La Eŭska Verkista Asocio (eŭske Euskal Idazleen Elkartea, akronime EIE) estis fondita en 1982, kun la celo kunigi eŭskajn verkistojn - tio estas, tiujn kiuj verkas en la eŭska. Ĝi havas sian sidejon en Donostio .
Ĝi estas senprofita asocio, strukturita por defendi la profesiajn kaj moralajn rajtojn de eŭskaj verkistoj. Ĝi nuntempe havas pli ol 380 membrojn, kaj krom tio, ĝi havas ankaŭ jenajn aliajn celojn: disvastigi eŭskan literaturon en Eŭskio kaj eksterlande, koncentriĝi pri la socia projekcio de la verkista verko kaj esti aktiva aganto de Eŭska kulturo.
En 2016 ĝi havis 380 membrojn, laŭlande dividitaj jene: 157 en Gipusko, 77 en Bizkajo, 29 en Nord-Eŭskio, 24 en Navaro (Nafarroa), 20 en Alavo kaj 2 eksterlande (Granado kaj Usono).
La Asocio de Eŭskaj Verkistoj, kune kun la Galega Verkista Asocio (AELG) kaj la Kataluna Verkista Asocio (AELC), formas parton de la Galega Federacio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj