma humida aero supreniras per orografia leviĝo al la pinto de montara sistemo aŭ granda monto. Pro malkreskanta atmosfera premo kun kreskanta altitudo, la aero disetendiĝis kaj adiabate malvarmetiĝas al la punkto ke la aero atingas sian adiabatan rosopunkton (kiu ne estas la sama kiel sian konstantan preman rosopunkton ofte raportita en veterprognozoj). Ĉe la adiabata rosopunkto, humideco densigas sur la monto kaj ĝi precipitaĵas pinte kaj ventflanke. La aero malsupreniras sur la lea flanko, sed pro la procezo de precipitaĵo, ĝi perdis multon de sia origina humideco. Tipe, malsupreniranta aero ankaŭ varmiĝas pro adiabata kunpremado (vidu fenojn) malsupren je la lea flanko de la monto, kreante aridan regionon [1].

Regionoj kun notinda pluvombro

La Tibeta Altebenaĵo (supre), eble la plej bona ekzemplo de pluvombro. Pluvo ne okazas trans Himalajo, kondukante al arida vetero je la lea flanko de la montaro.
Agastijamala-Montetoj baras al Tirunelveli (Suda Barato) musonojn, kreinte pluvombran regionon.

Ekzistas regulaj ŝablonoj de dominantaj ventoj trovitaj en zonoj ĉirkaŭ la ekvatora regiono de la tero. La zono de la pasatoj estas la zono inter proksimume 30° N kaj 30° S, blovante superrege el la nordoriento en la norda duonglobo kaj el la sudoriento en la suda duonglobo.

La okcidento-ventoj estas la dominantaj ventoj en la mezaj latitudoj inter 30 kaj 60 gradoj de latitudo, blovante superrege el la sudokcidento en la norda duonglobo kaj el la nordokcidento en la suda duonglobo. La plej fortaj okcidentaj ventoj en la mezaj latitudoj povas veni en la Muĝantaj Kvardekoj inter 30 kaj 50 gradoj de latitudo.

Ekzemploj de notinda pluvombro inkludas :

Azio

  • La pintoj de Kaŭkazo en la okcidento, Elborz-Montaro en la sudo kaj la montaroj ligitaj al himalaja pluvombro : Karakumo kaj Kizilkumo oriente de Kaspia Maro, same kiel la kvazaŭ-senpluva Kazaĥa Stepo.
  • Judea Dezerto kaj Morta Maro estas pluvombritaj per la Judeaj Montetoj.
  • Daŝtelut-Dezerto en Irano, en la pluvombro de Elborz-Montaro kaj Zagros-Montaro, estas unu el la plej senvivaj areoj sur la tero.
  • Himalajo kaj parencaj montaroj ankaŭ kontribuas al aridaj cirkonstancoj en Centra Azio inkluzive de Gobio en Mongolujo, same kiel de la mongolaj kvazaŭ-senpluvaj stepoj kaj de tiuj de nordcentra kaj nordokcidenta Ĉinujo.
  • La Ordos-Altebenaĵo estas pluvombrita per montaroj inkluzive de Karanarinula-Montaro, Ŝejtenula-Montaro, kaj Jin-Montaro, kiuj ligas al la suda finaĵo de Granda Hingan-Montaro.
  • Tar-Dezerto estas limigita kaj pluvombrita de Aravali-Montaro en la sudoriento, de Himalajo en la nordoriento, kaj de Kirtar- kaj Sulejman-Montaroj en la okcidento.
  • La duonarida Anatolia Altebenaĵo estas ĉirkaŭita de montaj ĉenoj kaŭzantaj pluvan ombron, inkluzive de la Pontaj Montoj en la nordo kaj la Taŭraj Montoj en la sudo.
  • La orienta flanko de la Okcidentaj Ghatoj pluvombras Dekkanan Altebenaĵon de Hindujo.
  • La orienta flanko de la Okcidentaj Ghatoj pluvombras la kvazaŭ-senpluvajn Sudan Hindujon (Nilgirio, Anamalaj-Montetoj kaj Agastijamala-Montetoj).

Sudameriko

  • Atakama-Dezerto en Ĉilio estas la plej seka ne-antarkta dezerto en la mondo ĉar ĝi estas barita por humideco je ambaŭ flankoj ( de Andoj en la oriento kaj pro alta premo super la Pacifika Oceano je latitudo kiu malhelpas humidecon por eniri ekde la okcidento ).
  • La argentina vinoregiono de Mendozo estas preskaŭ tute dependa de irigacio; oni uzas akvon el la multaj riveroj kiuj drenas glaĉero-glacion de Andoj. La proksima ĉilia vinoregiono de Valle Central aliflanke, estas situanta sur la ĉilia flanko de la Andoj kaj havas maran klimaton.
  • Patagonujo estas pluvombrita por la dominantaj okcidentaj ventoj per Andoj kaj estas aridaj (ekzemple en Santa Cruz malmulte da areoj estas kultiveblaj, la paŝtejoj estante malbonaj, akvoj nesufiĉaj kaj salaj akvujoj sufiĉe multnombraj).

Nordameriko

La plej multaj pluvombroj en okcidenta Usono estas kaŭzitaj de montaraj sistemoj, precipe Sierra Nevada kaj Kaskada Montaro [2], kiuj kaptas pluvon kaj neĝon kiuj alimaniere atingus valon en la ŝirmo de la mez-latitude dominantaj okcidentaj ventoj.

  • La dezertoj de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj en Usono kaj Meksiko, kiu inkludas la sekajn areojn oriente de Kaskada Montaro de Oregono kaj Vaŝingtonio kaj Granda Baseno, kiuj ampleksas preskaŭ ĉion el Nevado kaj partoj de Utaho, estas pluvombritaj.
  • La seka precipitaĵo-reĝimo de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj de okcidenta Kanado kaj centra Usono povas esti atribuita en granda parto al la pluvombro de Nordamerika Kordilero.
  • Mojave-Dezerto, Nigra-roka Dezerto, Sonora-Dezerto, kaj Ĉiuaŭa dezertoj ĉiuj estas en regionoj kiuj estas pluvombritaj.
  • La trafe-nomita Valo de Morto en Usono, malantaŭ kaj de Kaliforniaj Marbordaj Montaroj kaj de Sierra Nevada, estas unu el la plej sekaj lokoj sur la planedo.
  • En la Koloradia Front-Montaro la precipitaĵo estas limigita al tiu kiun ĝi faligas super la kontinenta akvodislimo. Dum multaj lokoj okcidente de la akvodislimo ricevas tiel multon kiel 1 000 mm de precipitaĵo tra la jaro, kelkaj lokoj sur la orienta flanko, precipe Evergreen (Koloradio) kaj Denvero nur ricevas proksimume 400 mm. Tiel, la kontinenta akvodislimo agas kiel bariero por la precipitaĵo. Tiu efiko nur validas por okcidente-orienten irantaj ŝtormoj.
  • Kiam malaltprema areoj suden superiras Rokan Montaron, ili povas kaŭzi altan precipitaĵon je la orienta flanko kaj neniun je la okcidenta flanko. Tiu malofte okazas.
  • La rok-montara Front-Montaro en Montano montras areojn de limigita precipitaĵo tiel longe kiel la veterosistemoj pasantaj super la montaro venas de la okcidento. La nuboj sekiĝos konsiderinde antaŭ ol ili atingas la montarajn pintojn.
  • La orientaj deklivoj de la marbordaj montaroj en centra kaj suda Kalifornio ankaŭ fortranĉas la sudan Valo San Joaquin de sufiĉe da precipitaĵo por certigi dezert-similajn kondiĉojn en areoj ĉirkaŭ Bakersfield (Kalifornio).
  • La areoj en la oriento de Marborda Montaro kaj Kaskada Montaro en la regiono de Brita Kolumbio, Kanado kaj la usonaj subŝtatoj de Vaŝingtonio, Oregono kaj Idaho estas situantaj en pluvombro.
  • La Dungenes-Valo ĉirkaŭ Sequim (Vaŝingtonio) situas en la pluvombro de Olimpa Montaro. La areo jare ricevas 300 mm da pluvo, malpli ol duono de la kvanto ricevita en proksima Port Angeles kaj ĉirkaŭ 10% el tiuj kiuj faloj en Forks j sur la okcidenta flanko de la montoj.
  • La efiko ekaperas eĉ en orienta Usono. Kvankam multe pli humida ol iuj ajn evidentaj dezertoj aŭ stepoj, Ŝenandoah-Valo plejparte en okcidenta Virginio, situanta inter Blu-kresta Montaro kaj Apalaĉaj Montoj, estas pli seka ol areoj en la oriento kaj okcidento ĉar la modestaj montoj reduktas pluvokvanton ene de la valo. La pli malgranda pluvokvanto ol tiu de ĉirkaŭaj regionoj igas tiun longan valon paradokse pli riĉan agrikulturan areon ol pli pluvoplenajn areojn proksime.

Eŭropo

  • Peninoj de Norda Anglujo, la Kimraj Montoj, kaj la Altebenaĵoj de Skotujo kreas grandan pluvombron kiu kovras preskaŭ la tutecon de la Orienta Unuiĝinta Reĝlando, kun ekzemple Glasgovo kaj Manĉestro ricevante ĉirkaŭe duoblan pluvokvanton de Edinburgo kaj Jorko respektive. La kontrasto estas eĉ pli forta plu norde, kie Aberdeno ricevas ĉirkaŭ triono de la pluvokvanto de Fort William ( Skotujo ) aŭ Skye. La Marĉoj ( angle : Fens ) de Orienta Anglujo ricevas similajn pluvokvantojn kiel Sevilo [3].
  • Kantabra Montaro faras klaran disigon inter "Verda Hispanujo" en la nordo kaj la seka centra altebenaĵo. La norden-fruntantaj deklivoj ricevas altan pluvokvanton de Biskaja Golfo, sed la sudaj deklivoj troviĝas en la pluvombro. La plej evidenta efiko sur Iberujo okazas en la almeriaj, murciaj kaj alikantaj areoj, ĉiu kun meza pluvokvanto de 300 mm kaj la plej sekaj punktoj en Eŭropo ( vidu Natura Parko Cabo de Gata-Níjar ) plejparte rezulto de la montaroj irantaj tra ilia okcidenta flanko, kiuj blokas la okcidentajn ventojn.
  • Kelkaj valoj en internaj Alpoj ankaŭ estas forte pluvombritaj de la altaj ĉirkaŭaj montoj.
  • Limanje-Ebenaĵo ( Aŭvernjo ) kaj Forez-Ebenaĵo ( Haute-Loire, Puy-de-Dôme ) en norda Centra Masivo, Francujo, estas ankaŭ relative pluvombritaj ( plejmulte Limanje-Ebenaĵo ) de Chaîne des Puys ( ĝis 2 000 mm da jara pluvo por la montopintoj kaj sub 600 mm por Clermont-Ferrand, kiu estas unu el la plej sekaj lokoj en la lando ).
  • La piemonta vinoregiono de norda Italujo estas pluvombrita de la montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin je preskaŭ ĉiu flanko. Asti ricevas nur 527 mm da jara precipitaĵo, igante ĝin unu el la plej sekaj lokoj en kontinenta Italujo [4].
  • Ateno estas tre ŝirmita per montoj de la fortaj humideco-portantaj ventoj de Adriatika Maro kaj ricevas nur kvaronon de la pluvokvanton de la plej granda parto de Albanujo.
  • Skandinava Montaro kreas pluvombron por malaltaĵoj oriente de la montaro kaj malhelpas la oceanan klimaton de enpenetri pli fore orienten; tiel Bergen okcidente de la montaro ricevas 2 250 mm da precipitaĵo ĉiujare dum Oslo ricevas nur 760 mm, kaj Skjåk ( Norvegujo ), municipo situanta en profunda valo, ricevas nur 280 mm.

Afriko

  • La leaj flankoj de la insulo de Madagaskaro, kiu subiĝas orientajn alterajn ventojn, estas humidaj tropikaj, dum la okcidentaj kaj sudaj flankoj de la insulo situas en la pluvombro de la centraj altebenaĵoj kaj hejmigas dornarbarojn kaj dezertojn. La sama validas por la insulo de Reunio.
  • La formado de Atlasoj estis rigardita minimume kiel parte respondeca por la klimatŝanĝo kiu poste kreis Saharon. Ekzistas forta pluvombra efiko al la suda flanko de la montoj.

Oceanio

  • Novkaledonio troviĝas rajde sur la Tropiko de Kaprikorno, inter 19° kaj 23° suda latitudo. La klimato de la insuloj estas tropika, kaj pluvokvanto estas alportita per la pasatoj el la oriento. La okcidenta flanko de Granda Tero pluvombre situas kontraŭ la centraj montoj, kaj la pluvokvanto averaĝe estas signife pli malalta.
  • Havajo ankaŭ havas pluvareojn de la insuloj kiuj estas dezertaj, multe al la surprizo de multaj turistoj. Orografia leviĝo produktas la duan plej altan jarpluvan rekordon de la mondo, 12,7 metrojn , sur Kaŭajo-Insulo; la lofa flanko estas kompreneble pluvombrita [1]. La tuta Kahulave-Insulo situas en la pluvombro de la mavi-insula Orient-Mavia Vulkano.
  • En Novzelando estas trovata unu el la plej rimarkindaj pluvombroj ie ajn en la mondo. Sur Suda Insulo, Sudaj Alpoj kaptas humidecon venintan el Tasmana Maro. La montara sistemo ampleksas signifajn glaĉerojn kaj proksimume 6 300 mm al 8 900 mm likvan akvekvivalenton je jaro. En la oriento kaj suba deklivoj de Sudaj Alpoj, apenaŭ 50 km for de la neĝaj pintoj, ĉiujaraj pluvokvantoj sumiĝas ĝis malpli ol 760 mm kaj en kelkaj areoj ĝis malpli ol 380 mm.
  • En Tasmanio, unu el la subŝtatoj de Aŭstralio, la centra Meztero-Regiono (angle : Midlands) estas en forta pluvombro kaj ricevas nur proksimume kvinonon tiom multe da pluvokvanto kiom la altebenaĵoj en la okcidento.
  • En Novsudkimrujo kaj Viktorio (ambaŭ subŝtatoj de Aŭstralio), la Monaro-regiono estas ŝirmita fare de kaj la Neĝaj Montoj al la nordokcidentaj kaj la ĉemaraj montoĉenoj en la sudoriento. Sekve, partoj de ĝi estas tiel sekaj kiel la tritiko-kultivadoteroj de tiuj subŝtatoj.
  • Ankaŭ en Viktorio, la areo ĉirkaŭ Port-Filip-Golfo estas en la pluvombro de Otvej-Montaro. La areo inter Geelong kaj Werribee estas la plej seka parto de suda Viktorio: dum kresto de tiu Otvej-Montaro ricevas 2 000 milimetrojn da pluvo je jaro, la areo ĉirkaŭ Malgranda Rivero ricevas tiom malmulton kiom 420 milimetrojn ĉiujare, kio estas tiom malmulto kiom Nhill aŭ Longreach.
  • La occident-aŭstralia Tritiko-Zono kaj la regiono Grand-Sudo estas ŝirmitaj de Darling-Montaro en la okcidento : Mandurah, apud la marbordo, jare ricevas proksimume 700 mm. Dwellingup, 40 km landinternen kaj en la centro de la montaro, jare ricevas pli ol 1000 mm dum Narrogin, 130 km pli fore orienten, jare ricevas malpli ol 500 mm.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Whiteman, C. David. (2000) Mountain Meteorology: Fundamentals and Applications. Oxford University Press. ISBN 0-19-513271-8.
  2. How mountains influence rainfall patterns. USA Today. Alirita 2008-02-29 .
  3. UK Rainfall averages. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-18. Alirita 2011-09-07 .
  4. Asti weather. weatherbase.com. Arkivita el la originalo je 2019-12-13. Alirita 2011-09-08 .

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

2012 studio album by Barren EarthThe Devil's ResolveStudio album by Barren EarthReleasedMarch 12, 2012 (2012-03-12)Recorded2011StudioHelsinki’s Sonic Pump StudiosGenreProgressive death metal, melodic death metal, doom metalLanguageEnglishLabelPeaceville RecordsProducerJukka VarmoBarren Earth chronology Curse of the Red River(2010) The Devil's Resolve(2012) On Lonely Towers(2015) The Devil's Resolve is the second full-length album by Finnish progressive death metal ban...

 

Kereta api BangunkartaKereta api Bangunkarta setelah melintasi Stasiun TambunInformasi umumJenis layananKereta api antarkotaStatusBeroperasiPendahuluTebuireng AnjasmoroMulai beroperasi1 Juli 2001Operator saat iniKereta Api IndonesiaLintas pelayananStasiun awalJombangStasiun akhirPasarsenenJarak tempuh751 kmWaktu tempuh rerata11 jam 25 menit [1]Frekuensi perjalananSatu kali keberangkatan tiap hariJenis relRel beratPelayanan penumpangKelasEksekutif dan ekonomiPengaturan tempat duduk 50 ...

 

American baseball player (born 1979) Baseball player Brad ZieglerZiegler with the Arizona Diamondbacks in 2014PitcherBorn: (1979-10-10) October 10, 1979 (age 44)Pratt, Kansas, U.S.Batted: RightThrew: RightMLB debutMay 31, 2008, for the Oakland AthleticsLast MLB appearanceSeptember 29, 2018, for the Arizona DiamondbacksMLB statisticsWin–loss record37–38Earned run average2.75Strikeouts479Saves105 Teams Oakland Athletics (2008–2011) Arizona Diamondbacks (...

Nine in the AfternoonLagu oleh Panic at the Discodari album Pretty. Odd.Sisi-BPas de ChevalDirilisAmerika Serikat dan Kanada: 29 Januari 2008 (digital)Australia: 8 Maret 2008 (CD)Britania Raya: 17 Maret 2008 (CD/7)Format7, unduhan digital, CD singleDirekam2007GenreBaroque pop, pop rockDurasi3:13 (Versi album)2:32 (Radio mix) 3:11 (Versi singel)LabelFueled by RamenDecaydancePencipta Ryan Ross Brendon Urie Jon Walker Spencer Smith ProduserRob Mathes Nine in the Afternoon adalah singel pertama d...

 

Гавайский язык Самоназвание ʻŌlelo Hawaiʻi Страны США Официальный статус Гавайи Общее число говорящих 27 160[1] Статус на грани исчезновения[d][2] Классификация Австронезийская семья Малайско-полинезийская подсемья Восточно-малайско-полинезийская зона Океанийская п...

 

John G. AvildsenLahirJohn Guilbert Avildsen(1935-12-21)21 Desember 1935Oak Park, Illinois, ASMeninggal16 Juni 2017(2017-06-16) (umur 81)Los Angeles, California, ASSebab meninggalKanker pankreasNama lainJohnny AvildsenPekerjaanSutradaraTahun aktif1969–2017Karya terkenal Rocky Rocky V Joe Save the Tiger The Karate Kid Neighbors Suami/istriMarie Olga Maturevich (Melissa McCall) (? - ?)Tracy Brooks Swope (1987 - 2006 (berpisah)Anak3 putra1 putriOrang tuaIvy (née Guilb...

Aldair Aldair capitano della Roma nel 1997 Nazionalità  Brasile Altezza 183 cm Peso 80 kg Calcio Ruolo Difensore Termine carriera 1º luglio 2009 - giocatore Carriera Giovanili 1985 Flamengo Squadre di club1 1986-1989 Flamengo54 (3)1989-1990 Benfica22 (5)1990-2003 Roma330 (14)2003-2004 Genoa17 (1)2005 Rio Branco-ES2 (0)2007-2009 Murata10 (0) Nazionale 1989-2000 Brasile81 (3)[1]1996 Brasile olimpica7 (0)[2] Palmarès  Olimpiadi...

 

Frieze of gandharvas and apsaras, residents of Svarga Hindu celestial abode of the gods Svarga (Sanskrit: स्वर्गम्, lit. 'abode of light', IAST: Svargam),[1] also known as Indraloka and Svargaloka, is the celestial abode of the devas in Hinduism.[2] Svarga is one of the seven higher lokas (esoteric planes) in Hindu cosmology.[3] Svarga is often translated as heaven,[4][5] though it is regarded to be dissimilar to the concep...

 

Village in Yazd, Iran Village in IranChak Chak Ardakan چک‌چک اردکانvillageChak Chak ArdakanCoordinates: 32°20′53.14″N 54°24′31.04″E / 32.3480944°N 54.4086222°E / 32.3480944; 54.4086222Country IranCountyArdakanBakhshKharanaqRural DistrictRabatatTime zoneUTC+3:30 (IRST) • Summer (DST)UTC+4:30 (IRDT) Chak Chak (Persian: چک‌چک – Drip-Drip, also Romanized as Chek Chek; also known as Chāhak-e Ardakān and Pir-e Sabz (Pers...

Swiss Global Air Lines IATA ICAO Kode panggil LZ[1] SWU EUROSWISS Didirikan01 September 2005 (2005-09-01) (sebagai Swiss European Air Lines)[2]Mulai beroperasi01 November 2005 (2005-11-01)[3] 03 Februari 2015 (2015-02-03) (sebagai Swiss Global Air Lines)Berhenti beroperasi19 April 2018 (2018-04-19) (bergabung dengan Swiss International Air Lines)AOC #CH.AOC.1044[4]PenghubungBandar Udara ZurichProgram penumpang setiaMiles & MoreAliansiSta...

 

Puzzles involving the assembly of flat shapes Example of a tiling puzzle that utilizes negative space. Part of a series onPuzzles Types Guessing Riddle Situation Logic Dissection Induction Logic grid Self-reference Mechanical Combination Construction Disentanglement Lock Go problems Folding Stick Tiling Tour Sliding Chess Maze (Logic maze) Word and Number Crossword Sudoku Puzzle video games Mazes Metapuzzles Topics Brain teaser Dilemma Joke Optical illusion Packing problems Paradox Probl...

 

Sports season1945–46 AHL seasonLeagueAmerican Hockey LeagueSportIce hockeyRegular seasonF. G. Teddy Oke TrophyIndianapolis CapitalsPlayoffsChampionsBuffalo Bisons  Runners-upCleveland BaronsAHL seasons← 1944–451946–47 → The 1945–46 AHL season was the tenth season of the American Hockey League. Eight teams played 62 games each in the schedule. The Indianapolis Capitals won their third F. G. Teddy Oke Trophy as West Division champions. The Buffalo Bisons won the...

MTV Video Music Awards 1991 Дата проведения 5 сентября 1991 года Страна США Место проведения Гибсон Амфитеатр, Лос-Анджелес Ведущие Arsenio Hall Канал вещания MTV Хронология 19901992 8-я церемония музыкальных наград MTV Video Music Awards 1991 прошла 5 сентября 1991 года в Лос-Анджелесе в Амфитеатре Гибсон. Веду...

 

President of the United States from 2001 to 2009 This article is about the 43rd president of the United States. For his father, the 41st president, see George H. W. Bush. George W. BushOfficial portrait, 200343rd President of the United StatesIn officeJanuary 20, 2001 – January 20, 2009Vice PresidentDick CheneyPreceded byBill ClintonSucceeded byBarack Obama46th Governor of TexasIn officeJanuary 17, 1995 – December 21, 2000Lieutenant Bob Bullock Rick Perry Preceded by...

 

  此条目页的主題是位於臺灣臺南市佳里區的技術型高級中學。关于其他簡稱北農的學校、組織,請見「北農」。 國立北門高級農工職業學校國立北門高級農工職業學校地址 臺灣臺南市佳里區六安里117號经纬度23°10′38″N 120°10′51″E / 23.177186°N 120.180759°E / 23.177186; 120.180759邮政编码722013其它名称National Pei-men Senior Agricultural and Industrial Vocational School�...

  ميّز عن الكواكب الخارجية. كوكب غير شمسيمعلومات عامةصنف فرعي من كوكبجرم غير شمسي الاستعمال استعمار الفضاء يدرسه علم كواكب خارج المجموعة الشمسية تعديل - تعديل مصدري - تعديل ويكي بيانات تطور اكتشاف الكواكب غير الشمسية خلال السنوات حتى 8 مارس 2017 صورة خيالية لكوكب خارج ال...

 

東日本旅客鉄道が運行する快速列車については「八幡平 (列車)」をご覧ください。 八幡平 畚岳から北北東に八幡平の平坦面を見る標高 1,613.50[1] m所在地 日本岩手県八幡平市秋田県仙北市・鹿角市位置 北緯39度57分28秒 東経140度51分15秒 / 北緯39.95778度 東経140.85417度 / 39.95778; 140.85417座標: 北緯39度57分28秒 東経140度51分15秒 / 北緯39.95778度 ...

 

Coppa di Germania 2017BBL-Pokal 2017Dettagli della competizioneSport Pallacanestro Edizione50ª Federazione DBB Periodo22 gennaio 2017 —19 febbraio 2017 Data2017 VerdettiCampione Brose Bamberg(5º titolo) Cronologia della competizioneed. successiva →     ← ed. precedente Modifica dati su Wikidata · Manuale La BBL-Pokal 2017 è la 50ª Coppa di Germania di pallacanestro maschile (l'8ª con il nome di Basketball Bundesliga-Pokal). Indice 1 Squadre 2 ...

В Википедии есть статьи о других людях с такой фамилией, см. Ибраимов. Вели Ибраимовкрымскотат. Veli İbraim oğlu İbraimovВели Ибраим огълу Ибраимов Вели Ибраимов Председатель Центрального исполнительного комитета Крымской АССР август 1924 года — 28 января 1928 года Предшественник ...

 

Verrucosa arenata Klasifikasi ilmiah Kerajaan: Animalia Filum: Arthropoda Kelas: Arachnida Ordo: Araneae Famili: Araneidae Spesies: Verrucosa arenata Nama binomial Verrucosa arenataWalckenaer, 1842 Verrucosa arenata adalah spesies laba-laba yang tergolong famili Araneidae. Spesies ini juga merupakan bagian dari ordo Araneae. Nama ilmiah dari spesies ini pertama kali diterbitkan pada tahun 1842 oleh Walckenaer. Laba-laba ini biasanya banyak ditemui di Amerika Sarikat hingga Panama, Greater An...