La nuna spickuko devenas el Ĉinio: la mi-kong («pano kun mielo») estis pano de tritiko kun mielo kuirita en forno.
Ĝi estis konata ekde la 10-a jarcento.
En la 13-a jarcento, fontoj klarigas ke li estas parto de la manĝaĵoj de la milittrupoj de Ĝingis-Ĥano.
Okcidentaj eŭropanoj malkovris ĝin dum Mezepoko, dum la krucmilitoj apud arabaj loĝantaroj.
En Eŭropo, ĝi fariĝis kuko kiu kompletigis la gastronomian famiĝon de pluraj urboj kiel Dijon aŭ Reims en Francio.
En la landoj celebrantaj Sankta Nikolaon, la spickuko estas festa kuko, kaj kukistoj faras ĝin diversmaniere.
Tiaj kukoj, konataj anglalingve kiel gingerbread, estas pli malmolaj kaj kompaktaj ol la francaj konataj kiel pain d'épices.
Anekdotoj
En Francio, dum la dua duono de la 20-a jarcento, la urso de reklamo Prosper, asertis la reklamon de firmao de spickukoj, la fama kanzono estis «Prosper, jup la bum! Li estas la reĝo de la spickukoj …» (france: «Prosper, youp la boum! C'est le roi du pain d'épices …»).
Recepto
Tempo de preparado : 15 min
Tempo de kuiro : 30-35 min
por 6-8 personoj
Ingrediencoj
250 g da mielo (kun forta gusto, de eriko ekzemple)