La Kantono Friburgo (oficiale en la franca lingvo État de Fribourg kaj en la germana lingvo Staat Freiburg) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 318 714 loĝantoj sur areo de 1 671,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 191 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la urbo Friburgo
La Kantono Friburgo situas en la okcidento de Svislando kaj etendiĝas de la Lago de Neŭŝatelo en nordoriento tra la Svisa Mezlando kaj la Svisaj Antaŭalpoj ĝis al la Alpoj. En nordoriento la kantona teritorio ne estas kohera sed konsistas el tri eksklavoj sen rekta konekto kun la ĉefteritorio kaj la preskaŭeksklavo Saint-Aubin FR, kiu nur en unu angulo estas ligita al la cetera kantono. La ĉefa rivero en la kantono estas Sarino, kiu fontas en la Bernaj Alpoj kaj tiam trafluas la tutan Kantonon Friburgo de sudo al nordo por mallonge antaŭ ĝia alfluo al Aro denove elflui el la kantona teritorio. En nordo sur la kantona teritorio situas ankaŭ pli ol duono de la Lago de Morato. La alia grava rivero, kiu fluas tra friburga teritorio estas Broye, tamen la rivero mem plej parte situas sur vaŭda teritorio, kiu tranĉas Kantonon Friburgon en plurajn pecojn.
Najbaraj Kantonoj
Kantono Friburgo troviĝas komplete interne de Svislando. En nordo kaj oriento ĝi limas al Kantono Berno, en sudo kaj okcidento kaj ankaŭ en nordo al Kantono Vaŭdo, kaj en nordokcidento aliflanke de la Lago de Neŭŝatelo al Kantono Neŭŝatelo.
Lingvoj
En la kantono la franca lingvo, kiun denaske parolas iom pli ol 60 procentoj, kaj la germana, kiun denaske parolas iom malpli ol 30 procentoj, estas samrange oficialaj.
Administra divido
Surbaze de la konstitucio de 1848 la kantono estas administre dividita en 7 distriktojn.
La historio de Kantono Friburgo estas forte ligita kun la historio de la kantona ĉefurbo Friburgo, kiun fondis Bertoldo la 4-a de Zeringo en la jaro 1157.
Post la Burgonjaj Militoj, kiujn Friburgo partoprenis kiel aliancano de Berno la urba ŝtato liberiĝis de la savoja regado kaj estis akceptita en la jaro 1481 kiel plenrajta membro de la Svisa Ĵurkomunumo.