Pavlo TIĈINA (ukraine Павло Тичина; naskiĝis en 1891; mortis en 1967) estis ukraina poeto, publicisto, tradukisto, akademiano kaj ŝtata aganto de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.
Tiĉina, unu el la plej gravaj ukrainaj verkistoj de la 20-a jarcento, estas noviginto de la poezia formo en la ukraina lingvo[1]. Li laboris kiel estro de Verĥovna Rada de USSR en du oficperiodoj (1953–1959), deputito de Verĥovna Rada de USSR de la 1-a kaj la 7-a oficperiodo; ministro de edukado (1943–1948); akademiano de Scienca Akademio de USSR (1929). Membro-korespondanto de Bulgara Scienca Akademio (1947); gajninto de Stalin-premio (1941) kaj Ŝevĉenka ŝtata premio (1962).
Fininte teologian seminarion en Ĉernihivo (1913) kaj veninte al Kievo, li tuj ekbrilis kiel delikata lirikisto - reprezentanto de ukraina simbolismo - per la poemaro "La sunaj klarnetoj" (1918) kaj sekvantaj 2-3 libroj. Sed post la apero de la poemo "Partio gvidas" (1933) kaj de la samtitola poemaro (1934), verkinte odon al Stalino, li fariĝis ĉefa poeto de stalinismo en la ukraina.