Kantono Grizono (germaneGraubünden [grao'bünd'-n], italeGrigioni [griĝo'ni], romanĉeGrischun [griĵuη'], franceGrisons [grizõ']) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj, tiel nomitaj kantonoj de Svislando.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 198 379 loĝantoj sur areo de 7 105,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Koiro (germane Chur, france Coire, itale Cuera, romanĉe Cuira).
Geografio
Kantono Grizono situas en la sudoriento de Svislando en la tiel nomitaj Grizonaj Alpoj. Kun areo de 7105 km² Grizono estas laŭ teritorio la plej granda Kantono de Svislando. En la kantono troviĝas la mondfamaj turismaj lokoj Davos kaj Sankta Maŭrico kaj aliaj signifaj vintraj sportejoj. Grizono estas akvodislimo inter tri maroj, nome pere de Rejno, kiu senakvigas la nordan duonon de la kantono, al la Norda Maro, pere de Eno, ĉefalfluanto de Danubo, kiu senakvigas la Engadinon (romanĉe por Envalo), al la Nigra maro, kaj pere de Adda, kiu senakvigas la valon de Poskiavo kaj alfluas al Pado, kaj Moësa, kiu senakvigas la valon de Mesoko kaj alfluas al Tiĉino, al la Adriatika Maro.
Oficialaj lingvoj de la kantono estas la germana (68 %), la romanĉa (14 %), kaj itala (10 %) (laŭ la popolnombrado de 2000). Grizono estas la sola oficiale trilingva kantono en Svislando. 8% de la kantona loĝantaro parolas alian ol unu el la oficialaj lingvoj. En 1990, la romanĉa estis laŭ nombro de parolantoj la tria lingvo de 17 %. En 1880 ĝi estis la unua lingvo de 40 %. Do evidente malgraŭ la enkonduko de la Grizona Romanĉa la signifoperdo de la romanĉa lingvo ne povis esti haltigita.
Grizona romanĉa
Grizona romanca (en la romanĉa lingvoRumantsch Grischun) estas la nomo de komuna romanĉa lingvo, elpensita de Schmid en 1982. En Svislando ekzistas kvin romanĉaj dialektoj aŭ lingvoj, kaj estiĝis bezono havi komunan skribitan lingvon. Tio estis la tasko de Schmid.
La oficejo eldonas lernolibrojn pri dialektoj kaj la rumantsch grischun:
Curs da rumantsch grischun / da Gieri Menzli ; ill. da Simon Jacomet, Cuira : Lia Rumantscha, 1993
1 Volumo (parto 1 kaj 2) : kun bildoj + 1 Audiokasedo; parto 1: Lecziuns 1-18, 1988 ; parto 2: Lecziuns 1-16, 1989
ISBN 3-906680-27-1 (parto 1); 3-906680-27-2 (parto 2).
La kantono Grizono aktuale (januaro 2011) estas dividita en 11 distriktojn, kiuj siavice konsistas el 39 komunumaroj kun entute 178 komunumoj. Dum la distriktoj estas pure administraj unuoj de la kantono, kiuj nur funkcias kiel tribunalaj distriktoj, la komunumaroj estas historiaj unuoj kun certa aŭtonomio kaj aparataj aŭtoritatoj. Por pli ampleksaj informoj vidu sub Administra divido de Kantono Grizono.
Historio
Sub la romianoj, kiu konkeris la valojn je -15, la valoj de nuna Grizono fariĝis parto de la provinco Rhaetia. La valoj konservis unikan, ne-italan latinidan kulturon kaj lingvon. La latina lingvo de la valoj evoluis kaj fariĝis la romanĉa lingvo, kiu estis la ĉefa lingvo de la kantono ĝis 1850.
La nomo "Grizono" devenas de "griza" (grisch, grau, grigio). Fakte ĝi naskiĝis de la unuiĝo de la Griza Ligo (Grauer Bund) – reprezentita de la supra maldekstra, blanknigra kvarono de la flago – de la Ligo de la Domo de Dio (Gotteshausbund) – supra dekstra kvarono – kaj de la Ligo de la Dek Jurisdikcioj (Zehngerichtebund) – suba duono kun la ibekso – en la 15-a jarcento. La "eterna aliancano" de Svislando fariĝis kantono en 1803, laŭ plano de Napoléon Bonaparte.
La ĉefurbo Koiro en la nordo estas centro de industrio. Ĝi nun estas germanalingva urbo. Antaŭ la naskiĝo de la tri ligoj la kantono estis regata de la episkopo de Koiro, kiu heredis la romian administradon post la disfalo de la imperio.
Heidi
En la kantono Grizono troviĝas la vilaĝo Maienfeld (tute norde), kie la rakonto Heidi disvolviĝas. La aŭtorino de tiu rakonto nomiĝas Johanna Spyri.