Euskara batua (la Eŭska unuigita), aŭ pli simple batua, estas normigita dialekto de la Eŭska lingvo grandskale uzata en la tuto de Eŭsklando. Ĉefe fondita sur centraj dialektoj de Gipusko kaj de Navaro, ĝi ĉerpas siajn radikojn en la klasika lapurda de la 17-a jarcento, antaŭulo de la eŭska literaturo. Ĝi estas versio de la eŭska lingvo uzata en televido, gazetaro kaj la ĉiutaga uzo. Foje la "norma eŭska" ankaŭ moke nomatas "Euskeranto",[1][2] kun klara aludo al Esperanto.
Enkonduko
Euskara batua uzas unuigitajn ortografion kaj gramatikajn regulojn, akceptitajn kiel normon de la skribita lingvo. Multnombraj eŭskoj oponas kontraŭ la deviga uzo de ununura kaj arta dialekto, tamen, ĉar la unuigita eŭska estas grandskale instruata en lernejoj, opinio komencas evoluiĝi.
En Hispanio, ĝi estas la kun-oficiala lingvo, kun la kastilia (hispana), de la Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj de la Navara Forua Komunumo. En Francio, ĝi havas neniun leĝan statuson, la sola lingvo agnoskita de la konstitucio estas la franca. Ĝi tamen estas instruata en francaj lernejoj kaj universitatoj, kiuj eĉ atribuas diplomojn ebligantajn al instruistoj de nacia instruado, pagitaj de la ŝtato, doni kursojn de la eŭska lingvo[3]. Ĝi tiel ĝuas faktan agnoskon.
Historio
La unuigo de la lingvo estis kondukita de Euskaltzaindia (Akademio de la Eŭska Lingvo). Dum jarcentoj, la eŭska suferinte fortan premon ambaŭflanke de Pireneoj, fare de la hispana kaj franca lingvoj, kaj eĉ riskinte formorton sub la frankisma diktaturo, la Akademio sentis la neceson krei unuigitan lingvon, por ke ĝi havu pli bonajn ŝancojn pluvivi.
Debatoj kiujn naskis tiu aro da reguloj (1968 - 1976) ne malebligis al unuigita eŭska esti pli kaj pli uzata en instruado, amasmedioj kaj administracio (1976 - 1983), en la kunteksto de naskiĝo de regiona registaro (Euskadi, 1979; prilaboro de la Ĉarto de Navara Forua Komunumo, 1982).
Tiu unuigo nedubeble ebligis doni novan spronon al lingvo preskaŭ formortinta. Tamen, tiu dinamismo nur povas okazi koste de la ceteraj dialektaj formoj, kies intergeneracia transmisio preskaŭ ne plu estas certigata.
Fonologio
Vokaloj
antaŭ
centra
malantaŭ
malvasta
i
u
mezvasta
e
o
vasta
a
Konsonantoj
labialoj
lamin-
dentaloj
apiko-
alveolaroj
postalv./
palataloj
velaroj
glotalo
nazaloj
m
n
ɲ
plozivoj
p b
t d
c ɟ
k g
afrikatoj
frikativoj
f
s̻
s̺
ʃ
(h)
trilo
r
frapeto
ɾ
alproksimanto
j~ʝ~x
laterala
alproksimanto
l
ʎ
/h/ ne ekzistas en ĉiuj dialektoj de la eŭska. En Euskara Batua oni ne prononcu la /h/, sed oni skribu ĝin. Ekzemple: "hori behar dut" (mi bezonas tion) /oɾi βe.'ar ðut/
Eŭskaj dialektoj
La 7 sekvaj dialektoj, parolataj en diversaj eŭskaj regionoj en Hispanio kaj Francio, estas « naturaj » dialektoj kiuj utilis kiel bazo al euskara batua. Ĉefe uzataj en la regionoj kiuj donis al ili siajn nomojn, ili havis multajn lingvajn similecojn. La ekzisto de dialektoj pruvas la longdaŭron de lingvo tra jarcentoj. La akvitana estis eŭska dialekto kiu malaperis profite al la gaskona, en la regiono Akvitanio kaj la sud-okcidenta parto de Sudo-Pireneoj.