La nomo estas derivita el la greka ταινία nome "bendo, stro". Taenito estas ĉefa konstituanto de fermeteoritoj. En oktahedritoj ĝi estas trovebla en bendoj interplektitaj kun kamacito formante modelojn Widmanstatten, dum en ataksitoj ĝi estas la ĉefa konstituanto. En oktahedritoj povas okazi fajna intermikso kun kamacito, kio estas nomata plesito.