Vladimir Aleksandroviĉ Albickij (Владимир Александрович Альбицкий ; naskiĝis la 16-an de junio 1891 en Kiŝinevo, mortis la 15-an de junio 1952) estis rusa astronomo
Li ricevis sian diplomon en la Moskva Ŝtata Universitato en 1916.
Li dungiĝis en la observatorio de Odesa en 1915 kaj en la Simeiza observatorio de
Krimeo en 1922 kie laboris kun Grigorij Abramoviĉ Ŝajn kaj Grigorij Neujmin.
Li ĉefe studis la radialajn rapidojn de steloj. Kun G. A. Ŝajn, li
katalogis la radialajn rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj kaj malkovris la stelon
HD 161817, kiu havas plej grandan radialan rapidon nun konatan[1]
(361 km/s).
Li malkovris 10 asteroidojn. Li estas konata de la Minor Planet Center sub la
nomoj "W. A. Albizkij", "Albitzky" aŭ "V. Albitskij".
La asteroido 1783 Albitskij[2]
estis tiel nomata en lia honoro.
Noto kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj