Santiago aŭ per plena nomo Santiago de Ĉilio (hispaneSantiago de Chile, prononco [Santjago de Ĉile]) estas la ĉefurbo de la sudamerika ŝtato Ĉilio. Ĝi situas en la centra parto de la lando.
Historio
Santiago estis fondita de Pedro de Valdivia la 12-an de februaro1541 per la nomo Santiago de la Nueva Extremadura. La fond-ceremonio okazis en la nuna Cerro Santa Lucía. Valdivia elektis tiun lokon pro ĝia vetero kaj pro tio, ke ĝi estas facile zorgebla je atakoj. Tio estas, ĉar la rivero Mapocho disiĝas, kaj poste kuniĝas, kreante insuleton. Kun la helpo de la indiĝenaj popoloj, la unuaj domoj estis konstruataj. Tamen, je la 11-a de septembro de 1541 la urbo estis detruita de indiĝenoj.
Vetero
La vetero de Santiago estas mezmara (aŭ mediteranea). Kun varmaj somer-tagoj. (Novembro ĝis Marto) havantaj temperaturojn je 35 °C. Vintroj (Junio ĝis Aŭgusto) estas pli malsekaj, havante maksimume 15 °C, kaj kelkajn gradojn sub nulo kiel minimumaj.
Averaĝa pluvo estas 360 mm po jaro.
Loĝantaro
Laŭ la lasta censo (jaro 2002), 4 668 473 da homoj loĝas en la urbo Santiago. Tio estas proksimume triono de la tuta Ĉilia loĝantaro.
Santiago estas disigita en 34 municipoj (comunashispanlingve). Ĉiu municipo havas municipestron (alcalde), kiu estas elektita per balotado de la membroj de la municipo.
Santiago havas la plej grandan kvanton de muzeoj kaj eduk-institucioj de la lando. Inter la unuaj menciindas la Nacia Muzeo de Natura Historio kaj la Nacia Muzeo de Belartoj. Inter la duaj oni listigas sube la ĉefajn universitatojn.