Vissarion Ŝebalin

Vissarion Ŝebalin
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1902 (1902-05-29)
en Omsk, Akmolinsk Oblast (Russian Empire),  Rusia Imperio
Morto 28-an de majo 1963 (1963-05-28) (60-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Gnessin Russian Academy of Music (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Vissarion Ŝebalin
Okupo
Okupo komponisto
dirigento
muzikinstruisto
profesoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vissarion Jakovleviĉ ŜEBALIN (ruse Виссарио́н Я́ковлевич Шебали́н, naskiĝis la 11-an de junio 1902 en Omsk, mortis la 29-an de majo 1963) estis soveta komponisto.

Ŝebalin naskiĝis en Omsk; liaj gepatroj estis lernejaj instruistoj. Li studis muzikon en la omska kolegio. Poste, laŭ la propono de lia profesoro, Ŝebalin veturis al Moskvo por montri siajn unuajn komponaĵojn al Nikolaj Mjakovskij.

En 1928 Ŝebalin gradiĝis en la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio; lia diploma verko estis la Unua Simfonio. Gradiĝinte el la Konservatorio, Ŝebalin iĝis profesoro tie. Li instruis, interalie, Karen Ĥaĉaturjan, Aleksandra Paĥmutova, kaj Edison Denisov. La komponisto estis bona amiko de Dmitri Ŝostakoviĉ, kiu dediĉis sian duan arĉkvarteton al li.

La verkaro de Ŝebalin estis diversa: li interalie komponis multajn arĉajn kvartetojn, simfoniojn, ĥorverkaĵojn, kaj operojn.

En 1953 kaj 1959 Ŝebalinon atakis apopleksioj; post la dua li akiris afazion. La komponisto fine mortis en 1963 pro tria atako. Kelkaj monatoj antaŭ tio li finis sian kvinan simfonion, kiun Ŝostakoviĉ priskribis kiel "brila, krea komponaĵo, plenigita per la plej altaj emocioj optimistaj kaj vivplenaj."

Ŝebalin estis enterigita en la Novodeviĉij tombejo, apud la tomboj de liaj profesoroj kaj kolegoj.

Eksteraj ligiloj