La Pasionaria
|
Dolores Ibárruri
|
Dolores Ibárruri Gómez, 1978.
|
|
Persona informo
|
Dolores Ibárruri Gómez
|
Naskonomo
|
María de los Dolores Ibárruri y Gómez
|
Naskiĝo
|
9-a de decembro 1895 en Gallarta, Biskajo, Hispanio
|
Morto
|
12-a de novembro 1989 en Madrido, Hispanio
|
Mortis per
|
Pneŭmonito vd
|
Tombo
|
Civil Cemetery, Madrid (en) 40° 25′ 18″ Nordo 3° 38′ 09″ Okcidento / 40.421528 °N, 3.635814 °U / 40.421528; -3.635814 (mapo) Civil Cemetery, Madrid (en) vd
|
Lingvoj
|
hispana vd
|
Ŝtataneco
|
Hispanio Sovetunio vd
|
Alma mater
|
lernejo por edukado vd
|
Partio
|
Komunista Partio de Hispanio
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Edz(in)o
|
Julián Ruiz Gabiña
|
Infanoj
|
Ester, Rubén, Amagoia, Azucena, Amaya kaj Eva
|
Profesio
|
Alia nomo
|
La Pasionaria vd
|
Okupo
|
Politiko
|
Aktiva en
|
Madrido vd
|
|
|
Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hispanio
|
Dum
|
17-a de marto 1932 – 3-a de julio 1960
|
Prezidento de la Komunista Partio de Hispanio
|
Dum
|
3-a de julio 1960 – 9-a de decembro 1989
|
Deputito en Kongreso de la Deputitoj
|
Dum
|
26-a de februaro 1936 – 2-a de februaro 1939
|
Deputito en Kongreso de la Deputitoj
|
Dum
|
13-a de julio 1977 – 2-a de januaro 1979
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Dolores IBÁRRURI, alnomita La Pasionaria (9-a de decembro 1895 - 12-a de novembro 1989), estis historia gvidanto de la Komunista Partio de Hispanio kaj unu el la plej konataj figuroj de la tutmonda komunista movado.
Ŝi naskiĝis en Gallarta, Biskajo, sine de eŭska familio de longa minista tradicio. Ŝi komencis studi sed devis ĉesi siajn studojn tre juna, por eklabori, sed ŝi sukcesis ricevi relative ampleksan meminstruan kulturon. Ŝi baldaŭ agadas en sindikataj luktoj, apoge al sia edzo, Julián Ruiz, ankaŭ ministo, kaj poste en la hispana socialista partio PSOE. Post la Rusa Revolucio, ŝi fariĝas unu el la unuaj anoj de la nove naskita komunista partio.
Ŝi verkas diversajn artikolojn kun la pseŭdonimo Pasionaria, kiu povas esti interpretebla diversmaniere: laŭ la floro pasifloro, kiel pasiulino aŭ kun referenco al la pasiono.
Pasionaria suferas dum tiuj jaroj diversajn enkarcerigojn. Krome, ŝi devas sperti kiel forpasas pluraj el ŝiaj filoj, pro la malbonaj sociaj kondiĉoj kiujn la familio devas elteni. Nur atingas junecon du filoj, Rubén kaj Amaya.
En la tridekaj jaroj, post la alveno de la Dua Hispana Respubliko, ŝi translokiĝas en Madridon kaj prenas gravajn respondecojn en la ĝis tiam tre malforta kaj sektema partio. Baldaŭ famiĝas ŝiaj agadoj kaj ŝia potenca retoriko, farantaj el ŝi unu el la ĉefaj atutoj de la partio.
Pasionaria estas elektita deputito en la hispana Parlamento, reprezentante la ministan regionon Asturion.
Dum la enlanda milito ŝi fariĝas unu el la simboloj de la respublikana flanko, kaj famigas sloganojn kiel “¡No Pasarán!” (Ili ne pasos!) aŭ “Plej valoras morti stare ol vivi surgenue”. Post la fino de la milito ŝi ekziliĝas al Sovetunio.
En 1942 ŝi estas elektita Ĝenerala Sekretario de la partio, kaj ankaŭ prenas respondecojn en la internacia komunista movado. Dum la Dua mondmilito forpasas lia filo Rubén, luktante en la soveta armeo.
En 1960 ŝin anstataŭas kiel ĉefan gvidanton la pli juna Santiago Carrillo, kaj ŝi estas nomumita Prezidanto, posteno ĉefe simbola.
Post la forpaso de Franco, ŝi revenas en 1977 al Hispanio, kaj estas denove elektita deputito en la sama regiono Asturio. Ŝia rolo tiam estas pli simbola ol efektiva. Ŝi forpasas en Madrido en 1989.