John Cage

John Cage
Persona informo
John Cage
Naskiĝo 5-an de septembro 1912 (1912-09-05)
en Good Samaritan Hospital
Morto 12-an de aŭgusto 1992 (1992-08-12) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Zeno vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Los-Anĝelesa Liceo (–1928) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo John Cage
Familio
Patrino Crete Cage (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Xenia Cage (en) Traduki (1935–1945) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Merce Cunningham (dekjaro de 1940–1992) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Cage, Jr., John Milton vd
Okupo komponisto
muzika teoriisto
pentristo
ilustristo
desegnisto
fungosciencisto
filozofo
universitata instruisto
muzikologo
verkisto
poeto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en EŭropoNov-Jorko vd
Aktiva dum 1938–1992 vd
Verkado
Verkoj La Danĝera Nokto ❦
Du² ❦
In the Name of the Holocaust ❦
Bacchanale ❦
4′33″ ❦
Sonatoj kaj Interludoj ❦
ORGENO²/TMRLE (Tiel malrapide kiel eble) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Milton CAGE (naskiĝis la 5-an de septembro 1912, mortis la 12-an de aŭgusto 1992) estis eksperimenta muzika komponisto kaj verkisto, eble plej konata (aŭ eble fifama) pro sia verko 4′ 33″, ofte priskribata (iom erare) kiel kvar kaj duona minutoj da silento. Li estis frua verkisto de tio, kion li nomis ŝanca muziko (kaj kion aliaj decidis nomi aleatora muziko), muziko, kie kelkajn elementojn oni lasas al hazardo; li estas ankaŭ bone konata pro sia nenorma uzado de instrumentoj kaj sia pionira esplorado de elektronika muziko.

Cage estis amatora fungologo kaj kolektanto de fungoj.

Fruaj vivo kaj verko

Cage naskiĝis en Los-Anĝeleso en Kalifornio. Lia patro estis iom originala inventisto de plejparte senutilaj aparatoj, kiu rakontis al li, ke se iu diras 'ne eblas', tio montras al vi, kion fari. Cage priskribis sian patrinon kiel virinon kun senco de societo, kiu estis neniam feliĉa. Estis ne evidente el lia frua vivo, ke li iĝos komponisto; li naskiĝis en episkopana familio, kaj lia patra nepo rigardis la violonon kiel instrumenton de la diablo. Cage mem en juna aĝo planis iĝi ministro kaj pli malfrue verkisto.

Kvankam evidente muziko ne povis esti lia elektita vojo, li diris pli malfrue, ke li havis nefokusitan volon krei, kaj radikojn de lia posta anti-establa pozo oni povas vidi en okazaĵo, kiam li lernis en la Pomona kolegio. Ŝokite trovi, ke granda nombro da lernantoj en la biblioteko legas la saman tekston, li ribelis: li iris en la provizejon kaj legis la unuan libron, verkitan de verkisto, kies nomo komencas per Z. Li ricevis la plej altan noton en la klaso. Li forlasis la kolegion en sia dua jaro kaj veturis en Eŭropon, kie li restis por 18 monatoj. Ĝuste tie li komponis siajn unuajn muzikverkojn, sed kiam li aŭdis ilin, li trovis, ke ili ne plaĉas al li; li forlasis ilin, revenante en Amerikon.

Lernoservado

Li revenis al Kalifornio en 1931, lia entuziasmo por usono reviviĝis, kiel li diris, de legado de Folioj de Herbo de Walt Whitman. Li prenis lecionojn pri komponado de Richard Buhlig, Henry Cowell ĉe la Nova Lernejo por Socia Esplorado, Adolph Weiss kaj, fame, Arnold Schönberg, kiun li laŭlitere adoris. Schoenberg informis Cage, ke li instruos lin senkoste sub la kondiĉo, ke li dediĉas sian vivon al muziko. Cage rapide konsentis, sed ĉesigis la lecionojn post du jaroj. Cage pli malfrue skribis en sia lekcio Indeterminacy: post kiam mi studis kun li por du jaroj, Schoenberg diris, 'por verki muzikon, vi devas havi senton pri harmonio'. Mi klarigis al li, ke mi havis neniun senton pri harmonio. Li tiam diris, ke mi ĉiam trovos obstaklon, ke ĉiam estos kvazaŭ mi alvenus al muro, tra kiu mi ne povas iri. Mi diris, 'en tiu kazo mi dediĉos mian vivon al batado de mia kapo kontraŭ tiu muro'.

Cage komencis eksperimenti pri perkutaj instrumentoj kaj ne-instrumentoj. Iom post iom, ritmo anstataŭis harmonion kiel la bazo de lia muziko. Pli ĝenerale, li strukturigis verkojn laŭ la daŭro de sekcioj. Li vidis precedencojn por ĉi tio en la muziko de Anton Webern iugrade, sed precipe en la muziko de Erik Satie, unu el liaj plej ŝatataj komponistoj.

La Kornvala-Lernejaj jaroj

En la fino de la 1930-aj jaroj li iris al la Kornvala Lernejo de la Artoj en Seattle en Vaŝingtonio. Tie li trovis laboron kiel akompanisto por dancistoj. Oni petis, ke li verku iom da muziko por akompani dancon de Syvilla Fort nomitan Bacchanale. Li deziris verki perkutan verkon, sed en la ludloko ne estis orkestrotruo por perkuta ensemblo kaj li devis verki por piano. Dum verkado de la muzikaĵo Cage eksperimentadis, metante metalan platon sur la kordoj de la instrumento. Li ŝatis la sonon, kiun tio produktis, kaj ĉi tio fine gvidis al lia invento de la preparita piano, en kiu ŝraŭboj, boltoj, bendoj de kaŭĉuko kaj aliaj objektoj estas metataj inter la kordoj de la piano por ŝanĝi la karakteron de la instrumento. Estas verŝajne, ke li estis influata de sia antaŭa instruisto Henry Cowell, kiu ankaŭ traktis la pianon en nenorma maniero, petante ludantojn pinĉi la kordojn per la fingroj, ekzemple. La Sonatoj kaj Interludoj de 19461948 estas large vidata kiel lia plej granda verko por preparita piano. Pierre Boulez estis inter ĝiaj admirantoj kaj organizis la unuan Eŭropan prezenton de la verko. La du komponistoj komencis korespondadi, sed ĉi tio haltis, kiam ili venis al malkonsento koncerne la uzadon de hazardo en la muziko de Cage.

Ĝuste en la Kornvala Lernejo Cage fondis perkutan orkestron, por kiu li komponis sian unuan konstruon (en Metalo) en 1939, verkon, kiu uzas metalajn perkutinstrumentojn por fari laŭtan kaj ritman muzikon. En tiu jaro li ankaŭ komponis la Imagan Pejzaĝon N-ro 1, kiu uzas gramofonon kiel instrumenton, tio estis unu el la unuaj (se ne la unua) ekzemploj de ĉi tio. Cage verkis aron da aliaj Imagaj Pejzaĝoj en pli malfruaj jaroj.

En la Kornvala Lernejo Cage interesiĝis pri multaj aĵoj, kiuj formis liajn pli malfruajn verkojn. Li lernis, danke al Gita Sarabhai, ke la celo de muziko estas malebriigi kaj kvietigi la menson, tiel farante ĝin impresebla al diaj influoj. Ĉi tio igis lin komponi muzikon denove post periodo de malcerteco pri la valoro de penado esprimi ĉion per muziko. Li interesiĝis pri hinduismo kaj Zen-budhismo kaj renkontis la danciston kaj koreografon Merce Cunningham, kiu iĝis lia vivpartnero kaj krea kunlaboranto.

Malkovro de hazardo

Forlasinte la Kornvalan Lernejon, Cage aliĝis la dungitaron de la Ĉikaga Lernejo de Desegno. Kiam tie, li estis petata verki son-efektan bazan muzikan akompanadon por la radia teatraĵo la City Wears a Slouch Hat de Kenneth Patchen. Cage tiam transloĝiĝis al Novjorko, sed renkontis multajn malfacilaĵojn trovi laboron tie. Tamen, li plue verkis muzikon, kaj establis novajn muzikajn kontaktojn. Li turneis Usonon kun la Danca Kompanio de Merce Cunningham plurfoje, kaj ankaŭ turneis Eŭropon kun la eksperimenta pianisto (kaj poste komponisto) David Tudor, kun kiu li laboris proksime multajn pliajn fojojn.

Enplektis al la I Ching de Christian Wolff, Cage ekis uzi ĝin en la komponado de sia muziko por enplekti elementon de hazardo, super kiu li havos neniun regon. Li uzis ĝin, ekzemple, en la Muziko de Ŝanĝoj por sola piano en 1951, por determini, kiuj notoj uziĝu kaj kiam ili sonu. Li uzis hazardon en aliaj manieroj ankaŭ; Imaginary Landscape No. 4 (1951) estis komponita por dek du radiaj riceviloj. Ĉiu radio havas du ludantojn, unu regu la frekvencon, al kiu la radio agordiĝu, la alia regu la laŭtecan nivelon. Cage verkis tre precizajn instruojn en la partituro, pri kial la ludantoj ekŝaltu siajn radiojn kaj ŝanĝu ilin tra la tempo, sed li ne povis regi la realan sonon el ili, kiu estis dependa de kiuj radiaj programoj ludis ĉe tiuj specifaj loko kaj tempo de ludado.

Nigra Monto

En 1948 Cage aliĝis la dungitaron de la Nigra-Monta Kolegio, kie li regule kunlaboris kun Merce Cunningham. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo Cage vizitis la anekoikan ĉambron ĉe Universitato Harvard. Anekoika ĉambro estas domo desegnita en tia maniero, ke la muroj, plafono kaj planko sorbas ĉiujn sonojn, kiuj estas farataj en la domo, anstataŭ resaltigi ilin kiel eĥojn. Ili estas ankaŭ ĝenerale ne-tralasemaj al sono. Cage eniris la ĉambron atendante aŭdi silenton, sed kiel li verkis pli malfrue, li aŭdis du sonojn, unu altan kaj kaj unu malaltan. Kiam li priskribis ilin al la reganta inĝeniero, la inĝeniero informis lin, ke la alta estis lia nerva sistemo kaj la malalta lia sango en cirkulado. Kio ajn estas la vero de ĉi tiuj eksplikoj, Cage iris al loko, kie li atendas neniun sonon, sed ankoraŭ tie estis iom. Ĝis li mortos, tio estos sonoj. kaj sono daŭros post lia morto. Oni ne bezonas timi pri la estonto de muziko. La kompreno, kiun li vidis de la malebleco de silento, gvidis al la komponaĵo de lia plej notinda verko, 4′ 33″.

Alia citata influo por ĉi tiu verko elvenis la kampon de la vidaj artoj. La amiko de Cage kaj Nigra-Monta kolego Robert Rauschenerg produktis, kiam laborante ĉe la kolegio, serion de blankaj pentraĵoj. Ĉi-tiuj estis ŝajne blankaj kanvasoj, kiuj, vere, ŝanĝiĝas depende de variantaj lumaj kondiĉoj en la domoj, en kiu ili pendiĝis, la ombroj de homoj en la domo kaj tiel plu. Ĉi-tiuj pentraĵoj inspiris Cage-on uzi similan ideon, uzante la 'silenton' de la verko kiel 'aŭdan blankan kanvason' por reflekti la dinamikan flukson de mediaj sonoj ĉirkauantaj ĉian ludadon.

4′ 33″

La unua prezento de la tri movimentoj 4′ 33″ doniĝis de David TUDOR je la 29-a de aŭgusto 1952, ĉe Woodstock en Novjorkio kiel parto de recitalo de tiutempa piana muziko. La audentaro vidis lin sidi ĉe la piano, kaj levi la kovrilon de la piano. Ioman tempon pli malfrue, neludinte iun ajn noton, li mallevis la kovrilon. Iomtempo poste, denove ludinte nenion, li levis la kovrilon. kaj post ioma periodo de tempo, li mallevis la kovrilon denove kaj ekstaris de la piano. La verko pasis sen noto ludita, fakte sen ke Tudor aŭ ajnulo sur la scenejo faru iun ajn laŭvolan sonon, kvankam li mezuris la daŭrojn sur klikhorloĝo, turnante la paĝojn de la partituro. Richard Kostelanetz proponas, ke la fakto, ke Tudor, homo konata pro majstreco en eksperimenta muziko, estis la performer (plenumanto), kaj ke Cage, homo konata pro enplekto de neatendata nemuzika bruo en sian verkon, estis la komponisto, gvidos la audentaron atendi malatendantajn sonojn. Iuj aŭskultantoj intense aŭdas ilin: kiam neniu produktas sonon laŭvole, estas sonoj en la koncerta halo (ja estis sonoj en la anekoa ĉambro ĉe Harvard). Estas iliaj sonoj, neantaŭvideblaj kaj nevolaj, kiuj konsistigas la muzikon en ĉi tiu verko. La verko restas diskutata ĝis ĉi tiu tago kaj vidiĝas kiel defianta la difinojn de muziko.

Kvankam ĝi defias la difinon de muziko, ĝi ne defias iun difinon de komponaĵo — la pli frua partituro estis skribita en konvencia granda staba notacio escepte de tio, ke estis neniuj notoj. Ĝi havas tri-partan partituron, ĉiuj partoj diras Tacet. En muzika notacio ĉi tio estas kutime uzata kaj signifas 'faru ne sonon'. La partituro provizas neniujn tempo-limigojn por iu ajn el la partoj nek por la tuta verko, kaj kiel en la spirito de Cage la daŭro de la unua ludado decidiĝis per uzo de hazardaj operacioj. La verko povas havi cian daŭron kaj tiel ĉian titolon, sed estas gluata kun la famaj unua ludada dauro kaj titolo (tio estas movimento 1: 30″- movimento 2: 2′23″- movimento 3: 1′40″). Cage mem parolas pri ĝi kiel lia silenta verko kaj skribas; "Mi pasigis miajn plezurajn horojn en la arbaroj direktante ludadojn de mia silenta verko ... por aŭdantaro de si mem, de kiam ili estis tro pli longa ol la populara longeco kiu mi eldoniĝis. Ĉe unu ludado ... la dua movado estis ekstreme drama, eko kun la sonoj de cervo kaj cervino saltantaj supren al ene de dek futoj de mia roka podio." (en John Cage: Silento, lekcioj kaj verkaĵoj).

Estas unu problemo, kvankam se oni volas rigardi, ke la neantaŭvideblaj sonoj konsistigas la muzikon en ĉi tiu verko. Ĉi tio venas klare antaŭe en la sonbendo de la verko de Amadinda Percussion Group, en kiu la grupo lokas sin en parko. Oni aŭdas birdkantojn, kompreneble, nur interrompanta duope kaŭze de la paŭzoj post ĉiu parto. Se la sonoj dum la partoj estas la muziko, tiam la sonoj inter la partoj ne estas, kaj tiam la Amadinda sonbendo estas vero al ĝia fondo. Kiam en ludado la aŭdanto ne povas distingi la partojn en sonoj, nur en la agoj de la ludanoj. En ĉi tiu rilato la Silenta Verko de Cage ne konsistas el iu muziko aŭ sonoj, sed teatro.

4′ 33″ registariĝas sur pluraj okazoj, unu versio ludiĝis de Frank Zappa (parto de Hazarda Operacio: la John-Cage-Tributo, sur la Koch-etikedo, 1993). 'Orkestra' versio de 4′ 33″ donita de la BBC Symphonic Orchestra estis elsendita sur BBC Radio 3 en januaro 2004.

En 2002, brita kantoverkisto Mike BATT eldonis albumon enhavantan trakon nomitan unu-minuta silento. La heredantoj de Cage lanĉis proceson kontraŭ Batt, pretendante ke ĝi malobservas la kopirajton de la pli frua verko de Cage. La proceso finaranĝis ekster de korto por granda kompensa sumo.

Metodo kaj verkoj

La detala naturo de la komponaĵa uzado de Cage de hazardo restis malbone komprenata. Ĝenerale Cage eliris el la plejlargaj aspektoj de nova komponaĵo por ekstreme specifaj. Por ĉiuj ĉi tiuj decidoj li determinis la nombron de ebloj por ĉiu aspekto kaj tiam uzis hazardon por elekti apartan eblon: la nombro de ebloj estus rilataj al unu aŭ pluraj nombroj respondantaj al la sesdek kvar pentagramoj de la Ĉina klasika teksto I Ching. Ekzemple Cage povas elekti muzikan tonalton el tri ebloj. Eblo A povas relati al I-Ching-nombroj 1–24, eblo B al 25–48 kaj eblo C al 49–64. La efektiva elekto de I-Ching-nombro, kiel priskribita en la libro mem, kiam ĝi estas uzata kiel orakolo, estis atingita per ĵeto de moneroj aŭ (pli malfrue) per rulado de komputilo programo desegnita de la adjunkto de CAGE, la komponisto Andrew Culver. Cage nomis la generadon de I-Ching-nombro hazarda operacio. Finis komponaĵon ĝenerale vico da nombraj hazardaj operacioj.

Cage uzis hazardon por komponi variaĵon de malsamaj verkoj, inkluzive de verkoj kiel Aria (1958), HPSCHD (19671969) kaj Roaratorio: Irish Circus on Finnegans Wake (1979). Li ankaŭ verkis plurajn librojn, inkluzive de Silence (silento, 1961), Year From Monday (1968), M (1973), Empty Words (1979) kaj X (1983). Intervjuoj kun Cage kaj la kritikisto Daniel CHARLES kolektiĝas en la libro For the Birds (1981), kies titolo estas aludo al unu el la favorataj diraĵoj de Cage, kiu estas tipa de lia ofte subtila, sinaluda humoro: "Mi estas por la birdoj, ne por la kaĝoj, en kiujn homoj metas ilin". Richard KOSTELANETZ kunmuntis glubildon de varaj intervjuoj en Conversing with Cage (dua ed., 2003), kaj volumo de interparoladoj kun Joan RETALLACK el la 1990s, Musicage, aperis en 1996.

Dum liaj pli malfruaj jaroj la verko de Cage restis eksperimenta, kombinanta multajn el liaj konceptoj de muzikaj kaj liberaj formoj en publikaj atelieroj. Ankoraŭ aliaj verkoj, tiaj kia Cheap Imitation (1969), Hymns and Variations (1979) kaj Litany for the Whale (1980) similas la malpli radikalajn verkojn de lia frua kariero. En du grupoj de komponaĵoj el lia lastaj jaroj — Music for _____ kaj la serio Number Piece — Cage klopodis repacigi la eksperimentan, procesorientatan karakteron de liaj maturaj komponaĵoj kun la ideo de muzika verko aŭ objekto. En la serio Number Piece, speciale, Cage kredas, ke li fine malkovris manieron verki muzikon, kiu havas harmonion, kiun li nun difinas kiel sonojn perceptatajn je la sama tempo.

Aliaj verkoj de Cage, Organ² / ASLSP, nuntempe ludiĝas en la germania urbo Halberstadt; en imageco kaj diskutata interpreto de la instrukcioj de Cage por la verko ludiĝi As SLow aS Possible (tiom malrapide kiom eble), la ludado ludiĝas sur speciale konstruata aŭtonoma orgeno konstruita en la historia kirko de St. Burchardi, estas horarigite preni tuton de 639 jaroj post komenco je meznokto al la 5-a de septembro 2001.

John Cage mortis en Novjorko.

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

5000–3000 BC Chinese archaeological culture Yangshao cultureGeographical rangeMiddle reaches of Yellow RiverPeriodNeolithicDatesc. 5000 – c. 3000 BCMajor sitesShuanghuaishu, Banpo, JiangzhaiPreceded byPeiligang culture, Baijia culture, Dadiwan culture, Cishan cultureFollowed byMajiayao (3300–2000 BCE)Longshan culture (3000-1900 BCE)Chinese nameChinese仰韶文化TranscriptionsStandard MandarinHanyu PinyinYǎngsháo wénhuà The Yangshao culture (仰韶文化, pinyin: Yǎngsháo wénhuà...

 

Larisa DolinaЛариса ДолинаInformasi latar belakangNama lahirLarisa Alexandrovna KudelmanLahir10 September 1955 (umur 68)Baku, Republik Sosialis Soviet Azerbaijan, Uni SovietGenre Pop jazz Pekerjaan Penyanyi penulis lagu aktris Instrumen Piano dombra Tahun aktif1971-sekarang Larisa Dolina (Rusia: Лариса Долинаcode: ru is deprecated , nama keluarga gadis Larisa Alexandrovna Kudelman, pada ikatan perkawinan pertama - Larisa Mionchinskaya, lahir 10 September 1955) ada...

 

Franz BoppFranz BoppLahir(1791-09-14)14 September 1791Mainz, Elektorat MainzMeninggal23 Oktober 1867(1867-10-23) (umur 76)Berlin, Provinsi BrandenburgAliranLinguistik romantis[1]Minat utamaLinguistik Dipengaruhi Pāṇini, Friedrich Schlegel Memengaruhi Max MüllerMichel BréalAugust Schleicher[2] Franz Bopp (Jerman: [ˈfʁants ˈbɔp]; 14 Juni 1791 – 23 Oktober 1867)[a] adalah seorang linguis asal Jerman. Ia dikenal karena berkarya d...

Meetings held in 1930, 1931 & 1932 in London as a prelude to Government of India Act 1935 This article is about Anglo-Indian round table conferences. For Dutch-Indonesian round table conference, see Dutch-Indonesian Round Table Conference. For other uses, see Round Table (disambiguation). The three Round Table Conferences of 1930–1932 were a series of peace conferences organized by the British Government and Indian political personalities to discuss constitutional reforms in India.[...

 

Irjen Pol. Karyoto, S.I.K. Kepala Kepolisian Daerah Metro Jaya ke-41PetahanaMulai menjabat 27 Maret 2023 PendahuluMuhammad Fadil ImranPenggantiPetahanaWakil Kepala Kepolisian Daerah Istimewa YogyakartaMasa jabatan2 Agustus 2019 – 1 Mei 2020 PendahuluBimo Anggoro SenoPenggantiRaden Slamet SantosoWakil Kepala Kepolisian Daerah Sulawesi UtaraMasa jabatan14 Oktober 2018 – 2 Agustus 2019 PendahuluJohanis AsadomaPenggantiAlexander Marten Mandalika Informasi pribadiLahi...

 

Not to be confused with the 2022 United States Senate election in Pennsylvania. 2022 Pennsylvania Senate election ← 2020 November 8, 2022 (2022-11-08) 2024 → All even-numbered seats in the Pennsylvania State Senate26 seats needed for a majority   Majority party Minority party   Leader Jake Corman(retired) Jay Costa Party Republican Democratic Leader since January 5, 2021 (2021-01-05) January 4, 2011 (2011-01-04...

У этого термина существуют и другие значения, см. Украинская народная партия. Для термина «Народная партия» см. также другие значения. Украинская народная партияУкраїнська народна партія Лидер Юрий Костенко Основана 18 декабря 1999 Упразднена 2013 Штаб-квартира Киев Страна &...

 

Cet article est une ébauche concernant la politique. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Le concept est employé par Maajid Nawaz pour décrire une partie de la gauche qui ne s'oppose pas aux régressions de certains groupes culturels. La gauche régressive est une épithète utilisée pour décrire une partie de la gauche politique accusée de tenir une position contradictoire en tolérant ou en fa...

 

Lambang Negara Republik Indonesia Garuda PancasilaDetailPemangkuRepublik IndonesiaDigunakan sejak11 Februari 1950PerisaiDi bagian tengah Garuda, melambangkan Pancasila, ideologi nasional IndonesiaPenopangGaruda (penopang tunggal)MottoBhinneka Tunggal IkaElemen lainJumlah bulu Garuda melambangkan tanggal 17 Agustus 1945, hari kemerdekaan Republik IndonesiaPenggunaan Lambang Negara (contoh pada paspor Indonesia dan dokumen resmi kenegaraan) Lambang kenegaraan dan ideologi nasional Melambangkan ...

The Art of the Steal - L'arte del furtoKurt Russell in una scena del filmTitolo originaleThe Art of the Steal Lingua originaleinglese Paese di produzioneCanada, Stati Uniti d'America Anno2013 Durata90 min Rapporto2,39:1 Generecommedia, thriller, poliziesco RegiaJonathan Sobol SceneggiaturaJonathan Sobol ProduttoreNicholas Tabarrok Produttore esecutivoJeff Sackman, Mark Slone Casa di produzioneDarius Films Distribuzione in italianoSony Pictures Home Entertainment FotografiaAdam Swi...

 

Single by Blood, Sweat & Tears Spinning WheelSingle by Blood, Sweat & Tearsfrom the album Blood, Sweat & Tears B-sideMore and MoreReleasedMay 1969RecordedOctober 9, 1968GenreJazz fusionpop rockpsychedelic rockLength4:05 (Stereophonic album version)3:26 (Original Quadraphonic album version)2:39 (single edit)LabelColumbiaSongwriter(s)David Clayton-ThomasProducer(s)James William GuercioBlood, Sweat & Tears singles chronology You've Made Me So Very Happy (1969) Spinning Wheel (196...

 

此條目需要补充更多来源。 (2021年7月4日)请协助補充多方面可靠来源以改善这篇条目,无法查证的内容可能會因為异议提出而被移除。致使用者:请搜索一下条目的标题(来源搜索:美国众议院 — 网页、新闻、书籍、学术、图像),以检查网络上是否存在该主题的更多可靠来源(判定指引)。 美國眾議院 United States House of Representatives第118届美国国会众议院徽章 众议院旗...

Sebuah bagian naskah abad pertengahan dari Finlandia, sekitar tahun 1340–1360. Digunakan oleh biara Dominikan di Turku. Kalender orang kudus adalah metode tradisional dalam agama Kristen untuk mengatur tahun liturgi dengan menghubungkan setiap hari dengan satu atau beberapa orang kudus, dan menyebut satu hari tertentu sebagai hari pesta atau pesta dari orang kudus yang dihubungkan dengan hari itu. Kata pesta dalam konteks ini bukan berarti perjamuan besar yang lazim diadakan untuk merayakan...

 

الحرية تقود الشعب تجسد النظرة الرومانسية لثورة يوليو 1830 الفرنسية القومية الرومانسيَّة هي أحد أشكال القومية تستمد الدولة من خلالها شرعيتها استنادا على وحدة محكوميها اللغوية والعرقية والدينية والثقافية [1] نشأ هذا اللون من القومية كردة فعل على السيطرة الملكية أو الإمب�...

 

Amorphophallus konjac Devil's tongue redirects here. For other uses, see Devil's tongue (disambiguation). Not to be confused with cognac or Konyak (disambiguation). KonjacAmorphophallus konjac Scientific classification Kingdom: Plantae Clade: Tracheophytes Clade: Angiosperms Clade: Monocots Order: Alismatales Family: Araceae Genus: Amorphophallus Species: A. konjac Binomial name Amorphophallus konjacK. Koch Synonyms[1] Amorphophallus mairei H.Lév. Amorphophallus nanus H.Li &...

Der Titel dieses Artikels ist mehrdeutig. Weitere Bedeutungen sind unter Neubrandenburg (Begriffsklärung) aufgeführt. Wappen Deutschlandkarte Basisdaten Koordinaten: 53° 33′ N, 13° 16′ O53.55713.26118Koordinaten: 53° 33′ N, 13° 16′ O Bundesland: Mecklenburg-Vorpommern Landkreis: Mecklenburgische Seenplatte Höhe: 18 m ü. NHN Fläche: 86,12 km2 Einwohner: 63.989 (31. Dez. 2022)[1] Bevölkerungsdichte: ...

 

HMS Östergötland HMS Östergötlands vapenAllmäntTypklass/KonstruktionUbåtFartygsklassVästergötland-klass (1985–2000)Södermanland-klass (2003– )FartygsnummerÖgdMottoSecuritas orare maritimare (Kusternas trygghet)HistorikByggnadsvarvKockumsKölsträckt15 oktober 1985Sjösatt9 december 1988, 2004I tjänst10 januari 1990-2001, 2004-ÖdeI tjänst, eventuell försäljning 2020-[1][2]Tekniska dataLängd48,5 m (-2001)[3]60,5 m (2004-)[4]Bredd6,1 m[3]Djupgående5,6 m[3]Deplacement1 070 t...

 

1895 film by Louis Lumière You can help expand this article with text translated from the corresponding article in German. (December 2021) Click [show] for important translation instructions. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-translated text into the English Wikipedia. Do not translate text t...

Jalan Kazanskaya di Yelabuga Yelabuga (Rusia: Ела́буга) merupakan sebuah kota di Rusia. Kota ini letaknya di bagian tengah. Tepatnya di Republik Tatarstan. Pada tahun 2010, kota ini memiliki jumlah penduduk sebesar 70.750 jiwa dan memiliki luas wilayah 16 km². Kota ini memiliki angka kepadatan penduduk 4.422 jiwa/km². Pranala luar Situs resmi Artikel bertopik Eropa ini adalah sebuah rintisan. Anda dapat membantu Wikipedia dengan mengembangkannya.lbs

 

Human disease caused by parasitic worms called schistosomes This article is about the disease. For the organism, see Schistosoma. Medical conditionSchistosomiasisOther namesBilharzia, snail fever, Katayama fever[1][2]11-year-old boy with abdominal fluid and portal hypertension due to schistosomiasis (Agusan del Sur, Philippines)Pronunciation/ˌʃɪstəsəˈmaɪəsɪs, -toʊ-, -soʊ-/[3][4] SpecialtyInfectious diseaseSymptomsAbdominal pain, diarrhea, bloody...