Uničov estas urbo en Ĉeĥio kun 11 151 loĝantoj (2024), situanta en norda Moravio, en norda parto de regiono, kies nomo estas Hanakio, 8 km de urbo Litovel.
Kiel reĝan ministan urbon fondis ĝin en la jaro 1213 moravia markgrafo Vladislav Jindřich, frato de reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Ĝi estis centro de regiono kaj ĝi estis forte fortikigita per ŝtonaj remparoj, parte konservintaj (duonronda bastiono), kun kvar pordegoj, el kiuj konserviĝis Medecká-pordego kaj pli juna Vodní-pordego. Vane la urbon konkeris tataroj kaj pli malfrue Matiaso la 1-a Korvino, sed sukcesis en sieĝado prusia soldataro en la jaro 1742. Bazplano de la urbo estas ronda kun placo kaj urbodomo, kiu estis neniigita de svedoj kaj en la jaro 1891 ĝi estis renovigita, kun 45 m alta turo. Dominaĵo estas trinava preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario (1330–1341) kun alkonstruita baroka kapelo (1713).
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
7 299
1880
7 621
1890
7 629
1900
7 719
1910
7 740
1921
7 262
Jaro
Loĝantoj
1930
7 480
1950
5 764
1961
9 072
1970
11 321
1980
12 270
1991
12 831
Jaro
Loĝantoj
2001
12 466
2014
11 628
2016
11 579
2017
11 479
2018
11 396
2019
11 396
Jaro
Loĝantoj
2020
11 335
2021
10 964
2022
11 066
2023
11 122
2024
11 151
Partoj de urbo
Uničov krom la propra urbo dividiĝas en pluaj ok partoj:
En la jaroj 1974–1990 konsisto de la urbo estis ankaŭ municipo Želechovice.
Industrio
En la urbo estas maŝinindustrio kaj nutraĵindustrio, en pasinteco oni minis okcidente de Uničov ferercon.
Eventoj
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Uničov.
Transporto
Tra Uničov gvidas enelektrizita fervoja linio numero 290 de Olomouc al Šumperk.