Materialo kun refrakta nombro de 1,5 = 3/2 havas lumrapidon precize 2/3-onan de la vakua lumrapido aŭ ĉirkaŭ 200.000 km/s.
La nocio "refrakta indico" venas el la nocio refrakto, kaj ties apero en la refrakta leĝo de Snell-Descartes. La fizika grando ne havas mezurunuon, ĝi estas nur kompara nombro.
Oni povas kompari eĉ du indicojn de materialoj. La absoluta refrakta indico je libera spaco egalas al 1. Kutime uzeblas la aero, ĉar la refraktivo de aero estas preskaŭ 1 (ĉe marnivelo averaĝe 1,00029, en alto de 8 km nur 1,00011), tiel la refrakta indico de materialoj je aero preskaŭ samas kun tiu je la absoluta refrakta indico.
La eta refraktado de la aero devojigas la lumradiojn, venantajn el la steloj en la horizonto proksimume je 0,6°supren, kaj venantajn en 45° devojigas ankoraŭ je 0,017° (sed kiam la stelo estas al zenito neniu korekto necesas). La fenomeno nomiĝas astronomia refraktado kaj influas same la surteran mezuradon.
La ŝanĝo de aerorefraktivo laŭ la alteco kaŭzas miraĝojn.
La ĉi-apuda tabelo de la aero rilatas al temperaturo de 10 °C, premo de 100,3 kPa kaj ondolongo 0,589 m.
Pri lumo, la refrakta indico ne estas la sama laŭ diversaj koloroj (do laŭ diversaj frekvencoj). Tiu klarigas disigon de lumo per prismo, aŭ ĉielarkon per akvogutoj post pluvo.
Pri akvo, ŝajnas esti kontraŭdiron inter la refrakta indico skribita en la ĉi-apuda tabelo kaj la tabelo en la artikolo pri dielektra permeableco: ne egalas al ; fakte ne estas kontraŭdiro, ĉar = 81 estas valoro kun tre malaltaj frekvencoj, dum = 1,33 korespondas al lumofrekvencoj, do tre altaj frekvencoj.
Sciante ke kaj estas kompleksaj, kaj ke , , , and dependas de frekvenco:
oni povas dedukti la reelan parton kaj la imaginaran parton de la refraktivo ekde la kompleksaj partoj de la dielektra permeableco, per la sekvantaj kalkuloj
;
Plej ofte la imaginara parto estas tre malgranda kompare al , do: