La nomo signifas malvaste Urbo Nagoja, sed vaste signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo". Ĉar la lokonomo "Aiĉi" de la gubernio estas malpli konata ol "Nagojo", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Aiĉi" por gubernio Aiĉi. Ankaŭ originale Nagoya (名古屋) signifis ĉirkaŭejon de la urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).
Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis la nomon Nagoya en alia ĉin-skribo (那古野). Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilitoUsono ofte bombardis la urbon.
En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.
Kvartaloj (-ku)
Urbo Nagojo havas la 16 kvartalojn, kiuj nomiĝas Atsuta, Kita-ku, Ŝoŭa, Ĉikusa, Tenpaku, Nakagaŭa, Naka-ku, Nakamura, Niŝi-ku, Higaŝi-ku, Mizuho, Midori, Minato, Minami, Mejto kaj Morijama.
La turforma stacidomo de Nagoya (JR Central Towers, aŭ "JR Centra Turo") estas konsiderata la plej alta stacidomo de la mondo. La Stacio Fujigaoka (japane: 藤が丘駅 [Fuĝigaoka Eki], angle: Fujigaoka Station) estas stacio de Nagoja Urba Metroo kaj Aiĉi Rapida Transito situanta en Fujigaoka, Kvartalo Meitō, Nagojo.