Post tio, kiam olomouca episkopo Bruno el Schauenburg fondis en la jaro 1256 burgon Mírov, la densa ĉirkaŭa loĝiĝo plinombriĝis kaj akiris signifon. En la paso de tempo ĉi tie estiĝis urbeto kaj sidejo de administrado de nordaj teritorioj de la olomouca ĉefdiocezo. Krom aliaj ĉi tie okazis ankaŭ ekleziaj juĝoj kaj ĉe ili establita ankaŭ malgranda arestejo. Iom post iom la soldata signifo de la burgo falis, dum husanaj militoj ĝi ankoraŭ rezistis al provo de husanoj pri konkero, sed dum la tridekjara milito forbruligis ĝin svedoj (necesas aldoni, ke ili ne konkeris la burgon per atakoj, sed pro malsatigo). Samtempe ankaŭ la urbeto estis prirabita kun ĝi, kiu falis en nivelon de mezproksima vilaĝo. Samtempe kun falo de la soldata funkcio de la burgo ĝi estis senĉese pli kaj pli uzata kiel malliberejo, ekde la fino de la tridekjara milito tio estis ties ĉefa funkcio. Nuntempe la arestejo, kie estas malliberigataj la plej danĝeraj arestitoj de Ĉeĥio, estas fonto de plejparta fameco. Dum Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj komunisma diktaturo ĉi tie estis malliberigataj politikaj arestitoj, el kiuj vico mortis pro kruela traktado kaj rifuzado de kuracista zorgo. En la jaro 2000 fuĝis el Mírov Jiří Kajínek, nuntempe eble la plej fama arestito en Ĉeĥio.