Post la vizito de pluraj lernejoj Wheatstone eklernis la metion de konstruado de muzikaj instrumentoj de sia onklo kaj transprenis la laborejon en Londono post la morto de la onklo en 1823. Charles ne vere interesiĝis pri komercaj kaj metiaj aktivecoj kaj tial li koncentriĝis pli sur la plibonigo de la instrumentoj kaj la evoluo de teknikaj helpiloj. En 1829, li retiriĝis tute de la negoco. En 1834 li iĝis Profesoro pri eksperimenta fiziko en King's College en Londono.
Wheatstone komencis frue kun akustikaj eksperimentoj kaj faris studojn pri la sono-transmisio, la starantaj ondoj kaj diversaj muzikiloj. En 1828 li inventis la sinfonion, antaŭanta instrumento de la koncertino[1][2]. Pli poste li okupiĝis pri optiko kaj elektrotekniko. En 1833 li rekonis, ke la mezurcirkvito inventita de Samuel Hunter Christie estis tre taŭga por preciza mezurado de elektraj rezistancoj kaj nuntempe tiu cirkvito estas konata kiel Wheatstone-ponto[3].
En 1840 li inventis kontinue variigeblan rezistilon (reostato), kaj en 1833, la stereoskopon, per kiu li determinis la spektrajn liniojn de fajreroj de elektraj malŝargoj[4][5][6][7].
En 1834, li provis mezuri la rapidon de la kurento en elektra konduktilo, sed la rezultoj ne estis precizaj. Tamen lia aparato, uzante turnantajn spegulojn poste estis uzita fare de Foucault kaj Fizeau en la sukcesaj eksperimentoj por la mezurado de la rapido de la lumo. Sekve li evoluigis kune kun la elektra inĝeniero William Fothergill Cooke du telegrafojn– la nadlo telegrafon[8] kaj la montrilo-telegrafon. La lasta estis ĝenerale uzata kaj pli poste estis anstataŭigata per la Morse telegrafo. La elsendanta kaj ricevanta aparato de la montrilo-telegrafo konsistis el la movado de la montrilo al la unuopaj literoj kaj nombroj provokita de kongrua nombro da kurent-batoj.
En 1854 Wheatstone inventis la Playfairmetodon, por permana ĉifrado de mesaĝoj.
Preskaŭ en la sama tempo kiel Werner von Siemens Wheatstone malkovris kaj publikigis la dinamo-elektran principon. Lia prelego antaŭ la Reĝa Akademio la 14-an de februaro 1867 okazis tuj post la kontribuo de William Siemens, kiu prezentis la laboron de sia frato Werner von Siemens[9]. Wheatstone pritraktis la generatorojn en kiuj l bobenoj de la statoro kaj tiuj de la rotoro estas ŝaltitaj paralele, kontraŭe al Siemens, kiu priskribis la situacion kun la bobenoj en serio. Poste montriĝis, ke la versio de Wheatstone estis aparte utila por elektraj centraloj.[10]
Honorigoj
En 1836 li estis nomumita membro ("Fellow") de la Reĝa Societo kiu honorigis lin dufoje (1840 kaj 1843) kun la Reĝa Medalo kaj en 1868, kun la Copley Medalo. Krome li estis ekde 1868, la portanto de la ordo Pour le mérite por scienco kaj la artoj. En la jaro 1868, li estis ankaŭ elektita kiel membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj . Pro tiom multe da premioj en malsamaj landoj al li estis atribuita la nobeleco en 1868.
Honore al Wheatstone estas nomitaj, la Wheatstone glacier sur la Antarkta Duoninsulo kaj la Kapo Wheatstone , sur la orienta marbordo de Lando de Viktoria.
↑"The Genesis of the Wheatstone Bridge" by Stig Ekelof discusses Christie's and Wheatstone's contributions, and why the bridge carries Wheatstone's name.
↑Rigardu la artikolonon de Wheatstone el 1838 "Contributions to the Physiology of Vision.