La loĝanto nomiĝas Ledañeses. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 664 loĝantoj kaj la denseco estas de 27,87 loĝ/km².
Situo
Ledaña estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 725 m; je 110 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 59,70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°21′21″N 1°42′58″Ok.
Post la Hispana Enlanda Milito kaj ties postmilito la loĝantaro falis el pinto de 3,299 loĝantoj en 1950 al nuna malpli ol 2,000, tio estis oni perdis pli ol 1,000 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj same ĉe Ledaña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Ledaña kie oni falis al la nunaj 3,299.
Agrikulturo, ĉefe vitaro, cerealoj, kaj malpli migdalarboj, kaj brutobredado tradicie de ŝafoj, kaj lastatempe ankaŭ de kokoj kaj porkoj. Servoj kaj loĝejoj. Ioma industrio de safrano kaj olivoleo, kaj lastatempe de fungoj en klimatizitaj instalaĵoj.