James Dewar (1842-1923) estis skota kemiisto kaj fizikisto, pli konata pro sia elpenso de la Flakono de Dewar, uzata en liaj esploroj por gaslikvigoj. Li ankaŭ interesiĝis pri atomaj kaj molekulaj spektroskopioj, al kies agadsfero li dediĉis pli ol 25 jarojn.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1909.
Elektitaj publikaĵoj
- On the application of sulphurous acid, gaseous and liqued to the prevention, limitation, and cure of disease with cases illustrative of the advantages to be derived from its employment, 1868
- Magnetic properties of liquid oxygen, 1894
- New researches on liquid air, 1898
- Liquid hydrogen, 1899
- Solid hydrogen, 1902
- History of cold and the absolute zero, 1903
Literaturo
Agadkampo
Vidu ankaŭ