Slavkovský štít (slovake; hungare Nagyszalóki-csúcs; germane Schlagendorfer Spitze) estas monto en Slovakio. Ĝi altas 2 452 metroj: temas pri la kvara plej alta monto de Slovakio, de la Tatroj kaj entute de la Karpatoj. Ĝi povas esti atingata perpiede sur pado dum ĉirkaŭ kvar horoj kaj duono el Starý Smokovec. La unua registrita supreniro estis de Juraj Buchholtz en 1664.[1]
Notoj
- ↑ Renáta Nározná; Colin Saunders (27a de Julio 2012). The High Tatras: Slovakia and Poland - Including the Western Tatras and White Tatras. Cicerone Press Limited. pp. 185–. ISBN 978-1-84965-486-9. [1] Alirita la 26an de Majo 2018.