Galega Verkista Asocio

Galega Verkista Asocio
emblemo
profesia asocio
verkista organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 3-a de majo 1980 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Galega Verkista Asocio (galege Asociación de Escritores en Lingua Galega, akronime AELG) estas oficiala ento de la aŭtonoma regiono Galegio. La organizo estas formita de verkistoj de la galega lingvo. Ĝi estis fondita fare de grupo de verkistoj: Álvaro Cunqueiro, Rafael Dieste, Ánxel Fole, Ricardo Carballo Calero, Antón Avilés de Taramancos kaj aliaj [1].

AELG celebris la 1-an Kongreson de Galegaj Verkistoj en 1981 kaj partoprenas en la organizado de Galeusca- renkontiĝoj kun verkistoj el Katalunio kaj Eŭskio. Dum jaroj ĝi kontraŭstaris al la Real Academia Galega ĉar ĝi konsideris ĝin senmova institucio, kiu ne laboris por la galega kulturo. La revuo Escrita Contemporánea estas ĝia ĉefa oficiala literatura organo. Nuntempe, pli ol 360 verkistoj kaj verkistinoj estas membroj. Ĝi estas agnoskita de la Sveda Akademio prezenti oficialajn kandidatojn por la Nobelpremio pri Literaturo kaj estas parto de la Kongreso de Eŭropaj Verkistoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj