|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Líšnice
|
Líšnice (germane Lexen) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 425 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mohelnice, Pavlov, Loštice kaj Mírov.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1348.
En la jaro 1936 konstruis en la municipo ligo de militaj veteranoj monumenton al falintoj el la unua mondmilito kaj la 10-an de oktobro 1938, je nuraj du jaroj pli poste, enpaŝis ĝis Líšnice la germana armeo. La jaroj 1939 komencis loka kronikisto per enskribo "Heil Hitler!".
Forŝovo de germanoj komencis unu jaron post finigo de la dua mondmilito. Líšnicon enloĝigis homoj el nordmoraviaj municipoj kaj repatrigantoj el Volinio.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 696 |
---|
1880 | 694 |
---|
1890 | 664 |
---|
1900 | 671 |
---|
1910 | 632 |
---|
1921 | 602 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 595 |
---|
1950 | 375 |
---|
1961 | 389 |
---|
1970 | 339 |
---|
1980 | 304 |
---|
1991 | 276 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 275 |
---|
2014 | 327 |
---|
2016 | 341 |
---|
2017 | 343 |
---|
2018 | 355 |
---|
2019 | 369 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 395 |
---|
2021 | 380 |
---|
2022 | 400 |
---|
2023 | 422 |
---|
2024 | 425 |
---|
Partoj de municipo
Memorindaĵoj
- Restaĵoj de mezepoka burgejo (burgo) Líšnice – en arbaro super la municipo; la burgejo menciata en la jaro 1348
- Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj en Vyšehorky
- Monumento al viktimoj en Vyšehorky
- Ŝtona kruco inter municipoj Líšnice kaj Vyšehorky el la jaro 1884.
- Kapeleto (ĉe domo n-ro 72 apud ŝoseo en komenco de la municipo) – eta popola arkitekturo el duono de la 19-a jarcento
- Mejloŝtonoj (du, antaŭ la vilaĝo kaj malantaŭ la vilaĝo) – pruvo de la devena historia markigo de vojoj el duono de la 19-a jarcento
Pluaj fotoj
-
Gastejo kaj municipa ofico
-
Ŝtona kolono de sankta Vladimiro
-
Remparoj de eksa burgejo Líšnice
-
Ŝtona kruco inter municipoj Líšnice kaj Vyšehorky el la jaro 1884
-
Kruco en la vilaĝplaco kun germanlingva
kronogramo
-
Niĉa kapeleto
-
Historia mejloŝtono apud ŝoseo ĝis Loštice
-
Suba fiŝlago en Líšnice
Partoj de municipo Líšnice (2) |
---|
|
|