Natria klorato
|
|
Kemia strukturo de la Natria klorato
|
|
Blankaj kristaloj de natria klorato
|
Alternativa(j) nomo(j)
|
|
Kemia formulo |
NaClO3
|
CAS-numero-kodo |
7775-09-9
|
ChemSpider kodo |
22895
|
PubChem-kodo |
516902
|
Fizikaj proprecoj
|
Aspekto |
Senkoloraj aŭ blankaj, senodoraj higroskopaj kristaloj
|
Molmaso |
106.44 g mol−1
|
Smiles |
[Na+].[O-]Cl(=O)=O
|
Denseco |
- 2.49 (15 °C)
- 2.54 (20.2 °C)
- g/cm3
|
Refrakta indico| 1,515
|
Fandopunkto |
248–261 °C (478–502 ℉; 521–534 K)
|
Bolpunkto |
300–400 °C (572–752 ℉; 573–673 K) malkomponiĝas
|
Solvebleco:Akvo |
- 79 g/100 mL (0 °C)
- 89 g/100 mL (10 °C)
- 105.7 g/100 mL (25 °C)
- 125 g/100 mL (40 °C)
- 220.4 g/100 mL (100 °C)[3]
|
Solvebleco |
|
Mortiga dozo (LD50) |
1200 mg/kg (muso, buŝa)
|
Ekflama temperaturo |
Ne bruliva
|
Sekurecaj Indikoj
|
Risko |
R9 R22 R51/53
|
Sekureco |
S(S2) S13 S17 S46 S61
|
Pridanĝeraj indikoj
|
Danĝero
|
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
|
GHS Damaĝo-piktogramo |
|
GHS Signalvorto |
Damaĝa substanco
|
GHS Deklaroj pri damaĝoj |
H203, H271, H302, H411
|
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj |
P220, P264, P270, P273, P352
|
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
|
Natria klorato, klorato de natrio aŭ NaClO3 estas neorganika komponaĵo, salo de natrio kaj klorata acido, blanka kristala pulvoro tre facile solvebla en akvo. Ĝi estas tre higroskopa kaj malkomponiĝas kiam temperaturo estas pli alta ol 300 °C kun liberigo de oksigeno kaj lasante natrian kloridon. Centmiloj da tunoj ĉiujare produktiĝas, ĉefe por aplikoj en procezo pri blankigo de paperpulpo.
Sintezo
- Industrie, natria klorato produktiĝas per elektrolizo de varma solvaĵo de natria klorido:
Ĉi-reakcio okazas per hejtado (minimume 70 °C) kaj kontrolado de pH. En pli malaltaj temperaturoj aŭ kiam pH estas pli alta alia reakcio okazas:
La Kloro-alkala procezo[2] estas industria metodo por elektroliza fabrikado de natria hidroksido kaj kloro.
Reakcioj
- Natria klorato misproporcias kiam submetata al altaj temperaturoj:
Uzoj
La ĉefa komerca uzo por natria klorato estas en fabrikado de klora duoksido (ClO2). La plej granda apliko de ClO2, kiu respondas pri 95% por la uzo de klorato, kuŝas en la blankigo de lignopulpo. Ĉiuj perklorataj komponaĵoj industrie produktiĝas per oksidado de solvaĵoj da natria klorato per elektrolizo.
Klorato de natrio same uzatas kiel ne-selektiva herbicido. Ĝi konsideratas fitotoksa al ĉiuj verdaj partoj de planto. Ĝi same mortigas per radika absorbiteco.
Natria klorato povas uzati por kontrolo de variado da plantoj inkluzive de Ipomea indica, Cirsium arvense, Sorghum halepense, bambuoj, jakobaj senecio kaj Hypericum perforatum. La herbicido estas ĉefe uzata por lokaj traktadoj kaj kompleta vegetaĵara kontrolado sur areoj samkiel ŝoseoj, barilaĵoj kaj foŝajoj. Natria klorato ankaŭ uzatas kiel senfoliilo kaj elsekigilo por kotono, kartamo, maizo, linsemo, kapsikoj, sojfaboj, sorgero, Vigna unguiculata, rizo kaj sunfloroj.
Youtube
Literaturo
Referencoj