Bahaa domo de adorado

Bahaa Domo de Adorado, foje nomita per sia araba nomo Mashriqu'l-Adhkár (arabe : مشرق اﻻذكار), estas la titolo de "Preĝejo" aŭ "Templo" de la Bahaa Kredo. La religiaj instruoj bahaaj antaŭvidas, ke la "Domo de Adorado" estu ĉirkaŭata de kelkaj dependaĵoj dediĉitaj al celoj sociaj, humanaj, edukaj kaj sciencaj.

Ĝis hodiaŭ ok "Bahaaj Temploj" estas konstruitaj tra la mondo, kaj naŭa konstrutata en Santiago de Ĉilio. Bahaaj komunumoj tra la mondo posedas multajn terenojn dediĉitajn por ontaj "Bahaaj Temploj" konstruotaj kiam tiuj komunumoj plie kreskos, disvolviĝos kaj disponos pri la necesaj rimedoj. La "Domoj de Adorado" estas malfermitaj al ĉiuj kaj dediĉitaj al la Vorto de Dio revelaciita de la Manifestiĝoj de Dio kaj fiksita en la Sanktaj Skriboj de la mondreligioj, t.e. al recitado de tiuj tekstoj kaj al preĝado kaj meditado. En ili ne okazu aliaj aferoj kiel predikoj, prelegojkvestoj kaj ankaŭ ne muzikado per muzikiloj (sed ja kantadoĉantado solista aŭ ĥorusa de Sanktaj Tekstoj).

Priskribo

La termino uzata en la Bahaaj Skriboj por la "Domoj de Adorado" estas Mashriqu'l-Adhkár (arabe : مشرق اﻻذكار : "Tagiĝejo de la laŭdoj al Dio"). Ĉiuj tiuj temploj havas almenaŭ du komunajn elementojn arkitekturajn: ilia baza strukturo estas naŭflanka kaj ilin kovras centra kupolo. La sep ekzistantaj "Domoj de Adorado" esprimas lokajn stilon kaj kulturon per sia situo, sia arkitekturo kaj siaj konstrumaterialoj.

Tiuj temploj estas la centra ĉefelemento de antaŭvidita konstruaĵaro konsistanta krome el diversaj sociaj, humanaj, edukaj kaj sciencaj institucioj kiel lernejo, malsanulejo, hejmo por maljunuloj kaj aliaj (Elektitaj skriboj de `Abdu'l-Bahá [1]). Laŭ bahaa vidpunkto ne estas aparta diferenco inter la aspektoj praktikaj kaj spiritaj de la vivo. '' 'Abdu'l-Bahá'' instruis, ke la homoj devas sekvi la spiritan vojon per praktikaj paŝoj.

La Maŭzoleo de la Báb kaj la aliaj konstruaĵoj de la Bahaa Mondcentro ne egalas al Mashriqu'l-Adhkár, kvankam turistoj ofte misprezentas la Maŭzoleon kiel "Bahaan Templon".

Historio

'Ishqábád, Turkmenistano

Unua "Bahaa Templo" en Aŝgabato

La unua "Bahaa Templo" estis finkonstruita ĉirkaŭ 1908 en la urbo de Aŝgabato ( 'Ishqábád), tiam regata de Rusio kaj nuna ĉefurbo de Turkmenistano. La konstruestro estis Vakílu'd-Dawlih, kiu poste estis nomumita kiel unu el la deknaŭ Apostoloj de Bahá'u'lláh.

'Ishqábád situas en la dezerta ebenaĵo de okcidenta Turkmenistano, ĉe la montaroj Elbruso. Protektitaj kaj liberigitaj de la rusaj aŭtoritatoj, pli ol 1000 bahaanoj formis por la unua fojo en la mondo veran Bahaan Komunumon kun propraj lernejoj, kuracejoj kaj tombejo, ktp. Fine la bahaanoj de 'Ishqábád decidis konstrui la institucion de la spirita kaj socia kerno de la Bahaa Komunumo: la "Domo de Adorado" aŭ arabe Mashriqu'l-Adhkár.

Ĝardenoj ĉirkaŭis la templon, kaj en la kvar anguloj de la ĝardeno staris kvar konstruaĵoj: lernejo, gastejo por la vojaĝantaj bahaanoj, malgranda malsanulejo kaj konstruaĵoj por la gardistoj. La bahaanoj vivis kiel eble plej ofte proksimaj al la Mashriqu'l-Adhkár, kiu estis la centro de la komunumo materie kaj spirite.

Sekve de la aliĝo de tiu regiono al Sovetunio en 1918, la sovetiaj aŭtoritatoj konfiskis la templon en 1928 kaj reluis ĝin al la bahaanoj ĝis 1938, kiam ĝin ili tute sekularigis kaj uzis kiel artan galerion. Tertremo la templon difektis kaj igis malsekura en 1948, kaj fine oni detruis ĝin komplete en 1963.

Nunaj Temploj

Nuntempe estas sep "Bahaa Temploj", kaj okan oni estas konstruanta.

Wilmette, Ilinojo, Usono (preter Ĉikago)

"Bahaa Templo" en Wilmette (Ilinojo, Usono)

La "Bahaa Templo" en Wilmette, Ilinojo, Usono) situas en norda ĉirkaŭ-urbo de Ĉikago, sur la bordo de la Lago Miĉigano. Ĝi estas la plej malnova kaj la plej granda el la nun ekzistantaj Bahaaj Temploj, kaj estas konsiderata la "Patrino-Templo" de Nordameriko.

'Abdu'l-Bahá mem deponis la fundamentan ŝtonon en 1912 kaj ĝi estas finskonstruita en 1953 el betono kaj blanka kvarco. Same kiel aliaj Bahaaj Temploj, tiu de Vilmeto havas balkonan galerion, kie kutime kantas la ĥoroj.

Ĝi estas desegnita de la arkitekto Louis Bourgeois kaj pro ĝia kupolo ricevis nombrajn premiojn arkitekturajn: ĝi estas elstara monumento de la Ĉikaga regiono kaj estas listita en la "Nacia Registro-listo de la Historiaj Lokoj" de Usono.

Aviadiloj flugantaj al la Internacia Flughaveno O'Hare ofte pasas super la templo kaj ebligas al la pasaĝeroj vidi unikan spektaklon dum la fazoj de surteriĝo kaj foje de ekflugo.

Kampalo, Ugando

"Bahaa Templo" en Kampalo (Ugando)

La "Patrino-Templo" de Afriko situas sur la Kikaya Monteto, en la ĉirkaŭaĵo de Kampalo, Ugando kaj ĝin desegnis Charles Mason Remey. Ĝia ŝtona fundamento estas starigita en januaro 1958 kaj ĝi estas dediĉita je la 13-a de januaro 1961.

Sidnejo (Ingleside), Aŭstralio

"Bahaa Templo" en Sidnejo (Aŭstralio)

La Templo en Sidnejo (Aŭstralio) estas finkonstruita en 1961 kaj desegnita de Charles Mason Remey. Ĝi estas konstruita el betono kaj malmola ligno loka. En ĝi povas samtempe kunveni 600 personoj. Ĝi situas en natura boŝlando 94-akrea (380 000 m²) en Ingleside (Suda Nov-Kimrio / New South Wales), norda antaŭ-urbo apud la Pacifika Oceano.

En 2005-2006 tiu Templo estis minacata de arbara fajrego, kiu alproksimiĝis sed neniam atingis ĝin. Ĝi servas kiel "Patrino-Templo" al Aŭstralio.

Frankfurto (Hofheim-Langenhain), Germanio

"Bahaa templo" en Langenhain, (Germanio)

La "Patrino-Templo" de Eŭropo situas ĉe la suda rando de la germana montaro Taunus en la vilaĝo de Langenhain, kiu apartenas al Hofheim, urbo inter Frankfurto kaj Wiesbaden, (Hesio / Hesse). La planon desegnis Teuto Rocholl. Ĝi estas finkonstruita en 1964.

540 diamanto-formaj fenestroj provizas optikan lumecon al ĝia kupolo kaj ebligas al la sunradioj ludi en ĝi.

La eksterordinaraj ecoj akustikaj de tiu loko estas kreitaj de la son-reflekto ene de la kupolo kaj de la miriadoj da resonantaj fenestro-randoj. Ĥoroj foje kantas tie starantaj ĉirkaŭe de la templa planko, kun la aŭskultantaro sidanta meze.

Numtempe oni planas konstrui hejmon por maljunuloj kiel la unuan el la kromkonstruaĵoj de tiu "Domo de Adorado".

Panama Urbo, Panamo

"Bahaa Templo" en Panama Urbo (Panamo)

La "Bahaa Templo" en Panama Urbo (Panamo) estis finkonstruita en 1972 kaj desegnita de Peter Tillotson. Ĝi servas kiel "Patrino-Templo" al Latin-Ameriko.

Ĝi situas sur alta klifo "Cerro Sonsanate" ("kantanta monteto") supre de la urbo kaj estas konstruita el lokaj ŝtonoj kun desegnaĵoj referencantaj al indiĝena kulturo mezamerika.

La kupolo estas kovrita per miloj da malgrandaj tegoloj ovalaj kaj la enirejaj pordoj de la Templo estas konstruitaj laŭ unika desegnaĵo tridimensia: ĉiu el ili konsistas el egalflanka triangulo de tri vertikalaj fostoj kun multaj stango-vicoj etenditaj inter ili laŭ diversaj anguloj, grade de vertikaleco ĝis horizontaleco.

Tiapapata, Samoaj Insuloj

La "Bahaa Templo" en Tiapapato, kiu situas 8 kilometrojn for de Apio en la Samoo, estis finskonstruita en 1984 kaj servas kiel "Patrino-Templo" al la Pacifikaj Insuloj. La strukturo estas tute malfermita al la mildaj ventetoj de la insuloj.

Ĝi estas desegnita de Hossein Amanat kaj dediĉita de la Reĝo de Samoo Malietoa Tanumafili II, kiu estis la unua bahaa monarko reganta.

Delhio, Barato

"Bahaa Templo" en Delhio (Barato)

La "Bahaa Templo" en Delhio (Barato) estis finkonstruita en 1986 kaj servas kiel "Patrino-Templo" al la Hinda Sub-Kontinento. Ĝi gajnis multajn premiojn arkitekturajn kaj ĝin oni prezentis en centoj da artikoloj ĵurnalaj aŭ revuaj. La arkitekto estas Fariborz Sahba el Kanado.

Ĝia strukturo estas inspirita de la sankta floro "lotuso" kaj konsistas el 27 marmoraj "petaloj" triope aranĝitaj por estigi naŭ flankojn. Naŭ pordoj malfermiĝas al centra kunvenejo, en kiu 2500 personoj povas samtempe ĉeesti. Iom malpli ol 40-metrojn alta kaj el brilega marmoro blanka, la templo foje ŝajnas flosi sur sia naŭ ĉirkaŭaj lagetoj 26-akreaj (105 000 m²). Ĝi situas en la vilaĝo de Bahapur sur la Teritorio de la Nacia Ĉefurbo Nov-Delhio.

Ekde sia oficiala inaŭguro en decembro 1986 ĝis la fino de 2002 la "Bahaa Templo" en Delhio allogis pli ol 50 milionojn da vizitantoj, kaj fariĝis la plej vizitata konstruaĵo en la mondo. Ĝiaj nombroj da vizitantoj dum tiuj jaroj superis tiujn de la Eiffel-Turo kaj de la Taĝ-Mahalo. Ĝi allogis 150 000 vizitantojn dum la hinduaj tagoj sanktaj, kaj akceptas ĉiujare 4 000 000 vizitantojn (ĉirkaŭ 13 000 ĉiutage). Tiu "Domo de Adorado" estas kutime nomata la "Lotus-Templo".

Santiago, Ĉilio

Nokta vido de modelo de la Ador-Domo

Fine de 2002 la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Ĉilio kaj la Universala Domo de Justeco anoncis konkurson por desegni la "Patrino-Templon" de Sudameriko, kiun oni konstruos ekstere de Santiago de Ĉilio. La elektitan desegnaĵon verkis Siamak Hariri el Toronto (Kanado).

Oni inaŭguris ĝin je la 19-a de oktobro 2016. Ĝiaj flankoj konsistas el diafanaj paneloj el alabastro envolvitaj per glaco kaj apogitaj sur kompleksa stango-strukturo en la supra kupolo.

Starigotaj Temploj jam planitaj

Propono por la estonta "Bahaa Templo" en Teherano, Irano
Obelisko indikanta la lokon de la estonta "Bahaa Templo" sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo)

La Universala Domo de Justeco elektis 120 lokojn por la estontaj "Domoj de Adorado" Official Bahá'í Website temple information page.

En 2012 la Universala Domo de Justeco anoncis projektojn por konstrui du naciajn Ador-Domojn en Demokratia Respubliko de Kongo kaj en Papuo-Nov-Gineo, kaj ankaŭ la unuajn lokajn Ador-Domojn ĉe Battambang en Kamboĝo, ĉe Bihar Ŝarif en Barato, ĉe Matunda Soj en Kenjo, ĉe Norte del Cauca en Kolombio kaj ĉe la insulo Tanna en Vanuatuo.

Teherano, Irano

Kvankam loko estas elektita kaj planoj desegnitaj por la "Bahaa Templo" de Teherano en Irano, ĝia konstruado ne eblas pro la nuntempa sistemo politika en Irano kiu provas subpremi la Bahaan Religion.

Je peto de Shoghi Effendi Charles Mason Remey prezentis desegnaĵon por tiu "Domo de Adorado", sed ĝi ne plu estis aprobita antaŭ la forpaso de Shoghi Effendi.

Ĥajfo, Israelo

Loko estas elektita por "Bahaa Templo" en la ĉirkaŭaĵo de la "Bahaa Mondcentro" sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo). Ĝi situas proksime al la loko kie Bahá'u'lláh revelaciis la "Epistolon de Karmel" (Lawḥ-i-Karmil), kiu estas laŭ Shoghi Effendi la "Ĉarto de la Mond-Centro spirita kaj administra sur tiu monto". Desegnaĵon de Charles Mason Remey aprobis Shoghi Effendi. En aŭgusto 1971 la Universala Domo de Justeco starigis tie obeliskon, sur kies flanko estas gravurita la simbolo de la "Plej Granda Nomo".

Aliaj Projektoj

Ekde 1963, lokoj en la ĉi-subaj urboj estis elektitaj por starigo de estontaj Adro-Domoj :

Suda Ameriko
Urbo Lando
Bonaero Argentino
La-Pazo Bolivio
Rio-de-Ĵanejro Brazilo
Bogoto Kolombio
Kito Ekvadoro
Asunciono Paragvajo
Limo Peruo
Montevideo Urugvajo
Karakaso Venezuelo
Norda Ameriko
Urbo Lando
Toronto Kanado
San-Joseo Kostariko
Sankta Domingo Dominika Respubliko
San-Salvadoro Salvadoro
Gvatemalurbo Gvatemalo
Portoprinco Haitio
Tegucigalpo Honduro
Kingstono Jamaiko
Meksikurbo Meksiko
Managvo Nikaragvo
Anchorage Alasko, Usono
Eŭropo
Urbo Lando
Vieno Austrio
Parizo Francio
Romo Italio
Hago Nederlando
Oslo Norvegio
Madrid Hispanio
Stokholmo Svedio
Berno Svislando
Istanbulo Turkio
Londono Britio
Afriko
Urbo Lando
Kairo Egiptio
Bengazo Libio
Meknes Maroko
Johanesburgo Suda Afriko
Tunizo Tunizio
Azio-Pacifiko
Urbo Lando
Suvo Fiĝioj
Jakarta Indonezio
Tokio Japanio
Jangono Birmo
Aŭklando Nov-Zelando
Azio
Urbo Lando
Bagdado Irako
Teherano Irano
Ĥajfo Israelo
Karaĉio Pakistano

Referencoj

  • "An Earthly Paradise, Bahá'í Houses of Worship around the World" (Paradizo sur tero, Bahaaj Temploj ĉirkaŭ la mondo) de Julie Badiee (1992), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 085398316X
  • "A Concise Encyclopedia of the Bahá'í Faith" (konciza Enciklopedio de la Bahaa Kredo) de Peter Smith (2000), Oneworld Publications, Oxford, UK, ISBN 1851681841
  • "The Dawning Place : The Building of a Temple, the Forging of the North American Bahá'í Community" ( La Aŭrora Loko : la konstruado de Templo, la disvolviĝo de la Bahaa Komunumo Nord-Amerika) de Bruce W. Whitmore (1984), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0877431922

Eksteraj ligiloj

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Read other articles:

(Tanggal dalam tulisan miring menandakan kelanjutan pemerintahan secara de facto) Periode Jabatan Pejabat Afiliasi Catatan 29 Mei 1991-24 Mei 1993 Isaias Afewerki, Sekretaris Jenderal Pemerintah Provisional EPLF Menjadi Presiden Negara Eritrea(Hagere Ertra) Merdeka dari Ethiopia 24 Mei 1993-sekarang Isaias Afewerki, Presiden, Ketua Parlemen Nasional PFDJ Sekretaris Jenderal Pemerintah Provinsi Hitherto; terpilih pada 22 Mei 1993 Afiliasi PFDJ: People's Front for Democracy and Justice authori...

 

نظرية الأوتار نظرية الأوتار الفائقة نظرية نظرية الأوتار أوتار فائقة نظرية الأوتار البوزونيةنظرية-إم (تبسيط) وتر النوع الأول · وتر النوع الثاني وتر هيتيروتي نظرية الحقل الوتري مبدأ هولوغرافي مفاهيم أوتار · برينات متعدد شعب كلابي ياوجبر كاك مودي برين-دي زمرة لي إي8 مواضيع م...

 

1990 European Athletics Indoor ChampionshipsTrack events60 mmenwomen200 mmenwomen400 mmenwomen800 mmenwomen1500 mmenwomen3000 mmenwomen60 m hurdlesmenwomen3000 m walkwomen5000 m walkmenField eventsHigh jumpmenwomenPole vaultmenLong jumpmenwomenTriple jumpmenwomenShot putmenwomenvte The men's high jump event at the 1990 European Athletics Indoor Championships was held in Kelvin Hall on 4 March.[1] Results Rank Name Nationality 2.00 2.05 2.10 2.15 2.20 2.24 2.27 2.30 2.33 Result Notes ...

Voce principale: SpaceX. SpaceX è un'azienda americana statunitense fondata da Elon Musk. Essa si occupa di sviluppo e produzione di tecnologie per l'esplorazione e il commercio spaziale. Indice 1 Storia 1.1 I primi passi 1.2 I primi anni dalla fondazione 1.3 Dal Falcon 1 all'epoca dei Falcon 9 1.4 Dal fallimento più difficile all'annuncio dello Starship 1.5 Dai primi lanci di Starlink alle missioni Artemis 2 Gli ostacoli durante il percorso 3 Note 3.1 Esplicative 3.2 Bibliografiche e sito...

 

Peta menunjukan lokasi Lasam Data sensus penduduk di Lasam Tahun Populasi Persentase 199530.235—200034.0822.60%200736.6461.01% Lasam adalah munisipalitas yang terletak di provinsi Cagayan, Filipina. Pada tahun 2007, munisipalitas ini memiliki populasi sebesar 36.646 jiwa atau 6.634 rumah tangga. Pembagian wilayah Lasam terbagi menjadi 30 barangay, yaitu: Aggunetan Alannay Battalan Calapangan Norte Calapangan Sur Callao Norte Callao Sur Cataliganan Finugo Norte Gabun Ignacio B. Jurado (Finug...

 

Singkapan batulempung berumur jura di Weymouth, Inggris. Mineral lempung adalah salah satu matriks yang banyak ditemukan dalam gamping. Pada umumnya, keberadaan mineral lempung menyatu dengan matriks lumpur karbonat. Mineral lempung berbeda dengan mineral lempung autigenik yang melalui proses diagenesis batuan atau pengisian rongga sekunder. Bahan dasar pembentukan mineral lempung diperoleh dari formasi batuan silisiklastika atau batuan nonkarbonat lainnya yang mengalami pengendapan bersama d...

Dozor-B (Ukraina: Дозор-Б) adalah mobil lapis baja beroda Ukraina. Dozor-B juga digunakan oleh unit-unit khusus angkatan bersenjata (pasukan reaksi cepat dan polisi militer) untuk melakukan operasi pengintaian, patroli, dan pemeliharaan perdamaian, serta digunakan sebagai kendaraan transportasi utama dalam kondisi tempur (termasuk Lingkungan NBC). Deskripsi Kendaraan Dozor-B, APC roda empat 4x4 buatan Kharkiv Morozov Machine Building Design Bureau (KMDB) Ukraina. Kendaraan angkut perso...

 

Henry W. Hartsfield Jr.Lahir(1933-11-21)21 November 1933Birmingham, Alabama, Amerika SerikatMeninggal17 Juli 2014(2014-07-17) (umur 80)Houston, Texas, Amerika SerikatKebangsaanAmerika SerikatNama lainHenry Warren Hartsfield Jr.AlmamaterAU, B.S. 1954Universitas DukeAFITUTK, M.S. 1971PekerjaanPilot uji cobaPenghargaanKarier luar angkasaAntariksawan USAF / NASAPangkat Kolonel, USAFWaktu di luar angkasa20 hari 02 jam 50 menitSeleksi1966 USAF MOL Group1969 NASA Group 7MisiSTS-4, STS-41-...

 

2020年夏季奥林匹克运动会马来西亚代表團马来西亚国旗IOC編碼MASNOC马来西亚奥林匹克理事会網站olympic.org.my(英文)2020年夏季奥林匹克运动会(東京)2021年7月23日至8月8日(受2019冠状病毒病疫情影响推迟,但仍保留原定名称)運動員30參賽項目10个大项旗手开幕式:李梓嘉和吳柳螢(羽毛球)[1][2]閉幕式:潘德莉拉(跳水)[3]獎牌榜排名第74 金牌 銀牌 銅�...

This list is incomplete; you can help by adding missing items. (July 2014) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: 2006 in the United States – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2023) (Learn how and when to remove this message)List of events ← 2005 2004 2003 2006 in the United ...

 

State park in Virginia, USA Sailor's Creek Battlefield Historical State Park (Prince Edward County, Virginia), Rice, Virginia, U.S.A.Entry sign, with the Overton-Hillsman House in the backgroundLocation of Sailor's Creek Battlefield Historical State Park (Battle of Sayler's Creek - April 6th, 1865)Show map of VirginiaSailor's Creek Battlefield Historical State Park (the United States)Show map of the United StatesLocation6541 Saylers Creek Road, (Prince Edward County), Rice, Virginia 23966Coor...

 

James Earl RayFoto polisi Ray diambil pada tanggal 8 Juli 1955Lahir(1928-03-10)10 Maret 1928Alton, Illinois, ASMeninggal23 April 1998(1998-04-23) (umur 70)Nashville, Tennessee, ASSebab meninggalPenyakit ginjal dan gagal hati yang disebabkan oleh hepatitis CHukuman kriminal99 tahun penjara (satu tahun ditambahkan setelah dia ditangkap kembali dengan total 100 tahun)Orang tuaJames Gerald RayLucille RayAlasanPembunuhan, pelarian diri dari penjara, perampokan bersenjata, perampokanPeri...

Artikel ini tidak memiliki referensi atau sumber tepercaya sehingga isinya tidak bisa dipastikan. Tolong bantu perbaiki artikel ini dengan menambahkan referensi yang layak. Tulisan tanpa sumber dapat dipertanyakan dan dihapus sewaktu-waktu.Cari sumber: Dia Idolaku – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR Dia IdolakuSingel oleh Nike AstrinaDipublikasi09 September 1989 (1989-09-09)Dirilis20 Juni 2023 (2023-06-20)Direkam1989 (198...

 

Questa voce sull'argomento calciatori giapponesi è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Segui i suggerimenti del progetto di riferimento. Taisei MiyashiroNazionalità Giappone Altezza176 cm Peso67 kg Calcio RuoloAttaccante Squadra Vissel Kōbe CarrieraGiovanili  Kawasaki Frontale Squadre di club1 2018-2019 Kawasaki Frontale0 (0)2019→  Renofa Yamaguchi19 (2)2020 Kawasaki Frontale16 (1)2021→  Tokushima Vor...

 

В Википедии есть статьи о других людях с фамилией Арч. Джозеф Арчангл. Joseph Arch Джозеф Арч Дата рождения 10 ноября 1826(1826-11-10)[1] Место рождения Barford[вд], Уорик, Уорикшир, Англия, Великобритания Дата смерти 12 февраля 1919(1919-02-12)[1] (92 года) Место смерти Лондон, Великобр...

Senegalese footballer Moussa Wagué Wagué playing for Senegal at the 2018 FIFA World CupPersonal informationFull name Moussa Wagué[1]Date of birth (1998-10-04) 4 October 1998 (age 25)Place of birth Bignona, Senegal[2]Height 1.77 m (5 ft 10 in)[3]Position(s) Right-backYouth career2014–2016 Aspire Academy2016–2017 EupenSenior career*Years Team Apps (Gls)2017–2018 Eupen 23 (1)2018–2019 Barcelona B 20 (2)2019–2022 Barcelona 4 (0)2020 → Nic...

 

American judge Lorin Cone Collins Jr.Member of the Illinois House of Representativesfrom the 7th districtIn office1878 (1878)–1884 (1884)Succeeded byJohn Humphrey Personal detailsBorn(1848-08-01)August 1, 1848Windsor, ConnecticutDiedOctober 18, 1940(1940-10-18) (aged 92)Sawyer, MichiganResting placeRosehill CemeteryPolitical partyRepublicanProfessionAttorneySignature Lorin Cone Collins Jr. (August 1, 1848 – October 18, 1940) was an American politician and judge ...

 

2010 UK & Ireland Greyhound Racing YearArthur Hitch was one of four prominent trainers that died during 2010.← 20092011 → The 2010 UK & Ireland Greyhound Racing Year was the 85th year of greyhound racing in the United Kingdom and Ireland. Summary Levy payments for greyhound racing went down again from £10 million to £8.5 million. Betting exchanges were impacting major bookmakers which in turn affected greyhound racing.[1] Jimmy Lollie finished the year...

Head of the Catholic Church from 1958 to 1963 For the 15th-century Pisan antipope, see Antipope John XXIII. Pope SaintJohn XXIIIBishop of RomeOfficial photograph, 1958–1963ChurchCatholic ChurchPapacy began28 October 1958Papacy ended3 June 1963PredecessorPius XIISuccessorPaul VIPrevious post(s) Titular Archbishop of Areopolis (1925‍–‍1934) Official to Bulgaria (1925‍–‍1931) Apostolic Delegate to Bulgaria (1931‍–‍1934) Titular Archbishop o...

 

سيف الدين عزيزي معلومات شخصية الميلاد 12 مارس 1915(1915-03-12)تاتشنغ  الوفاة 24 نوفمبر 2003 (88 سنة)بكين مواطنة الصين الاتحاد السوفيتي جمهورية تركستان الشرقية الثانية  مناصب الحياة العملية المهنة سياسي  الحزب الحزب الشيوعي الصيني، الحزب الشيوعي السوفييتي الخدمة العسكرية تعد�...