La loĝanto nomiĝas Hinojoseño. La censita populacio en 2013 estis de 940 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,25 loĝ/km².
Situo
Los Hinojosos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 768 m; je 96 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 130 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 113.95 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′15″N 2°49′33″Ok.
Historio
Konfliktoj de epoko de feŭdismo kaj agado de la Ordeno de Santiago, kies kruco aperas en la blazono, rezultis en stranga duonigo de la vilaĝo en 1232, ĉar ĝi estis konstruita ambaŭflanke de iama vojo, kiel Hinojoso de la Orden (de la Ordeno) kaj Hinojoso del Marquesado (de la Markizo), kies loĝantoj eĉ devis kundividi la uzadon de la centra puto, dividita de lima ŝtono. Tio rezultis en iama konkurenco kaj rivaleco inter la loĝantoj de ambaŭ duonoj de la vilaĝo kaj eĉ en relativa endogamio.
Dum la 14a jarcento la vilaĝo suferis konstantajn konfliktojn inter senjorlandoj.
Ekonomio
Agrikulturo (kikeroj, ajloj, lentoj, vino, olivoleo, cerealoj), ĉasado kaj brutobredado (fromaĝoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.