La Kantono Vaŭdo (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas franceVaud [vo], germaneWaadt [vāt] kaj romanĉeVad [vad]. En la itala oni uzas la francan nomon Vaud) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la okcidento de la lando, en Romandujo, grandparte norde de la lago Lemano.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 799 145 loĝantoj sur areo de 3 211,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 249 loĝantoj/km². Ĝia administra centro estas la urbo Laŭzano (Lausanne).
Geografio
En sudo la kantono limas al la Lago Lemano, ĉe kies bordo situas la ĉefurbo Laŭzano. En la aglomeraĵo de Laŭzano vivas preskaŭ la duono de la kantona loĝantaro. La surfaco de la Lago Lemano estas kun 372 m s.m. la plej malalta punkto de la kantono. En oriento la kantona teritorio etendiĝas ĝis la Alpoj, kie troviĝas kun alteco de 3210 m s.m. la plej alta punkto de la kantono sur la pinto de la monto Les Diablerets. En nordokcidento la Ĵurasa Montaro formas la limon inter Kantono Vaŭdo kaj Francio, en nordo la kantono etendiĝas tra la Svisa Mezlando ĝis la Lago de Morato. En sudoriento la kantona teritorio entendiĝas al la suba parto de la alpa valo de la rivero Rodano, kies supran parton formas la Kantono Valezo.
Surbaze de la leĝo pri la teritorio divido de la 30-a de majo 2006 Kantono Vaŭdo aktuale estas subdividita al distriktoj.
Historio
La hodiaŭa Kantono Vaŭdo estis fondita per la mediacia akto de 1803 post la fino Helveta Respubliko.
En la jaro 58 antaŭ KristoJulio Cezaro malhelpis per sia venko dum la Batalo de Bibrakto, ke la Helvetoj elmigris de la teritorio de Svislando al Francio. Sub la romia influo la regiono multe evoluis kaj la latina lingvo penetris ĝin.
En 1928 Kantono Vaŭdo estis la unua politika instanco en Eŭropo, kiu starigis leĝon por truda steriligo de "nenormaluloj" (unua tutmonde estis la usona subŝtato Indiano en 1907). Post Vaŭdo en Eŭropo sekvis Danio kaj la faŝismiĝinta Germanio).