Raymond Smith DUGAN (naskiĝis la 30-an de majo 1878 en Montague, mortis la 31-an de aŭgusto 1940 en Bryn Mawr) estis usona astronomo, ricevinte diplomon de la Amherst College en Masaĉuseco en 1899, li iris dum tri jaroj en Libano (1899 - 1902), instrui pri matematiko kaj astronomio en la "Syrian Protestant College" de Bejruto.
En 1902 li pluigis sian lernadon en Germanio, en la "Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl" (Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl) de la Universitato de Hajdelbergo,
kiu tiam estis grava centro de esploro pri asteroidoj estrita de Max Wolf.
Dum sia restado en Hejdelbergo li malkovris 16 asteroidojn inter kiuj la tre grandan 511 Davida.
En 1905 Li prezentis sian doktorecan disertaĵon[1] en la Observatorio de Hejdelbergo kaj reiris Usonon.
En 1905, li estis instruisto en la Universitato Princeton, helpanto profesoro en 1908 kaj profesoro ekde 1920. Li edzinigis Annette Rumford en 1909.
Kun Henry Norris Russell kaj John Quincy Stewart li kun-verkis en 1927 gravan verkon en du volumoj :Astronomy: A Revision of Young’s Manual of Astronomy (Ginn & Co., Boston, 1926-27, 1938, 1945) (Revizio de la Lernlibro pri astronomio de Young). La unua volumo estas : The Solar System (la Sunsistemo); la dua : Astrophysics and Stellar Astronomy (Astrofiziko kaj Stela Astronomio).
Honoroj
En lia honoro, oni donis lian nomon al:
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj