La pinto Lomnický štít estas la sola en Altaj Tatroj alirebla per telfero. Danke al ĝi, stelobservejo kaj meteologia stacio estis instalitaj tie. Ĉi tiu havas la plej malaltan mezan jaran temperaturon en Slovakio: −3,2 °C.
Ĝi estas protektata kadre de la slovaka Tatra nacia parko kaj ĝia supreniro, relative malfacila, ĉefe per ĝia okcidenta muro, kiu estis surgrimpita nur en 1929, kutime postulas montaran ĉiĉeronon.
Nomo
En 1644, David Frölich, geografo, astronomo kaj matematikisto el Kežmarok kromnomis ĝin Vatergermane, t.e. “patro”[1]. La tiamaj slovakoj[K 1] nomis ĝin Dedo, kio signifas “avo” en la slovaka. Oni ofte konfuzis la pinton kun la apuda Kežmarský štít; tiel en 1717, Georg Buchholtz uzis la latinan terminon Petra altissima kesmarkiensis kaj, en 1752, lia frato Jakob Buchholtz konfirmis tiun nomon uzante en la germana allerhöchster Kaisermärkerfels, kiu signifas “la plej alta roko de Kežmarok”. En 1780, la pinto aperas sub la nomo Königsberg aŭ “reĝmonto” sur mapo de la departementoSpiš verkita de Franciszek Florian Czaki, kio estas ekvivalento de Królowa Tatrzańska, “Tatra reĝino”, kiun oni trovas en la pola literaturo. Robert Townson, en 1793, bone distingas inter Kežmarský štít kaj Lomnický štít. La nuntempa nomo disvastiĝis en la 19-a jarcento kaj devenas de la vilaĝo Veľká Lomnica, en kies teritorio troviĝis la pinto ĝis 1947[1].
Lomnický štít situas en centro-nordo de Slovakio, en okcidento de la distrikto de Poprad, en la municipo Vysoké Tatry, 90 kilometrojn nord-okcidente de la dua plej granda urbo de la lando, Košice, kaj 250 kilometrojn nord-oriente de la ĉefurbo Bratislavo. La pola limo pasas naŭ kilometrojn okcidente kaj Krakovo troviĝas 100 kilometrojn norde.
Ĝi estas unu el la ĉefaj pintoj de la montoĉeno Altaj Tatroj kaj estis longe konsiderata kiel ĝia plej alta, superata nur de Gerlachovský štít (2 655 m), kiu estas sep kilometrojn for, kaj de ĝia krompinto Gerlachovská veža (2 642 m). La pinto, kiu havas formon de triflanka piramido kaj situanta ĉe la kruco de tri krestoj, superstaras la ĉirkaŭaĵojn. La unua kresto etendiĝas nordokcidenten en la direkto de Pyšný štít (2 621 m), de Malý Pyšný štít (2 590 m), de Spišský štít (2 481 m) kaj ira plu trans Baranie rohy (2 526 m), konsistigante la ĉefan kreston de Altaj Tatroj. La dua, al la nord-oriento, kondukas al Kežmarský štít (2 556 m) kaj finiĝas ĉe la pinto de Veľká Svišťovka (2 018 m). La tria, nomita kresto Lomnický (slovakeLomnický hrebeň) malsupreniras iom post iom suden[3]. Inter tiuj tri krestoj, la valoj Dolina Bielej vody, Skalnatá dolina kaj Malá Studená dolina enhavas plurajn glaciajn lagojn. La akceptata alteco de Lomnický štít estas 2 632 metroj[K 2].
Klimato
La meteologia stacio de Lomnický štít (alteco 2 635 m) estas la plej alta en Altaj Tatroj. Ĝi ekfunkciis en 1940 kaj, post interrompo fine de la Dua mondmilito, ĝi rekomencis mezuradi la 1-an de januaro 1947, post kiam ĝi neniam ĉesis mezuri. La stacio Skalnaté pleso (alteco 1 778 m) ekmezuradis en 1939. Inter la 80 meteologiaj stacioj en Slovakio, tiu de Lomnický štít mezuras la plej malaltan mezan jaran temperaturon, −3,2 °C[4], kaj ankaŭ la rekordojn de malalta monata meza temperaturo, −18,1 °C en februaro 1956, kaj de malalta tutjara averaĝo, −5,2 °C en 1956[5].
La plej alta temperaturo estas mezurata en julio ĉe Skalnaté pleso, sed ofte en aŭgusto ĉe la pinto. Oni tiel mezuras en julio 14,8 °C en Tatranská Lomnica (827 m) kaj 9,4 °C ĉe la stacio Skalnaté pleso (1 778 m) kaj en aŭgusto 3,6 °C ĉe la pinto de Lomnický štít (2 635 m). Proksimume 1 000 metrojn alte, 5 ĝis 10 tagoj jare havas tagan temperaturon super 25 °C; tiaj tagoj ne plu estas observataj super 1 800 m.[N 1][6].
Vintre, la mezurataj temperaturoj estas plej malaltaj januare, sed februare ĉe la pinto[6].
Precipitaĵoj pliiĝas kun alteco. Oni mezuras ĉe Skalnaté pleso 1 380 mm jare, sed 1 561 mm ĉe la pinto. Supre, tiuj precipitaĵoj plej ofte falas en formo de neĝo, per kiu la pinto estas kovrita pli ol 200 tagojn jare[6].
Klimato ĉe la observejo Lomnický štít (2 635 m)[4][K 3]
La monto havas alpan rokan reliefon konsistantan el granodiorito apartenantan al la geologia unuo Tatricum. Tiu geologia unuo ĉeestas en la tuta suda parto de la Altaj Tatroj kaj devenas de antaŭalpaj sedimentoj el la komenco de Paleozoiko ĝis Mezozoiko. Eroziaj deponaĵoj de Plejstoceno kaj Holoceno ĉeestas en la valoj. Tiuj sedimentoj estas alterne aluviaj kaj glaciaj, depende de klimataj cikloj[7].
Bestaro kaj plantaro
Ĉar Lomnický štít estas unu el la plej altaj pintoj de la montaro, oni renkontas tie ĉiujn kvin kreskaĵajn etaĝojn ekzistantajn en Altaj Tatroj. La monteta etaĝo supreniras ĝis alteco je 1 300 metroj kaj konsistas el plantitaj piceaj arbaroj, kiuj anstataŭis originan fagan arbaron. Ĝin sekvas montara etaĝo inter 1 300 kaj 1 550 metroj konsistanta el piceoj, malmultaj arbedoj kaj forte disvolvintaj muskoj. La subalpa etaĝo, inter 1 550 kaj 1 850 metroj, konsistas el pinoj kaj multnombraj herboj. La alpa etaĝo etendiĝas inter 1 850 kaj 2 300 metroj, kie troviĝas alt-situaj herbejoj. La lasta etaĝo, ekde 2 300 metroj, estas la subneĝa etaĝo, kiu enhavas malriĉan plantaron, precipe likenojn[8]. En altaj alpaj herbejoj troviĝas nur 300 malsamaj specioj en la tutaj Tatroj kaj nur 40 ĉeestas super 2 600 metroj[K 4].
Oni trovas tie la tutan riĉecon de la alt-tatra bestaro, ekzemple ĉamo (Rupicapra rupicapra tatrica), marmoto (Marmota marmota latirostris), bruna urso (Ursus arctos), lupo (Canis lupus), linko (Lynx lynx), sovaĝa kato (Felis sylvestris) kaj ordinara vipero (Vipera berus).
Historio
La unua supreniro al Lomnický štít okazis ekde Medené lávky. Ĝin plenumis la botisto kaj minista amatoro Jakub Fábry en la jaroj 1760-1790[9].
La unuan oficiale enskribitan grimpon faris la 16-an de aŭgusto1793 ekde Malá Studená dolina la kuracisto, natursciencisto kaj skota vojaĝanto Robert Townson dum vojaĝo, kiun li plenumis en la landoj de la Aŭstra imperio. Per aerprema metodo, li determinis kun nur malgranda eraro la altecon de Lomnický štít: li kalkulis 2 882 jardojn (2 644 metrojn), kio estas nur 12-metra eraro kompare kun la plej freŝdataj mezuroj[K 5]. La unua vintra grimpo estis plenumita de Theodor Wundt kaj Jakob Horvay en 1891[10].
Ĉar oni faris nur vidajn observojn, Lomnický štít konkuris por la stato de plej alta pinto de Altaj Tatroj kun Kriváň, kiu superregas la pejzaĝon okcidente, ĝis la jaro 1793, kiam oni prave determinis, ke Lomnický štít estas la pli alta, sed ankaŭ erare konkludis, ke ĝi estas la plej alta pinto de la montaro:
“
Mi decidis supreniri la pinton Lomnitz, la plej altan en la tuta Karpata montaro[11].
”
La relativan altecon inter la du montoj determinis Robert Townson:
“
Mia barometro daŭre bone funkciis kaj montris, ke la alteco de ĉi tiu monto estas 2 781 jardoj super marnivelo, kaj 1 888 jardoj super la vilaĝo Vasetz; do Krivan estas iomete malpli alta ol la pinto Lomnitz[12].
”
La arbaristo Ludwig Greiner determinis en 1838 per triangulado, kun nur 13-metra mezureraro, la alton de la ĉefaj pintoj de Altaj Tatroj kaj korektis la eraron, pro kiu oni kredis Lomnický štít la plej alta pinto[13]. Liajn rezultojn formale konfirmis studo de la aŭstra armeo en 1868. Ili tamen estis ĝenerale validigitaj nur post la eldono de nova serio de oficialaj mapoj de Mezeŭropo de la armea geografia instituto de Vieno ĉirkaŭ 1875[14][15].
Komence de la 20-a jarcento, Lomnický štít fariĝis celo por montogrimpistoj, ĉefe ĝia okcidenta muro, kiu estis surgrimpita nur en 1929[10]. En tiu periodo ankaŭ aperis la unuaj projektoj de telfero sur la ĉefaj pintoj de la Altaj Tatroj, inter kiuj nur tiu de Lomnický štít estis realigita. La planoj estis verkitaj de la slovaka arkitekturisto Dušan Jurkovič kun komenco proksime de Grand Hotel Praha en Tatranská Lomnica kaj du survojaj stacioj (Štart kaj Skalnaté pleso)[16]. La laboroj komenciĝis en 1936 por la sekcio inter Tatranská Lomnica kaj Skalnaté pleso, sed ili malrapidiĝis pro la klimataj kondiĉoj kaj la politikaj ŝanĝoj, tiel ke en 1940 la slovaka ŝtato mem kompletigis la duan sekcion inter Skalnaté pleso kaj la pinto[N 2]. Ekde 1941, la unua sekcio estis uzata por transporti la konstrumaterialon por la observejo Skalnaté pleso. La 27-an de januaro1945, la retretanta germana armeo provis sensukcese detrui la instalaĵojn de Lomnický štít, precipe la observejon inaŭguritan du jarojn antaŭe[17].
Meteologia stacio estis instalata inter 1954 kaj 1955, kaj inter 1957 kaj 1962 oni konstruis observejon ĉe la pinto de la monto. En 1963, la konstruaĵoj de Skalnaté pleso kaj la survoja stacio inter Tatranská Lomnica kaj Skalnaté pleso estis deklaritaj kultura monumento. La 5-an de septembro1973, akcidenta rompiĝo de telfera kablo inter Tatranská Lomnica kaj Skalnaté pleso kaŭzis falon de la budo numero 1, 130 metrojn antaŭ la lasta stacio, kaŭzante la morton de unu homo. La telfero ekfunkciis denove nur la 15-an de februaro1975. Tiu akcidento montris la bezonon de modernigo de la du sekcioj de la telfero. La renovigita supera parto estis inaŭgurita dum la somero de la jaro 1989. En 1999, la unua sekcio de la telfero estis forlasita. Ĝi estis konkurencata ekde la fino de la 1970-aj jaroj de alia kablovojo, kiu ankaŭ kaŭzis mortan akcidenton en 1992 kaj estis renovigita post ĝi[18].
La observejo Skalnaté pleso estis inaŭgurita en 1943. Ĝi estas ekipita per 61-centimetra fotografa teleskopo kun spegulo uzata ĉefe por fotometrio de asteroidoj kaj de 0,6-metra teleskopo por fotometrio de diversaj tipoj de steloj. En la konstruaĵoj de la observejo troviĝas ankaŭ meteologia stacio administrata de la Terfizika instituto de la Slovaka akademio de la sciencoj[19].
Male al Kriváň, neniu markita turisma vojo gvidas al la pinto de Lomnický štít. Pro tio, montara ĉiĉerono estas deviga, alie oni povas ricevi monpunon. Aldone, orientiĝo ne estas ĉiam facila. La kutima itinero komenciĝas de Lomnické sedlo kaj supreniras ĝis Lomnická kopa, kie oni poste sekvas la kreston. Tio estas la plej malfacila parto de la vojo, kie uzo de pikilhavaj ŝuoj kaj ĉenoj estas necesa, sed ĝi tamen estas alirebla por ĉiu homo kun bona sanstato.
Alia itinero por atingi la pinton estas ebla sed pli malfacila; ĝi komenciĝas de Malá studená dolina ĝis la kabano Téryho chata. Aliaj vojoj eblas por montogrimpistoj, kelkaj relative facilaj, aliaj vere malfacilaj[9].
Infrastrukturoj
Lomnický štít estas la sola pinto de Altaj Tatroj alirebla per telfero. Ĝi estas 1 872 m longa kaj ebligas atingi la pinton je 2 632 m ekde Skalnaté pleso, kiu mem estas 1 764 m alta[21]. Skalnaté pleso estas komenco de skivojo kaj estas alirebla per malgranda telfero kaj seĝa telfero. Nur tien-reenaj biletoj estas vendataj por iri al la pinto[22] kaj la restado supre estas limigita je 50 minutoj pro la enhaveco de la telfero. Ĝi povas kunpreni nur 15 personojn por naŭminuta veturo, do 50 personojn ĉiuhore.
Trinkakvo ne estas disponebla supre kaj devas esti transportata de Skalnaté pleso. Elektro estas provizata per 10-kilovolta kablo, kiu ebligas interalie funkciigi la elektran centran hejtadon de la observejon, instalitan tie fine de la 1980-aj jaroj. La tutjare funkcianta hejtado estis antaŭe provizata per bruligado de koakso. Tie troviĝas ankaŭ malgranda bufedo por turistoj[9]. Televida anteno staras sur la pinto ekde 1957[23].
Media protektado
Lomnický štít troviĝas en la slovaka Tatra nacia parko. Krome, la pinto konsistigas limon de tri naciaj naturrezervejoj kreitaj en 1991: Dolina Bielej vody (16 611 100 m2), Skalnatá dolina (10 690 500 m2) kaj Studené doliny (22 224 100 m2). Tiuj tri rezervoj apartenas al kvinagrada protektozono, en kiu la protekta organizo, ĉi-kaze la administrejo de la Tatra nacia parko, povas malpermesi ĉian homan agadon[24][25][26]. Pro tio, neakompanataj turistoj aŭ tendumantoj povas ricevi monpunon.
Notoj kaj referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lomnický štít en la franca Vikipedio.