La germanakuirarto varias multe el regiono al alia de la teritorio kaj estas tre influita de la kultura kaj socia medioj, ekzemple, la regionoj de la sudo de Bavario kaj Ŝvabio kunhavas multe stilojn kaj tipajn pladojn kun la najbaroj kaj svisaj kaj aŭstriaj. En la okcidento la influoj el la franca kuirarto estas sufiĉe pli markitaj kaj montras reciprokajn influojn pri vinproduktado kun tiu lando, dum la regionoj de la oriento montras influojn el la landoj de Orienta Eŭropo kaj tiuj de la nordo kun la nederlanda kuirarto, ĉefe ĉe la marbordaj zonoj en kiuj troveblas abundo de pladoj el fiŝaĵo, kaj krome estas multaj elementoj komune kun la skandinavia kuirarto.
Plia branĉo estas dolĉaĵoj: En Germanio ekzistas multaj konataj markoj de ĉokoladoj eksportataj en aliajn landojn, kaj same forte internacie konatiĝis ekzemple la gumursoj origine produktitaj en la firmao Haribo de Bonno. Ekzemploj de pliaj tipe germaniaj dolĉaĵoj estas marcipano (origine el la hansa urboLubeko), aŭ specifaj formoj de spickuko, mielkukoj kaj spekulaco.