Rimarkigo: Laŭ la rusa kalendaro li naskiĝis en 1864, kiel oni povas legi en diversaj enciklopedioj.
Ekde 1912 membro de la rusa, poste sovetia akademio de sciencoj. Li verkis sciencajn verkojn pri la kaŭkazaj lingvoj, kaŭkaza etnografio, pri la arkeologio kaj historio.
Sed li bedaŭrinde famiĝis pro pluraj malsciencaj lingvoteorioj, ekzemple, ke el kvar elementoj sal, ber, jon, roŝ evoluis esprimoj de ĉiuj lingvoj.
En 1924 li provis apliki la marksisman filozofion al lingvistiko asertante, ke la lingvo havas klasan karakteron, ke ekzistas lingvoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Li estis eltrovinto de la jafetida lingvoteorio (v. Revolucio en la Lingvoscienco), kiu longe estis konsiderata kiel sola „marksisma lingvoscienco" kaj tiel ĝi blokis disvolviĝon de la lingvistiko en Sovetio. Stalin mem devis rifuzi la teorion en 1950 por ebligi novan pensadon pri la lingvoj. La marrismo faris grandan damaĝon ankaŭ pro tio, ke ĝi politike subpremis ĉiun diferencan opinion.
Verkoj
Jazyk i myŝlenije - Lingvo kaj pensado(Moskvo, 1934)
Armjanskaja kul’tura: jeje korni i doistoričeskije svjazi po dannym jazykoznanija
Kavkazskij kul’turnyj mir i Armenija = Kovkasean mğakuthajin ağharer k Hajasphanr - Kaŭkaza mondo kultura kaj Armenio