Velké Kunětice estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta norde de urbo Jeseník, apud ŝtatlimo kun Pollando, ĝis la jaro 1945 kun Germanio. Vivas ĉi tie 528 loĝantoj (2024). La vilaĝo tiriĝas de sudo al nordo ĉirkaŭ lokaj komunikaĵoj, kiuj kondukas de Písečná tra Supíkovice al la ŝtata limo, kie trahakas ilin preskaŭ en perpendikulara direkto ŝoseo el Mikulovice ĝis Vidnava. Vilaĝeto Strachovičky situas apud la ŝoseo sudokcidente, sed vilaĝeto Františkov sudoriente de Velké Kunětice; hodiaŭ restis el ĝi nur kelke da domoj. La katastro kun areo 981 ha en la norda parto apud la ŝtatlimo malrapide kliniĝas en ebenaĵon laŭlonge laŭ rivero Nisa, sed en ties sudan parton kondukas lastaj nordaj deklivoj de terlango de Riĥleba montaro, la t.n. Sokola montodorso inter Jeseník kaj Žulová.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec-Nová Ves, Stará Červená Voda, Mikulovice kaj Supíkovice.
La nomo
Prefere la germana nomo Kunzendorf sufloras, ke temis devene verŝajne pri vilaĝo de Kunzen, sed verŝajna estas ankaŭ kunigo kun la ĉeĥa persona nomo Kuňata. Atributo Velké (Gross) (Granda) komenciĝis uzi por apartigo de vilaĝo Suché Kunětice (hodiaŭ Konradów en Pollando), precipe post divido de Silezio en la jaro 1742. La tuta vilaĝo estis en la jaro 1976 aligita al Supíkovice, sed en 1990 ĝi denove memstariĝis.
Historio
Kunětice unuafoje ja aperas en dokumento el la jaro 1284, sed ĝi estis fondita tute evidente ja multe pli baldaŭ. La vilaĝo tiutempe apartenis al vroclava episkopujo kaj ĝi estis proporcie granda. Fine de la 15-a jarcento ĉi tie estis minejoj por kalkŝtono kaj en la ĉirkaŭaĵo estis evidente minita fererco. Komence de la 17-a jarcento servutuloj ekribelis kontraŭ neeltenebla plialtigo de laborego kaj ilia gvidanto Fabian Tunkel estis en la jaro 1608 ekzekutita en Nisa. Dum la tridekjara milito estis la vilaĝo tre dezertigita.
Post nuligo de la servuteco Velké Kunětice venis en agadecon de hetmanujo kaj ankaŭ distrikta juĝejo en Frývaldov. La antaŭa bieno kun areo 240 ha per diversaj vendoj plimalgrandiĝis kaj fine restis propre nur korto, kiu ne subigis al unua parcela reformo en Ĉeĥoslovakio post la jaro 1918. Sed la plej grandan signifon havis tiu fakto, ke ekde fino de la 19-a jarcento kaj precipe de komence de la 20-a jarcento la vilaĝo kreis nordan, tre gravan randon de regiono de granita kaj marmora industrio. Ĉi tiea kalkŝtona produktado male iom post iom pereis.
Pluaj sortoj
Pluaj sortoj de Velké Kunětice en la nova tempo kongruis kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ankaŭ ĉi tie dum la unua respubliko havis unue plej multe da favoruloj germanaj kristanaj socialoj kaj pli poste henleinanoj. El la unuaj monatoj de la jaro 1945 restis en loka tombejo amasa tombo de sovetaj militkaptitoj el la t.n. marŝoj de morto.
Post 1945
Post la jaro 1945 devene granda vilaĝo iom post iom ŝanĝiĝis en malgrandan apude situantan vilaĝon. La antaŭa fama ŝtonindustrio iom post pereis. En 1974 Velké Kunětice fariĝis sidejo de integra komplekso, en kiun enpaŝis propre ĉiuj agrikulturaj kooperativoj en la valo de rivero Bělá norde de Jeseník, respektive Česká Ves, do ĝi mastrumis sur 3714 ha da grundo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 181 |
---|
1880 | 1 307 |
---|
1890 | 1 282 |
---|
1900 | 1 344 |
---|
1910 | 1 421 |
---|
1921 | 1 293 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 448 |
---|
1950 | 635 |
---|
1961 | 639 |
---|
1970 | 655 |
---|
1980 | 609 |
---|
1991 | 574 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 653 |
---|
2011 | 566 |
---|
2014 | 580 |
---|
2016 | 572 |
---|
2017 | 559 |
---|
2018 | 562 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 559 |
---|
2020 | 545 |
---|
2021 | 488 |
---|
2022 | 520 |
---|
2023 | 515 |
---|
2024 | 528 |
---|
Naskiĝintoj
Partoj de municipo Velké Kunětice (1) |
---|
|
|