Ili pli bone rezistas al la eniro en atmosferon kaj restas sub formo de dikaj blokoj.
Rezultas, ke 90% (en maso) de la konataj meteoritoj estas ferometeoritoj. Plej konata estas la Hoba Meteorito (en Namibio)
Deveno
Per iliaj spektraj karakteriziloj, la ferometeoritoj similas la
M-tipajn asteroidojn. Oni rigardas la ferometeoritojn, kiel kernoj de grandaj diferencigitajasteroidoj, frakasitaj pro alfrapo. Laŭ kemia kaj izotopa analizo, ili devenus el almenaŭ 50 malsamaj kosmaj korpoj. Tio indikas, ke tiatipaj korpoj estis iam pli multenombraj ol nun.
Konsisto
Plimulto el la ferometeoritoj konsistiĝas el alojo fero-nikelo: kamacito kaj taenito. Aliaj mineraloj, kiam ili ĉeestas, aperas sub formo de globeto da pirotito aŭ grafito ĉirkaŭata de ŝreibersito kaj kohenito. Ŝreibersito kaj pirotito povas ankaŭ aperi sub formo de lamenetoj de kelkaj cm de larĝeco kaj kelkaj mm de dikeco.
La konstanta ĉeesto de nikelo (koncentro inter 5% kaj 25%) distingas la meteoritan feron disde la industria fero (el fererco) kiu entenas malpli da nikelo.
Klasigoj
Malnova klasigo
Tiu klasigo baziĝis sur la ĉeesto de figuroj de Widmanstätten, kiuj aperas sur polurita segada faceto atakata de acido. Tiuj figuroj estas ligataj al la riĉeco en nikelo.
Oni disdonas la fermeteoritoj en tri klasoj:
Heksaedritoj: plej malriĉaj en nikelo (5 al 6%), tre maloftaj figuroj de Widmanstätten, foje linioj de Neumann.
Oktaedritoj: meza enteno en nikelo (6% al 16%), kun videblaj figuroj de Widmanstätten.
Ataksitoj: plej riĉaj en nikelo (> 16%), la figuroj de Widmanstätten estas nudokule nevideblaj.
Nova klasigo
Tiu klasigo baziĝas sur la riĉeco en raraj elementoj: galiumo, germaniumo kaj iridio. Ĝi disdonas la ferometeoritojn en klasojn, kongruantaj kun la asteroido, el kiuj ili estas eroj.
Oni identigis 14 klasojn, notataj IAB, IC, IIAB, IIC, IID, IIE, IIG, IIF, IIIAB, IIICD, IIIE, IIIF, IVA kaj IVB. Ekzemple, la meteoritoj el la IIE klaso estas
supozataj eroj de la asteroido 6 Hebo.