Mallonga historio de tempo ❦ Black Holes and Baby Universes and Other Essays ❦ The Universe in a Nutshell ❦ On the Shoulders of Giants ❦ God Created the Integers ❦ The Dreams That Stuff Is Made of: The Most Astounding Papers of Quantum Physics and How They Shook the Scientific World ❦ My Brief History vd
Liaj ĉefaj studterenoj estis kosmologio kaj kvantuma gravito (parto de kvantuma fiziko). Inter liaj plej gravaj kontribuoj estas eseoj pri la rilato inter nigraj truoj kaj termodinamiko. Laŭ liaj studoj, nigraj truoj ne ekzistas daŭre.
Sciencaj laboroj
En la jaro 1962 li finis sian studadon ĉe la Universitato de Oksfordo kiel Bachelor (bakalaŭro). Tiam li decidis studi ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie li en la jaro 1966 finis sian studadon kiel doktoro de teoria astronomio kaj kosmologio.
Komune kun Roger Penrose li laboris dum la 1960-aj jaroj pri la ekzisto de lokoj, kiujn ili supozas en nigraj truoj, kie la leĝoj de la natursciencoj ne validas (neordinaraĵo; angle: singularity).
En la jaro 1974 Hawking evoluigis la koncepton de la Hawking-radiado. La Hawking-radiado havus la efikon, ke nigraj truoj ne ekzistas eterne (vaporiĝo de nigra truo).
Dum la 1980-aj jaroj li laboris kun Jim Hartle pri kvantuma gravito.
Hawking devenas el familio de sciencistoj. La patrino estis ekonomisciencistino kaj la patro estis kuracisto de tropikaj malsanoj.
En la jaro 1963 Hawking ricevis la diagnozon, ke li suferas je amiotrofa lateralsklerozo (ALS). Du jarojn poste, 1965, li edziĝis kun Jane Wilde, kun kiu li havas tri infanojn. La divorco de Jane Wilde okazis en la jaro 1990. Ekde tiu tempo li vivis kun sia flegistino Elaine Mason, kiun li edzinigis en la jaro 1995. Hawking kaj Mason disiris en la jaro 2006.
Pro sia malsano li bezonas ekde 1968 rulseĝon. Pro trakeotranĉo li perdis en la jaro 1985 la kapablon paroli kaj ekuzis parolkomputilon por komuniki ion.
La granda sukceso de Stephen Hawking rezultas el lia kapablo klarigi komplikajn aferojn tre simple, tiel ke nefakuloj povas kompreni ilin. Jen kelkaj popularsciencaj verkoj.
La universo en nuksoŝelo (origine: The Universe in a Nutshell)