La medalo Copley estas premio kiun la Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio donas por "elstaraj atingoj en esploroj en iu ajn filio de scienco, kaj alternas inter la fizikaj kaj la biologiaj sciencoj".[1] Aljuĝita ĉiun jaron, la medalo estas la plej malnova medalo kiun la Reĝa Societo ankoraŭ aljuĝas; ili unue donis la medalon de 1731 al Stephen Gray, kiu ricevis ĝin pro "siaj novaj elektraj eksperimentoj, kiel instigo al li por la pretemo kiun li ĉiam montris por komplezi la Societon per siaj eltrovoj kaj plibonigoj en ĉi tiu parto de la natura scio".[2]
Oni kreis la medalon post kiam SiroGodfrey Copley donacis £100 asignatan por fari eksperimentojn; dum kelkaj jaroj oni utiligis la kvantan interezon ĉitiucele.[3] La kondiĉoj por la medalo ŝanĝis plurfoje; ek 1736 ili degnis doni "medalon aŭ alian honoran premion" al la persono kiu desegnus "la plej bonan aprobitan eksperimenton." Ĉi tiu regulo daŭris ĝis 1831, kiam la Reĝa Societa Konsilio komencis elekti la personon kiu, ili opiniis, estis la plej meritanta esploristo por ricevi la medalon.[3]
1731, Stephen Gray, "pro la novaj elektraj eksperimentoj, kiel instigo al li pro la pretemo kiun li ĉiam montras por obligi la Societon kun siaj eltrovoj kaj plibonigoj en ĉi tiu parto de naturscio."[6]
1732, Stephen Gray, "pro la eksperimentoj kiujn li faris dum la jaro 1732."[6]
1739, Stephen Hales, "pro la eksperimentoj al la eltrovo de medikamentoj por solvigi la ŝtoneton [ galŝtonoj aŭ nepŝtonoj ], kaj antaŭ por konservigi viandon dum longa marvojaĝoj."[9]
1741, John Theophilus Desaguliers, "pro la eksperimentoj pri la eltrovo de la propraĵoj de elektro, kiel aldono al sia asignata kuratora porcio por la nuna jaro."
1744, Henry Baker, "pro la detalemaj eksperimentoj rilate al la kristaliĝo aŭ formkonstruo de la eroj de salaj korpoj solvitaj en menstrumo [ solvento ].[13][14]
1745, Siro William Watson, "kaŭze de la surprizaj eltrovoj en la elektrofenomenoj, elmontritaj en siaj malfruaj eksperimentoj."[15]
1746, Benjamin Robins, "sekve de la penigaj eksperimentoj por montri la aeran rezistadon, kaj la reguloj por sur tio establi sian doktrinon por la mocio de pafaĵoj."[16]
1747, Gowin Knight, "pro kelkaj tre zorgemaj eksperimentoj kiu li elmontris, kun kaj naturaj kaj artefaritaj magnetoj."[17]
1748, James Bradley, "pro la tre detalemaj kaj mirindaj eltrovoj en la ŝajna mocio de la fiksaj steloj kaj en la kaŭzoj de tia ŝajna mocio."[18]
1751, John Canton, "pro komunikadi al la Societo, kaj elmontri antaŭ ili, sian interesan metodon fari artefaritajn magnetojn, uzante neniujn naturajn."[22]
1752, Siro John Pringle, "pro la tre detalemaj kaj utilaj eksperimentoj kaj rimarkoj rilate al sepsaj kaj kontraŭsepsaj substancoj, kiujn li komunikadis al la Societo."[23]
1754, William Lewis, "pro la multaj eksperimentoj kiujn li faris pri plateno, kiu inkliniĝas al la eltrovo de la supereco de oro, kaj kiujn li tute kompletigus, se la manko de materialoj ne devigus lin ĉesigi siajn plurajn enketojn."[25]
1755, John Huxham, "pro siaj multaj utilaj eksperimentoj rilate al antimono, pri kiujn li legis rakonton al la Societo."[26]
1756, senpremia.
1757, Lordo Charles Cavendish, "pro sia interesega kaj utila inventaĵo de konstruatajn termometrojn, montrantaj la plej grandajn gradojn de varmo kaj malvarmo respektive, kiu okazis iam ajn manke gvatanton."[17]
1758, John Dollond, "pro siaj detalemaj eksperimentoj kaj eltrovoj koncerne la diversan refrakton de lumradioj, kiujn li komunikadis al la Societo."[27]
1759, John Smeaton, "pro la zorgemaj eksperimentoj koncerne akvoradojn kaj ventmuelajn velojn, kiujn li komunikadis al la Societo, pro sia eksperimenta enketo pri la potencoj de akvo kaj vento en la rotacio de mueliloj."[28]
1760, Benjamin Wilson, "pro la multaj interesaj eksperimentoj pri elektro, kiujn li komunikis al la Societo dum la jaro."[29]
La jaroj 1761-1770
1761–1763, senpremiaj.
1764, John Canton, "pro siaj tre sagacegaj kaj elegantaj eksperimentoj pri la aeropumpilo kaj la kondensanta motoro provi la kunpremeblecon de akvo kaj iuj aliaj fluidoj"[22]
1765, senpremia.
1766, William Brownrigg, Edward Delaval kaj Henry Cavendish (filo de Charles Cavendish), "pro eksperimenta enketo pri la minerala elasta spirito, aŭ aero, kiun banurba akvo enhavas; kaj ankaŭ en la mefistaj [ venenaj ] kvalitoj de ĉi tiu spirito (Brownrigg); liaj eksperimentoj kaj rimarkoj koncerne la harmonion inter la specifaj pezoj de la kelkaj metaloj kaj aliaj preparaĵoj kun iliaj koloroj kiam unuiĝintaj al vitro (Delaval); por la erudicia referaĵo, komunikita la nuna jaro, enhavanta siajn eksperimentojn rilate al fiksa aero [ karbona dioksido ] (Cavendish).[30]
1767, John Ellis, "pro siaj lernejaj referaĵoj de la jaro 1767, pri la besta naturo de la genro de zoofitoj [ kniduloj ] nomata Corallina, kaj la Actinia Sociata, aŭ grapolataj bestfloroj, lastatempe trovis ĉe la marbordoj de la novatingitaj Insuloj [ Gvadelupo kaj Martiniko ]"[31]
1775, Nevil Maskelyne, "Agnoskanta la zorgajn kaj penigajn rimarkojn sur la pezoforta altiriĝo de montoj, faritan en Skotlando sur la Monto Schehallien."[34]
1776, James Cook, "Pro la referaĵo kiu rakontas sian metodon konservi la sanon de Ŝia Moŝtina Ŝipo Resolution [ "la Rezolucio" ], dum ŝia lastatempa vojaĝo ĉirkaŭe de la mondo, kies komunikado al la Societo estis de tia graveco al la publika."[35]
1777, John Mudge, "Pro sia valora referaĵo kiu enhavas direktojn fari la plej bona kunmetaĵo de la metaloj de reflektantaj teleskopoj; kune kun priskribanta la procezojn de grinĉi, poluri kaj doni la plej bonan spegulon en la vera parabola formo."
1778, Charles Hutton, "Pro sia referaĵo, titolita La forto de eksplodiga nigra pulvo kaj la komenca rapido de kanonkuglegoj, kiujn li determinis per eksperimentoj."[36]
1779, senpremia.
1780, Samuel Vince, "Pro sia referaĵo, titolita Enketon pri la principoj de progresa kaj rotacia moviĝo, presita en la Filozofiaj Transakcioj."[37]
La jaroj 1781-1790
1781, William Herschel, "Pro la komunikado de sia eltrovo de nova kaj eksterordinara stelo [ le planedoUrano ]; eltrovo kiu specife honoris lin, kaj probable, ĉi tiu stelo estis dum multaj jaroj, eble aĝoj, inter la limoj de astronomia vizio, kaj tamen ĝis nun, ĝi eskapis al la plej diligentaj esploroj de aliaj observantoj."[38]
1795, Jesse Ramsden, "prio siaj eltrovoj kaj plibonigoj pri fabriko de instrumentoj rilatante trigonometriajn mezurojn" [46].
1796, George Atwood, "pro artikolo determinanta la konstruadon kaj la analizon de pozicio rilatante al homogena korpo, kiu flosas libere kaj restante"[47].
1797, senpremia.
1798, George Shuckburgh, "pro pluraj komunikadoj eldonitaj en Philosophical Transactions of the Royal Society'';
1798, Charles Hatchett, "pro pluraj komunikadoj eldonitaj en Philosophical Transactions of the Royal Society'[48].
1799, John Hellins, "pro artikolo sur kalkulado pri malkvietigoj en la movoj de planedoj"[49].
2001, Jacques Miller, "pro sia esploro pri la imuniga funkcio de timuso kaj T-limfocitoj, kiu revoluciis la sciencon de imunologio; la esploro de profesoro Miller malfermis la vojon por novaj metodoj por plibonigi reziston al infektoj, produktante novajn vakcinojn, plibonigante postvivadon post greftado, traktante autoimunecon, kaj eĉ persvadante la imunigan sistemon malakcepti kancerĉelojn".
2002, John Anthony Pople, "pro sia disvolviĝo de komputadaj metodoj pri kvantumaĥemio; lia laboro transformis priskriba teorio pri denseco en potencan teorian ilon por ĥemio, ĥemia fiziko kaj biologio" [50].
2003, John Gurdon, "pro sia unika gamo de pioniraj malkovroj en la kampoj de ĉelo kaj kreskada biologio; li iniciatis la koncepton, laŭ kiu specialigitaj ĉeloj estas genetike ekvivalentaj kaj ke ili diferencas nur per la genoj kiuj ili esprimas, ne per la genoj kiuj ili enhavas, koncepto fundamenta por moderna biologio"
2004, Harold Kroto, "en agnosko de liaj semaj kontribuojn por komprenigi la fundamentan dinamikon pri molekuloj de karbona ĉeno, kondukante al la detekto de tiuj specoj (polietinoj) en la interstela medio per radioastronomio, kaj de tie al la eko de nova erao en karbonoscienco"[51].
2005, Paul Nurse, "pro siaj kontribuoj al ĉelabiologio tutĝenerale, kaj al la klarigado de la kontrolo de ĉela dividado".
2007, Robert May, "pro sia semaj studoj pri interagoj ene kaj inter biologiaj loĝantaroj, kiuj reformis nian komprenon kiel specioj, kunularoj kaj ĉiuj ekosistemoj respondas al naturaj aŭ homaj misagitigoj.
"Pro la multaj sciencaj kontribuoj kaj precipe al lia pionira esplorado en la kampo de dudimensia atomkristaloj kaj iliaj artefaritaj heterostrukturoj, kiel la grafena folio."
"Li evoluigis kaj aplikis la metodojn de proteininĝenieristiko por disponigi priskribojn de proteinfaldpadoj ĉe atomaj rezolucioj, revoluciigante nian komprenon de tiuj procezoj."
↑Measuring WorthArkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine, Purchasing Power of British Pound from 1264 to Present
(Brita punda aĉetpovo de 1264 ĝis prezentan tempon).
↑ 6,06,1"Gray, Stephen"Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback MachineDictionary of National Biography (Vortaro de Nacia Biografio, DNB) artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
↑ 17,017,1Christa Jungnickel kaj Russell McCormmach, Cavendish, Memoirs of the American Philosophical Society, Philadelphia: 1996, Vol. 220, p. 71. ISBN 0-87169-220-1. Aliris 2009-01-29.
↑Christa Jungnickel kaj Russell McCormmach, Cavendish, Memoirs of the American Philosophical Society, Philadelphia: 1996, Vol. 220, p. 99. ISBN 0-87169-220-1. Aliris 2009-01-29.
↑ 22,022,1Christa Jungnickel kaj Russell McCormmach, Cavendish, Memoirs of the American Philosophical Society, Philadelphia: 1996, Vol. 220, p. 71. ISBN 0-87169-220-1. Aliris 2009-01-29.
↑ 52,052,1Two medals were awarded to celebrate the Society's 350th anniversary (Du medaloj estis atribuitaj por celebri la 350-an datrevenon de la Reĝa Societo): Recent award winners 2010 (Premiitoj en 2010). The Royal Society (Reĝa Societo).