Vidnava (germane Weidenau, pole Widnawa) estas urbo troviĝanta en norda parto de distrikto Jeseník en Ĉeĥio. Nordo kaj oriento de la urbo kreas ŝtatlimon kun Pollando, okcidente ĝi najbaras kun vilaĝo Velká Kraš. La urbo konsistas el la loka parto Vidnava kaj la loka parto Krasov. En 2024 la urbo havis 1 194 loĝantojn. La estiĝo de la urbo datiĝas en la komencon de la dua duono de la 13-a jarcento, la unua skribmencio estas el 1291. Laŭ la urbo nomiĝas Vidnava malaltebenaĵo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velká Kraš kaj Stará Červená Voda.
Historio
Ŝtonepoko
Vidnava havas riĉan kaj movitan historion. La unuaj signoj de enloĝigo estas dokumentitaj jam en frua ŝtonepoko, pri kio atestas trovitaĵoj de iloj el fajro-ŝtonoj. La unua skribmencio pri urbo, fondita sur regula aksa bazplano, devenas el la jaro 1291. Jam tiam Vidnava estis signifa administra centrejo de regiono kaj centrejo de metia produktado.
La estiĝo de la nomo de vilaĝo
Nomo Wydna, Vidna apartenis al rivereto, sur kiu estis fondita la samnomata urbo. Ĝi estas derivata de slava radiko vid-, kiu estas ankaŭ en verbo vidět (vidi). Wydna markis puran akvon, en kiu ĉio estas videbla. Germanaj almigrintoj plilongigis -i kaj fine de la 14-a jarcento ili ŝanĝis en diftongon -ei. La finaĵo -au estis aldonita al la nomo analogie laŭ nomoj kiel Schónau logante pli poste al interpretado, Weidenau estas kunmetita el Weide (saliko) kaj Aue (herbejo). Tiu ĉi erara interpretaĵo venis ankaŭ en urban blazonon. La ĉeĥa nomo Vidnava apogas sin je latinigita formo el fino de la 13-a jarcento.
Mezepoko
La promesigan evoluon de la urbo, en kiu prosperis komerco kaj metioj, interrompis en la 14-a jarcento husanaj militiroj kontraŭ ilia plej granda kontraŭulo - episkopo el Vroclavo. En 1428 la urbo estis konkerita de husanoj kaj forbruligita. a falo de la urbo daŭris ĝis komenco de la 16-a jarcento, kiam ĝi iom post iom komencis leviĝi el la antaŭaj plagoj. Okazis ekfloro de metia produktado, la urbo akiris rajton por kuiri bieron por la vasta ĉirkaŭaĵo (1529).
La florantan urbon trafis en la jaro 1574 katastrofa incendio, kiu, krom preĝejo, paroĥejo kaj lernejo, situantaj iom flanke de la urba kerno, forbruligis la tutan urbon. Dum la tridekjara milito la urbo estis kelkfoje okupita de svedoj, evitis al ĝi eĉ ne epidemio de variolo kaj pesto. Profunden en la historion de la Vidnava trafis ankaŭ militaj kaj politikaj eventoj ĉirkaŭ du militoj je Silezio en la jaroj 1741 - 1745. Per vroclava paco estis destinitaj novaj limoj de Silezio, kiuj senpere tuŝis ankaŭ Vidnavon farigante el ĝi limregionan urbon, fortranĉita de riĉaj vilaĝoj situantaj oriente de ĝi.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 854 |
---|
1880 | 2 106 |
---|
1890 | 2 146 |
---|
1900 | 2 096 |
---|
1910 | 2 151 |
---|
1921 | 2 286 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 186 |
---|
1950 | 1 301 |
---|
1961 | 1 500 |
---|
1970 | 1 481 |
---|
1980 | 1 544 |
---|
1991 | 1 525 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 424 |
---|
2014 | 1 311 |
---|
2016 | 1 283 |
---|
2017 | 1 273 |
---|
2018 | 1 291 |
---|
2019 | 1 282 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 266 |
---|
2021 | 1 159 |
---|
2022 | 1 198 |
---|
2023 | 1 195 |
---|
2024 | 1 194 |
---|
Memorindaĵoj
Al la plej signifaj historiaj memorindaĵoj de la urbo apartenas konstruaĵo de kastelo kun renesanca arkitekturo el duono de la 16-a jarcento kun konservitaj volboj kaj multnombraj arkitektonaj detaloj.
Rilataj artikoloj
Pluaj fotoj
Partoj de urbo Vidnava (1) |
---|
|
|