Natria nitrido, nitrido de natrio aŭ Na3N estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj nitrogeno, derivita el nitrida acido[1], kiu estas ekstreme malstabila kaj povas generiĝi kiam pakaĵoj de natrio kaj nitrogeno kombiniĝas, deponitaj sur substrato de safiro sub la temperaturo de la likva nitrogeno (−196 °C). Per hejtado, la kombinaĵo malkomponiĝas sub 87 °C en ĝiaj konstituaj elementoj.
Karakterizaĵoj
Natria nitrido povas esti malhelruĝa aŭ malhelblua, dependante de la sintezo de la kombinaĵo laŭ propraj kondiĉoj. Ĝi ne montras malkomponigajn signojn post pluraj semajnoj kondiĉe ke estu sub meditemperaturo. La kombinaĵo ne havas fandopunkton kaj malkomponiĝas en ĝiaj komencaj elementoj kiel elmontrita per uzo de spektrometria maso ĉirkaŭ 360K. La hipoteza entalpio pri formado por la kombinaĵo estas +64 kJ/mol.
Sintezo
- Natria nitrido prepareblas per fandado de amoniako kun hejtata metala natrio:
- Aŭ ankaŭ trapasante elektrajn malŝarĝojn tra metala natrio en atmosfero de nitrogeno:
- Natria nitrido sintezeblas pere de termika malkomponiĝo de sodamido:
Reakcioj
- Ĉi-tiu reakcio uzatas en la funkciado de la aŭtomobilaj aerkusenoj:Per hejtado aŭ okaza trafo, la kombinaĵo malkomponiĝas sub 87 °C en ĝiaj konstituaj elementoj:
YouTube
Literaturo
Referencoj