Ununatria glutamato (angle monosodium glutamate aŭ MSG) estas la natria salo de la ne-esenca aminoacido glutama acido. Ĝi estas uzata kiel aldonaĵo por manĝaĵo ofte vendata kiel pligustigilo. Ĝi havas la HS-kodo 29224220 kaj la E-nombro E621. Komercaj nomoj inkluzivas Ajinomoto, Vetsin, kaj Accent. Ĝi iame estis farita de gluteno de tritiko, sed nun ĉefe farita de bakteria fermentado.
Ĝia ĉeesto en manĝaĵo pliigas la gustosenson, kaj ĝi estas uzata kiel komuna manĝa suplemento. Foje markite kiel MSG aŭ E621 en la listo de komponantoj.
Umamo estas unu el la kvin bazaj gustoj, identigitaj kiel "viandplena" gusto. Monozodia glutamato estas disrompita, kiel menciite, en salivo kaj glutamato aktivigas specifajn ricevilojn en la gustoburĝonoj: riceviloj por aminoacidoj T1R1 / T1R3 kaj specifaj riceviloj por glutamato mGluR4 kaj mGluR1.
Vidu ankaŭ