Halberstadt estas la administra centro de la distrikto Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 40 457 loĝantojn - sekve ĝi estas la kvina plej granda urbo de Saksio-Anhalto. Ĝi situas ĉirkaŭ 20 km nordoriente de la montaro Harco ĉe la rivereto Holtemme. Norde de la urbo etendiĝas la montetaroHuy, sude la montetaroj Spiegelsberge, Thekenberge kaj Klusberge.
Jam en 872 Halberstadt estis episkopa sidejo, urbajn rajtojn ĝi ricevis en 1108. En 1387 la urbo aliĝas al la komerca ligo Hanso. En 1681/82 pro la terura pesto mortis 2197 homoj. Ĉ. 1750 la poeto Johann Wilhelm Ludwig Gleim faris sian domon komunikada centro de la germana klerismo.
En 1938 la tre forta juda komunumo de la urbo estis devigata de la nazioj, mem detrui sian sinagogon en Bakenstrato. Tiu en 1712 en baroka stilo konstruita sinagogo, donacita de la kortega judo Berend Lehmann, siatempe estis unu el la plej belaj en Eŭropo.
La 8-an de aprilo 1945 pli ol 80% de la urbokerno estis detruita fare de anglaj/usonaj bombaviadiloj.
La rekonstruo de la urbocentro finiĝis nur en 1998.
Vidindaĵoj
La historia ensemblo Katedrala placo kun la katedralo (en ĝi la fama katedrala trezoro) je la orienta flanko kaj la Preĝejo Nia kara Sinjorino je la okcidenta flanko
La historia malnovurbo kun kelkaj post la milito restintaj domoj en malsuprasaksia trabfaka stilo
La urbodomo, novkonstruita kun rekonstruitaj partoj de la malnova fasado kaj kun rolando
La Gleim-domo, muzeo pri la germana klerismo
Heineanum, unu el la plej grandaj ornitologiaj muzeoj en Germanio
La Berend-Lehmann-Muzeo pri judaj historio kaj kulturo
La Klaus-sinagogo, nun enhavanta la Moses-Mendelssohn-Akademion
La Schraube-Muzeo pri burĝa loĝkulturo de la 19-a jc.
pentraĵo de la trabfaka domo "Stelzfuss" en la malnova Halberstadt, ĉirkaŭ 1900