Li estas sanktulo konata ĉefe laŭ legendoj, kvankam historiaj esploroj pruvas, ke li devenis de Malgrand-Azio kaj mortis kiel martiro dum la regado de romia imperiestroDecio, persekutanta kristanojn. Kiam Kristoforo vizitis Likion, li tie konsolis la kristanojn, kiuj estis martirigitaj. Li estis alportita antaŭ la loka reĝo, kaj rifuzis fari oferojn al la paganaj dioj. La reĝo provis gajni lin per riĉaĵo kaj sendante du belajn virinojn por tenti lin. Kristoforo konvertis la virinojn al kristanismo, ĉar li jam konvertis centojn en la urbo. La reĝo ordonis mortigi lin. Post pluraj malsukcesaj provoj, Kristoforo estis senkapigita[1].
Laŭ laikaj rakontoj Kristoforo estis giganto: kvar metrojn alta kaj eksterordinare forta. Danke al tio li transportis pilgrimojn tra rivero. Sur popularaj portretoj estas bildigata kun infano sur la ŝultro. Laŭ legendo li enprofundiĝis en fundon de rivero sub pezo de infano. Tiam estis la Infano Jesuo kiu diris: Vi surportas la tutan mondon, ĉar mi estas tiu, al kiu vi servas helpante al aliaj.
Kulto
La kulto de la sanktulo disvolviĝis fine de la 5-a jarcento.
Liturgia rememoro en katolikismo estas celebrata la 25-an de julio. Dum la tago de Sankta Kristoforo en multaj paroĥejoj oni konsekras veturilojn. En la pola eklezio samtage estas la Tago de Bona Ŝoforo ligita kun la Semajno de Sankta Kristoforo.
Ortodoksa eklezio rememoras lin 9/22 de majo, t.e. la 22-an de majo laŭ gregoria kalendaro.