La Kantono Ŝafhaŭzo (germaneSchaffhausen, franceSchaffhouse, italeSciaffusa, romanĉeSchaffusa) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 81 991 loĝantoj sur areo de 298,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 275 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo nomiĝas kiel la kantono Ŝafhaŭzo.
Oficiala kantona lingvo estas la germana. La parolata lingvo estas la ŝafhaŭza dialekto de la alemana.
Geografio
La kantono Ŝafhaŭzo estas la plej norda parto de Svislando. Situanta norde de la rivero Rejno (nur eta parto de la urbo Stein am Rhein situas sude) je la suda flanko de la montoĉeno Randen, la teritorio je tri flankoj estas ĉirkaŭata de Germanio, kaj havas germanian enklavon (la komunumon Büsingen am Hochrhein).
La teritorio de la kantono siaflanke ne estas ligita sed konsistas el tri partoj: La ĉefparto kun la ĉefurbo kaj du eksklavoj, nome unuflanke en oriento la iama distrikto Stein ĉe Rejno, al kiu krom Stein apartenas la komunumoj Buch, Ramsen kaj Hemishofen, kaj aliflanke en sudokcidento eksklavo konsistanta el la komunumoj Buchberg kaj Rüdlingen.
La pejzaĝo estas monteta (la alteco varias de 344 metroj super marnivelo en plej profunda valo ĝis 912 metroj sur la monto Hagen) kaj plena je arbaroj.
Ŝafhaŭzo estas la sola kantono, kiu devigas siajn civitanojn partopreni voĉdonojn. Kiu ne plenumas tiun civitanan devon, devas pagi simbolan punon de 3 svisaj frankoj por ĉiu ne-voĉdono.
Politika divido
Kantono Ŝafhaŭzo ne konas la subdividon en distriktoj. Aktuale en oktobro 2008 ĝi konsistas el 32 politikaj komunumoj, el kiuj kelkaj malaperas pro kuniĝoj je la 1-a de januaro. Vidu sub:
Ĉe la piedo de Reiat apud Thayngen antaŭ pli ol 10000 jaroj en prehistoria tempo vivis la unuaj homoj en Kantono Ŝafhaŭzo en la loĝkavernoKesslerloch.
En romia epoko armestrato kondukis tra la teritorio de la hodiaŭa Kantono Ŝafhaŭzo. En la unua jarcento antaŭ Kristo estis fondita la romia setlejo Iuliomagus (ankaŭ menciita kiel Juliomagus kaj Iuliomago), kiu troviĝis sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Schleitheim. Hodiaŭ videblas nur ankoraŭ la elfosita publika banejo.
La urbo Ŝafhaŭzo estiĝis proksimume en la jaro 1000 post Kristo pri ĝia aparta geografia situo supre de Rejn-Akvofalo. Ŝafhaŭzo sub la reĝo Henriko la 3-a fariĝis la plej grava transŝarĝloko de la regiono. En la jaro 1045 Henriko la 3-a koncesis en Kolonjo al Gafo Eberhard la 4-a de Nellenburg la monerrajton en Ŝafhaŭzo.
En la jaro 1402 en Ŝafhaŭzo okazis unu el la unuaj konataj ŝafhauzaj sorĉistinprocesoj.
La hodiaŭa kantono baziĝas sur la regnejo de la urboŜafhaŭzo, kiu dum la epoko de la Ŝtaŭfoj fariĝis libera regna urbo. La estiĝanta urba ŝtato asociiĝis en 1454 kun la Svisa Ĵurkomunumo kaj fariĝis en 1501 ties membro. 1529 en Ŝafhaŭzo estis enkondukita la reformacio. La nuna konstitucio de la kantono datiĝas de la jaro 1876.[1]
Notoj kaj referencoj
↑La informoj pri la historio de la kantono sur tiu-ĉi paĝo baziĝas sur libera traduko el la teksto en la germanlingva vikipedio.