Büsingen situas ĉe la bordo de la rivero Rejno kaj estas komplete ĉirkaŭita de svisa teritorio. Ĝ limas norde al la Kantono Ŝafhaŭzo kaj sude al la rivero Rejno, je kies alia flanko troviĝas la Kantonoj Zuriko kaj Turgovio. Por atingi el Büsingen la ceteran teritorion de Germanio, necesas trairi svisan teritorion kaj ĝis ekvalidiĝo de la Ŝengentraktato en somero 2008 necesis transiri la svis-germanan doganejon.
Ekzistas aparta ŝtata traktato inter Germanio kaj Svislando, kiu reguligas la rilaton inter Germanio kaj Svislando rilate la komunumon Büsingen.
Valuto
Dum longa tempo oni en Büsingen akceptis ekskluzive svisajn frankojn ĝis nova leĝo en la 1980-aj jaroj devigis la komunumon Büsingen ankaŭ akcepti germanajn markojn kaj nuntempe eŭrojn. Tamen eblas ĉie en Büsingen ankaŭ pagi per svisaj frankoj kaj la franko daŭre estas la preferita valuto, ĉar la plej multaj loĝantoj de Büsingen laboras en Ŝafhaŭzo aŭ en la Kantono Zuriko kaj gajnas sian salajron en svisaj frankoj.