La loĝanto nomiĝas villarteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 858 loĝantoj kaj la denseco estas de 33,93 loĝ/km².
Situo
Villarta estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 757 m; je 101 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25,29 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°26′47″N 1°38′40″Ok. Estas vilaĝo situanta sudoriente de Cuenca, inter la vilaĝoj Villalpardo, Iniesta kaj El Herrumblar kaj la domaro Alcahozo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 858, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villarta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villarta kie oni falis al la nunaj 858.