Gure Aita, zeruetan zarena:
santu izan bedi zure Izena,
etor bedi zure erreinua,
egin bedi zure nahia,
zeruan bezala lurrean ere.
Emaiguzu gaur
egun hontako ogia;
barkatu gure zorrak,
guk ere gure zordunei
barkatzen diegunez gero;
eta ez gu tentaldira eraman,
baina atera gaitzazu gaitzetik.
Laŭ la censo de 1991, la eŭska havas 660 000 denaskajn parolantojn (plejparte dulingvajn)[2]. El tiuj 500 000 loĝas en la parto de Eŭskio, kiu apartenas al Hispanio. Ankaŭ estas sufiĉe multaj denaskaj eŭsk-parolantoj ekster Eŭskio, tiel ke la tuta nombro de denaskaj parolantoj eble eĉ atingas 800 000.
Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi. Praformo de la eŭska ekzistis en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ofte ĝi estas nomata "la plej antikva lingvo de Eŭropo".
Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkaziaj lingvoj aŭ al la Ibera lingvo. Kvankam lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la iberan, ili rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenceco aŭ najbareco.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭskiberismo.
Ankaŭ kartveloj nomas sin "iberoj" kaj opinias ke kartvela kaj eŭska lingvoj estas parencaj, kun komuna origino en norda parto de Afriko antaŭ kelkmil jaroj. Malgraŭ klopodoj neniam eblis trovi verajn paralelojn inter la kartvela kaj la eŭska, escepte hazardaj kiel la uzado de ergativaj konstruaĵoj.
Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj de la Romianoj estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Lingvisto Larry Trask[3] studis la menciitajn kaj aliajn hipotezajn parencojn kaj konkludis ke la nura konata parenco estas la akvitana lingvo. Laŭ unu teorio, la praeŭska estis parolata plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.
Kiam alvenis Romiaj koloniistoj al Iberio kaj Gaŭlio, la Eŭskoj jam dum pluraj jarcentoj estis najbarantaj la unuajn hindeŭropanojn, nome Keltojn. Tamen tiuj lasis malmultege da trajtoj en la Eŭska lingvo.
La unua ĵurnalo eŭsklingva aperis en San-Francisko inter migrintoj.
Fine de 19-a jarcento, la lingvo iĝis simbolo por Eŭska naciismo. Sabino Arana elpensis ortografion kaj multajn neologismojn por anstataŭi la latinidaĵojn. El tiu, restas ĉefe personnomoj kaj vortoj pri naciismaj konceptoj.
Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj elsendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto. Tamen, plimulto da eŭskoj ne komprenas la eŭskan, kaj pluraj nur pasive aŭ hejme uzas ĝin. Praktike, ĉiu eŭskiano parolas aŭ la hispanan aŭ la francan.
Dum la diktaturo de Francisco Franco la Eŭska estis kontraŭleĝigita en Hispanio. Bizaraj metodoj estis uzataj en provo tute forviŝi ĝin, ĉar ĝi estis konsiderita minaco kontraŭ la unueco de la Hispana ŝtato. Interalie, se infanoj parolis ĝin lerneje, ili ricevis punon. Rezulte de tio, tuta generacio estis hispanigita, kaj nur subtera movado vivtenadis la lingvon. Post la reĝima ŝanĝo, la Eŭska "ekfloris", kaj abundo da literaturo, muziko, kaj eĉ filmoj ekaperadis. Ĉiukaze, la denaska parolantaro daŭre malkreskis, kaj nur la futuro povos montri, ĉu la lastjara laborego de diversaj Eŭskaj organizoj sufiĉos por bremsi tiun evoluon. Certas, ke nun pli multaj homoj ol iam antaŭe lernadas la Eŭskan, kaj multaj el ili jam fariĝis euskaldunberriak - "novaj" eŭsklingvanoj.
La regiono aperanta supre (ruĝe)ne reprezentas la realon. Se ni volus reprezenti la lokon kie oni parolas denaske la eŭskan, la teritorio estus kvinono maksimume rilate al tiu de la raporto.
La Eŭska Aŭtonoma Komunumo enhavas tri provincojn: Biskajo, Gipusko kaj Alavo. Gipusko estas la provinco kie la eŭska estas pli disvastigita. En la okcidenta duono de Biskajo, samkiel en la plej parto de Alavo, la plimulto ne parolas la eŭskan. Aliflanke, Alavo ĉirkaŭas grandan teritorion nomata Condado de Treviño apartenanta al la Kastilia Komunumo.
Pri la komunumo ĉartrajta Navaro, nur en la nordokcidenta parto la eŭska estas gepatra lingvo.
Ekzistas pluraj versioj de eŭska en diversaj zonoj, kio okazigas miskomprenojn inter la eŭskparolantoj men. En 1968 la "batua" (unuigita lingvo) estis kreita.
La eŭska elparolo
La Eŭska alfabeto havas la sekvajn literojn:
Vokaloj: A, E, I, O kaj U. Ĉiujn oni prononcas kiel esperante.
En la Zubera dialekto ekzistas plia vokalo: Ü, kiun oni elparolas kiel la franca U - ĝi estas anstataŭita de U en aliaj dialektoj.
Konsonantoj: B, D, F, G, H, J, K, L, M, N, P, R, T oni prononcas kiel esperante.
DD reprezentas moligitan D. (iom simila al hungara gy kaj rusa дь).
R oni prononcas forte antaŭ konsonanto, malforte antaŭ vokalo - povas okazi konfuzo en vortfino, kie ĝi reprezentu aŭ R aŭ RR, kiuj fakte estas du apartaj fonemoj.
S oni prononcas meze inter esperantaj S kaj Ŝ.
TS reprezentas kombinon de T kaj S.
TT reprezentas moligitan T. (iom simila al hungara ty kaj rusa ть).
TX reprezentas kombinon de T kaj X kaj prononcatas kiel esperanta Ĉ.
TZ reprezentas kombinon de T kaj Z kaj prononcatas kiel esperanta C.
X oni prononcas kiel esperanta Ŝ.
Z oni prononcas kiel (senvoĉa!) S tuj malantaŭ la dentoj. En kelkaj variantoj de la eŭska la tradicia diferenco inter S kaj Z (kaj TS kaj TZ) malaperis.
(Noto: Mankas klarigi la elparolon de TS kaj la elparolaj ŝanĝoj.)
Gramatiko
Nuntempe, granda parto el la vortokvanto estas latiniddevena. Tamen la kerno de la vortostoko restas nehindeŭropa, kion pravigas rigardo je ajna Eŭska teksto; ekzemple: bihotz "koro", buru "kapo", beltz "nigra", egun "tago", hamaika "dek unu", joan "iri", hondartza "strando", itsaso "maro", zakur "hundo", gabe "sen".
Ne ekzistas akuzativo, sed ergativasufikso-k markas la subjekton en objektohavaj frazoj: Gizona dator "La viro venas", sed Gizonak emakumea ikusten du "La viro vidas la virinon". La preferata vortordo estas subjekto objekto verbo, kaj kazojn markas sufiksoj kaj postpozicioj.
La nombrosistemo estas bazita je 20 anstataŭ 10. (Ekz.: 10 hamar, 20 hogei, 30 hogei ta hamar, 130 ehun ta hogei ta hamar). Ankaŭ la franca montras tiajn emojn pro kelta influo.
La vokalaro de la norma dialekto estas la sama kiel en Esperanto. Al la konsonantoj mankas interalie v kaj vortkomenca r: taberna "taverno", irrati "radiostacio". Konsonantkombinoj entute maloftas. Kie Esperanto distingas inter du sonoj S kaj Ŝ (kaj C kaj Ĉ), la Eŭska havas tri: Z (= antaŭdorsa-denta, tio estas, apud-denta s), S (= langopinta-alveola, ne-denta s), X (= ŝ) (kaj ankaŭ afrikatajn TZ, TS, TX). Duoblaj literoj dd, ll, ñ ("nn"), tt reprezentas palataligitajn versiojn de la respektivaj unuopaj literoj.
Substantivoj
La substantivoj uzas substantivan deklinacian sistemon havanta 16-17 (senvivaj substantivoj havas plian deklinacion) Ĉi tiu sistemo distingas nombron kaj difinitecon
Verboj
Verboj de tipo "NOR" (KIU - subjekto)
IZAN estas la unua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR"
EGON, ETORRI, IBILI, JOAN estas kelkaj el la malmultaj plene konjugacieblaj verboj
IZAN
estas
estis
mi
naiz
nintzen
vi
zara
zinen
li/ŝi/ĝi
da
zen
ni
gara
ginen
vi
zarete
zineten
ili
dira
ziren
EGON
restas
restis
mi
nago
nengoen
vi
zaude
zeunden
li/ŝi/ĝi
dago
zegoen
ni
gaude
geunden
vi
zaudete
zeundeten
ili
daude
zeuden
ETORRI
venas
venis
mi
nator
nentorren
vi
zatoz
zentozen
li/ŝi/ĝi
dator
zetorren
ni
gatoz
gentozen
vi
zatozte
zentozten
ili
datoz
zetozen
IBILI
marŝas
marŝis
mi
nabil
nenbilen
vi
zabiltza
zenbiltzan
li/ŝi/ĝi
dabil
zebilen
ni
gabiltza
genbiltzan
vi
zabiltzate
zenbiltzaten
ili
dabiltza
zebiltzan
JOAN
iras
iris
mi
noa
nindoan
vi
zoaz
zindoazen
li/ŝi/ĝi
doa
zihoan
ni
goaz
gindoazen
vi
zoazte
zindoazten
ili
doaz
zihoazen
Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)
EDUKI kaj JAKIN estas eŭskaj verboj konjugacieblaj en "NOR-NORK"
EDUKI
posedas ĝin
posedas ilin
posedis ĝin
posedis ilin
mi
daukat
dauzkat
neukan
neuzkan
vi
daukazu
dauzkazu
zeneukan
zeneuzkan
li/ŝi/ĝi
dauka
dauzka
zeukan
zeuzkan
ni
daukagu
dauzkagu
geneukan
geneuzkan
vi
daukazue
dauzkazue
zeneukaten
zeneuzkaten
ili
daukate
dauzkate
zeukaten
zeuzkaten
JAKIN
scias ĝin
scias ilin
sciis ĝin
sciis ilin
mi
dakit
dakizkit
nekien
nekizkien
vi
dakizu
dakizkizu
zenekien
zenekizkien
li/ŝi/ĝi
daki
dakizki
zekien
zekizkien
ni
dakigu
dakizkigu
genekien
genekizkien
vi
dakizue
dakizkizue
zenekiten
zenekizkiten
ili
dakite
dakizkite
zekiten
zekizkiten
Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)
UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR-NORK"
UKAN
-as min
-as vin
-as ĝin
-as nin
-as vin
-as ilin
mi
zaitut
dut
zaituztet
ditut
vi
nauzu
duzu
gaituzu
dituzu
li/ŝi/ĝi
nau
zaitu
du
gaitu
zaituzte
ditu
ni
zaitugu
dugu
zaituztegu
ditugu
vi
nauzue
duzue
gaituzue
dituzue
ili
naute
zaituzte
dute
gaituzte
zaituztete
dituzte
UKAN
-is min
-is vin
-is ĝin
-is nin
-is vin
-is ilin
mi
zintudan
nuen
zintuztedan
nituen
vi
ninduzun
zenuen
gintuzun
zenituen
li/ŝi/ĝi
ninduen
zintuen
zuen
gintuen
zintuzteen
zituen
ni
zintugun
genuen
zintuztegun
genituen
vi
ninduzuen
zenuten
gintuzuen
zenituzten
ili
ninduten
zintuzten
zuten
gintuzten
zintuzteten
zituzten
Verboj de tipo "NOR-NORI-NORK" (KIUN-AL KIU-KIU - objekto-dativo-subjekto)
UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, ankaŭ konjugaciebla en "NOR-NORI-NORK"
Artikoleto "Nova gaela numerala sistemo" de Garbhan MacAoidh aperinta en revuo Monato de Novembro 1993, sciigas nin, ke "la parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek". Ĝi krome atentigas, ke "Spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj ne keltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla".
Estas interese rimarki, ke ankaŭ la eŭska lingvo uzas tian kalkulsistemon.
Jen la numerala sistemo de la eŭska lingvo :
10
hamar
10
1
bat
11
hamaika
10, ?
2
bi
12
hamabi
10, 2
3
hiru
13
hamahiru
10, 3
4
lau
14
hamalau
10, 4
5
bost
15
hamabost
10, 5
6
sei
16
hamasei
10, 6
7
zazpi
17
hamazazpi
10, 7
8
zortzi
18
hamazortzi
10, 8
9
bederatzi
19
hemeretzi
10, 9
20
hogei
20
21
hogeita bat
20 + 1
22
hogeita bi
20 + 2
23
hogeita hiru
20 + 3
24
hogeita lau
20 + 4
25
hogeita bost
20 + 5
26
hogeita sei
20 + 6
27
hogeita zazpi
20 + 7
28
hogeita zortzi
20 + 8
29
hogeita bederatzi
20 + 9
30
hogeita hamar
20 + 10
31
hogeita hamaika
20 + 11
32
hogeita hamabi
20 + 12
33
hogeita hamahiru
20 + 13
34
hogeita hamalau
20 + 14
35
hogeita hamabost
20 + 15
36
hogeita hamasei
20 + 16
37
hogeita hamazazpi
20 + 17
38
hogeita hamazortzi
20 + 18
39
hogeita hemeretzi
20 + 19
40
berrogei
2 x 20
50
berrogeita hamar
2 x 20 + 10
60
hirurogei
3 x 20
70
hirurogeita hamar
3 x 20 + 10
80
laurogei
4 x 20
90
laurogeita hamar
4 x 20 + 10
100
ehun
100
200
berrehun
2 x 100
1000
mila
1000
(Ekzistas dialektaj variantoj, sed la principo estas ĝenerala.)
Tiu kalkulsistemo estas rimarkinde kohera. Nombroj de 11 ĝis 19 uzas radikon "hama", dek, plus aldonan ciferon, similan al tiu de la unua kolumno, krom 11, kiu ŝajne estas formita per aldono de praa formo de cifero unu. Nombroj de 20 ĝis 90 uzas radikon "hogei", kiu povas esti multiplikata per 2 ("berr" = re-), 3 kaj 4. Laŭ-necese, oni aldonas "ta hamar", "ta hamaika", "ta hamabi"... tio estas "kaj 10", "kaj 11", "kaj 12"... Tia kohereco montras lingvan stabilecon, kvazaŭ la sistemo restus senŝanĝa ekde la komenco.
Kiel antaŭ-anoncite, tia kalkulsistemo troviĝas en keltaj kaj kelkaj eŭropaj lingvoj. Kvankam la vortoj estas malsamaj, tio eble montras ian universalecon de la homa pensmaniero aŭ elturniĝemo, kiel kalkuli, kiam ankoraŭ ne ekzistis kalkuliloj kaj komputiloj.
Pro ĝia aparteco, eŭskaj vortoj estis inkluzivitaj en hispangramatikaj ĵargonoj, kiujn nomadaj laboristoj el pluraj vilaĝoj de Hispanio uzis por kaŝi siajn interparolojn kontraŭ fremduloj. Foje la vortoj ŝanĝis signifon por esti pli nerekoneblaj. Surprizas, ke tiuj vilaĝoj neniam estis en eŭsklingva lando, kaj la migrado de la laboristoj malofte atingis Eŭskion. Ekzemploj de tiaj ĵargonoj estas mingaña ( [minganja], el eŭska mihingaina, "la lango") el Fuentelsaz kaj Milmarcos (Guadalajara), mascuence ( [maskŭense], el hispanlingva vascuence, "eŭska lingvo") kaj gacería [gaseria] el Cantalejo (Segovia).
Muziko
Aŭdeblis kanto en la eŭska (euskara) dum la Eurovision minorities languages 2022[5][6].
La Eŭska Verkista Asocio (eŭske Euskal Idazleen Elkartea, akronime EIE) estis fondita en 1982, kun la celo kunigi eŭskajn verkistojn - tio estas, tiujn kiuj verkas en la eŭska. Ĝi havas sian sidejon en Donostio.
↑Pli proksime al la hispana elparolo estus baska. Pri tio rigardu ĉe Wim Jansen, Leksikografia dilemo en Esperanto: ĉu baska, eŭska aŭ vaska?; la aŭtoro cerbumas pri la historio de tiuj tri vortoj en diversaj najbaraj lingvoj kaj proponas uzadon de eŭska kaj duarange baska, sed evitindon de vaska. Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝoj 94-99.
↑Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
↑Laŭ eŭski-devena franciano Etienne de Silhouette, iom grava politikisto dum la 18-a jarcento - norm-eŭske Zuloeta:
Truarego (Zulo "truo" + -eta "ejo abunda je")