Kvankam klasifikata kiel M-tipa (riĉa je metalo) asteroido, Luteco montras malmulte da metalo sur ĝia surfaco: ĝia spektro similas tiun de la karbonecaj ĥondritoj kaj C-tipaj asteroidoj, kaj tute ne tiun de la ferometeoritoj. Ĝia malforta radara reflektiveco montras la ĉeeston de hidrataj materialoj: abundaj silikatoj kaj pli dika tavolo da regolito pli dika ol tiu sur plejparto el asteroidoj.
La analizo de ĝia luma kurbo montras, ke ĝia rotacia akso estas preskaŭ paralela al sia orbita ebeno[3]:
Kiel Urano, Luteco prezentas unu post la alian siajn polusojn al Suno.