La loĝanto nomiĝas hiteño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 166 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,03 loĝ/km².
Situo
El Hito estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 871 m. La areo de ties teritorio estas de 41.22 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°50′41″N 2°43′22″O.
Geografio
Estas lageto elstara pro biodiverseco (gruoj, anasoj, fulikoj) kaj pro kunhavo kun la najbara municipo Montalbo. Estas prerioj de Puccinellia fasciculata kaj Salicornia ramosissima, Frankenia laevis, Aelinopus litoralis, junkejoj de Schoenus nigricans kaj Scirpus maritimus, krom Lygeum spartum. Estas eĉ endemio en tiu lageto nome Limonium soboliferum. La areo estas protektita ekde 1981 de UNESCO kiel Rezervejo de la Biosfero.
Historio
Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Hito, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe El Hito kie oni falis al la nunaj 166.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.