Beiuș - jen rumane, prononco [BEjuŝ], hungare Belényes [BEle:njeŝ], germane Weißschloß [VAJSŝlos] aŭ Bins[1] respektive Binsch - estas urbo kaj municipo en Rumanio sur la dekstra bordo de la rivero Körös (pli ekzakte ĝia branĉo Crișul Negru, Fekete-Körös respektive Schwarze Kreisch), sud-oriente de Oradea (Nagyvárad, Großwardein, Veľký Varadín).
Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 4 223 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 11 923 (90 % rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 9 745 loĝantoj sur areo de 24,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 398 loĝantoj/km².
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Bihar). Ekde 1828 ĝi havis gimnazion en la rumana lingvo.
Renomaj personoj
- István Antal (n. 15-a de junio 1936): kontrabasisto, ĥorkapelestro.
- László Benedek (5-a de septembro 1887 – Kitzbühel, 6-a de septembro 1945): psikiatro, neŭrologiisto, universitata profesoro.
- János Bottyán (23-a de oktobro 1911 – Budapest, 22-a de januaro 1984): reformita pastro, redaktoro
- Lucia Cosma (13-a de septembro 1875 – Sibiu, 11-a de junio 1972): operkantistino (soprano).
- Kálmán Csákabonyi (Belényes, 15-a de aŭgusto 1902 – Pécs, 27-a de majo 1970): arkivisto.
- Jenő Halmi, pli juna (18-a de novembro 1905 – ?): aktoro, direktoro.
- András Kiss (n. 17-a de aprilo 1938): kuracisto, memuaristo
- Károly Mártonffy (16-a de septembro 1890 – Budapest, 22-a de majo 1979): juristo, universitata profesoro.
- János Miklós (*Episcopia Bihorului, 11-a de majo 1949): grafikisto.
- Anna Ilona Marossy (*12-a de marto 1931): muzeologino en Oradea.
- Edith Mayer (*15-a de oktobro 1910 – ): pentristino, grafikistino.
- Anna Pánti (13-a de septembro 1960): kantistino (koloratursoprano)
- István Pathai, hungara kalvinana episkopo mortis supozeble en la iama Belényes
- Béla Szokolay (1891-1959), instruisto, pupteatra fakulo, verkisto
- Gábor Vágó (19-a de aŭgusto 1894 - Segedo, 1968) skulptisto, metalartisto
Fonto
Referencoj
Eksteraj ligiloj