Johannes SCHÖNER [ŝoner], latinigite ankaŭ Johannes (Carolopolitanus) Schönerus (1477-1547) estis germana kuracisto, matematikisto, astronomo, geografo, kartografo, latinisto, libristo, eldonisto kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Gimnazio Egidiana de Nurenbergo. Siaepoke, li ĝuis grandan reputacion en Eŭropo kiel pionira kaj influhava fabrikanto de tergloboj kaj unu el la plej elstaraj astrologoj. Hodiaŭ li estas rememorigita kiel influa pioniro en la fabrikado de tergloboj kaj homo kiu plenumis signifoplenan rolon en la eventoj kiuj kondukis al la publikado de la verko "De revolutionibus" far Nikolao Koperniko en Nurenbergo, en 1543.
Unuaj jaroj
Ĉio kion ni scias pri lia familio estas tio, ke li havis fraton, kies nomo estis Petro, al kiu li dediĉis verkon "Arzneibuch", en 1528. Raportoj pri lia adolta vivo, almenaŭ ĝis la jaro 1506, estas konservitaj en liaj rimarkoj faritaj en presita kopio de la Efemeridoj far Reĝomontano, kiun li uzis kiel taglibron. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto en vintra semestro 1494-95 kaj ricevis sian diplomon de bakalaŭro en la 21-a de marto1498. En la 22-a de februaro1499 li estas indikita al iu posteno en lernejo, en urbo Gemünden kaj ordiniĝis kiel katolika sacerdoto por la Episkopujo de Bambergo en la 13-a de junio1500.
Li estis lernanto de mapofaristo Martin Waldseemüller (1470-1521). Nur unu specimeno de la Mapo de Waldseemüller rezistis al la tempoago kaj estis malkovrita en 1901 en la Kastelo Wolfegg[1], en Supra Ŝvabio. Ekde la jaro 2003 ĝi apartenas al la Kongresa Biblioteko.
Bambergo
Inter 1506 kaj 1515 nur fragmentoj kaj nerektaj spuroj de lia ekzistado troveblas en la financaj registroj de la episkopejo kaj pere de korespondaĵo de Lorenz Beheim (1457-1521), kiu, post 24 jaroj kiel ĉambelano de la papo Aleksandro la 4-a, li reiris al Bambergo, en 1505, kiel kanoniko de la katedralo.
En 1526 li estas venigita al Nurenbergo kiel unua profesoro pri matematiko en la ĵus fondita Gimnazio Egidiana, posteno kiun li okupis ĝis unu jaron antaŭ sia morto. Samepoke, li konvertiĝis al la protestantismo kaj edziĝis. Vivante en Bambergo, li posedis sian propran presejon kaj publikigis multajn mapojn kaj globojn. La unua globo de la ĉielo jam presita estis farita en lia oficejo, en 1515. En 1520 li presis alian globon.
Schönerus ankaŭ publikigis datumojn ne tute novajn pri la Observoj de Merkuro faritaj de Bernhard Walther (1430-1504) al Nikolao Koperniko (1473-1543). Entute ili estis 45 observoj, 14 el ili entenantaj longitudojn kaj latitudojn. Koperniko uzis tri el ili en "De revolutionibus", menciante nur la longitudojn kaj nekorekte atribuanta ilin al Schönerus. La valoroj
iomete diferencis el tiuj publikigitaj de Schönerus, en 1544.
En 1538, Georgo Joakimo Retiko (1514-1574), juna profesoro pri matematiko, en Wittenberg, staĝis dum kelka tempo ĉe Schönerus, kiu konvinkis lin viziti Kopernikon, en Frombork, en 1540. En 1540, Retiko dediĉis sian unuan raporton pri la verko de Koperniko, Narratio Prima[3], al Schönerus. Ĉar la verko estis bone akceptita, Koperniko finfine konsentas pri publikado de lia ĉefa libro, kaj Retiko komisiiĝis pri presigo de la manuskriptoj.
En Nurenbergo, Schönerus publikigis, en 1544, la astronomiajn observojn de Reĝomontano kaj Bernhard Walther (1430-1504) samkiel la manuskriptojn de Reĝomontano, kiuj estis restintaj en la manoj de Walther, kiel Observationes XXX annorum a I. Regiomontano et B. Walthero Norimbergae habitae, [4°, Norimb. 1544].
Globi Stelliferi, Sive Sphaerae Stellarum fixaru usus, & explicationes quibus quicquid de primo mobili demonstrari solet, id uniuersum prope continetur ; Directionum aute[m] ipsarum quas uocant, ratio accuratiss. est exposita, 1533
Ein nutzlich büchlein viler bewerter Artzney, lange zeÿt versamlet und zusammenbracht, 1528
Tabvlae Astronomicae Qvas uulgo, quia omni difficultate & obscuritate carent, Resolvtas uocant ; Ex quibus cum erraticorum, tum etiam fixorum fiderum, motus, tam ad praeterita quàm futura, quantumuis etiam longa secula, facillime calculari possunt, 1536
Artzneibuch : Vast wunder köstlich, 1555, Hans Daubmann, Tarquinius Schnellenberg, Magnus Hundt, Johannes von Beris, Lorentz Burres, Joannes de Ketham, Lanfranco (of Milan), Georgio Fleugauss, Otto Brunfels, Euricius Cordus, Johann Dryander, Hieronymus Bock, Johann Schöner, Saint Albertus (Magnus), Walther Hermann Ryff, Bartholomaeus Metlinger, Heinrich von Laufenberg, Sheldon Peck Collection on the History of Orthodontics and Dental Medicine
De la proportion des parties [et] pourtraicts des corps humains, 1561, Johann Schöner, Albrecht Dürer, Louis Meigret, Philipp Melanchthon, Andreas Schöner
Mapping Our World: Terra Incognita To Australia, Peter Barber, Katherine Barnes, Dr Nigel Erskine, Rupert Gertisen, Dr Jeremy Green, Dr Susannah Helman, David Kaus, Robert J. King, Granville Allen Mawer, Maggie Patton, Erica Persak, Jon Rhodes, Denis Shephard, Dr Peter Sutton, Dr Martin Terry, Justine Van Mourik, Dr Brendan Whyte, Nat Wiliams, Dr Martin Woods